GRAVURTEKNIKOJ

ENHAVO

  1. Konciza priskribo
  2. Diversaj presteknikoj
  3. La diversaj profundpresaj teknikoj
  4. La presado de gravuraĵo
  5. Kompara ekzemplo de iuj presteknikoj
  6. La eldonkvanto
  7. La prezentado

[Gravuraĵo de Jan De Cooman] [Ĉefpaĝo]

 


KONCIZA PRISKRIBO

Laŭ PIV "gravuri" estas desegni sur ligno, ŝtono, metalo kc. per pinta ŝtala ilo aŭ per mordanta acido. Ĉi tie oni celas fari per ĝi presaĵojn sur paperon.

Oni desegnas spegulbilde sur vakskovritan metalplaton per gravurilo. La lokoj nudigitaj sekve estas atakataj de diluata acido, kiu tie forigas la metalon. Poste oni forigas la vaksan tavolon, oni enfrotas inkon en la elmorditajn partojn kaj faras gravuraĵon metante la platon kun paperfolio sub presilo.

inhoudstabel


DIVERSAJ PRESTEKNIKOJ

La gravuraĵa tekniko apartenas al la tiel nomataj profundpresaj teknikoj. Ni povas distingi kvaron da presteknikoj:

  1. altpresaj teknikoj: ĉe kiu la desegnaĵo en la inkita pressurfaco estas plialtigita; tipografio, lignogravuro, Japana lignogravuro.
  2. profundpresaj teknikoj: ĉe kiu la bildo kuŝas sub la presebeno; pluraj specoj: pergrifela, gravurila, fortakva, molvernisa, mezotinta, kolora, krajona, akvatinta, pertruila, punkta, fotogravura gravuroj.
  3. ebenpresaj teknikoj: presantaj kaj ne presantaj partoj troviĝas en la sama ebeno: kromolitografio, litogravuro, monotipaj teknikoj, ofseto kolorofseto, kribrilpreso, litokribrilpreso, stencila reprodukto.
  4. fotogravuro : procedo por transmeti bildojn sur lumimpreseblan paperon;fotografio, grafika fotografio, ...

 inhoudstabel


LA DIVERSAJ PROFUNDPRESAJ TEKNIKOJ

  1. GRAVURADAJ TEKNIKOJ (la desegno estas gravurata tuj en la plato):
    1. pergrifela gravurado
    2. sekpinta gravurado
    3. mezotinta tekniko
    4. pertruila gravurado
  2. AKVAFORTAJ TEKNIKOJ (la desegnaĵo estas profundigata en la plato per atako de acido sur la metalo)
    1. akvaforto
    2. kolora akvaforto
    3. molvernisaĵo
    4. krajonaĵo
    5. akvatinto
    6. punktogravuraĵo
  3. La PRESADO de la gravuraĵo aŭ akvaforto.

 inhoudstabel

PERGRIFELA GRAVURADO

(=Nl:kopergravure, F:gravure au burin ou taille douce, E:engraving, D:Kupferstich)
Ĝi estas la plej frua grafika tekniko (1446) post lignogravuro. Ĝi estas tre specialista kaj fajna arto, sed eksmoda. La artisto uzas grifelon, tio estas rektangula ŝtala stango, trunkita ĉe ekstremaĵo. Tiel ekestas tre tranĉa pinto. La artisto premas la grifelon per la manplato en la kupron kaj sulkigas ĝin. La malglataĵojn tiele ekestintajn li zorge forigas per skrapilo aŭ tranĉilo por ke ili ne influu la presotaĵon. Helajn kaj malhelajn areojn oni faras per gravurado de krucantaj strekaroj, kiuj vidigas iom malagrablan regulecon.

 menu diepdruktechnieken

SEKPINTA TEKNIKO

(=Nl: droge naald, F:pointe seche, E:dry point, D:Kalte Nadel).
La artisto skrapas per hardŝtala aŭ diamanta pinta ilo senpere sur la platon. La inko estos tenata en la sulketoj kaj precipe en la malglataj elstaraj randetoj, ankaŭ nomataj franĝoj (F: barbes, A: burr, G: Grat, Nl: braam) donas al la presaĵo varman impreson kaj velurecan aspekton. Tiuj elstaraĵoj rapide eluziĝas ĉe la purigado kaj tial la maksimuma kvanto da bonaj presaĵoj limiĝas (je 15-30 por kupro). Tiu tekniko estas nomata seka, ĉar neniu 
acido estas utiligata. Fakte estas pura formo de gravurado, sen fortakvo.
La sekpinta tekniko estas utiligata ofte en kombino kun aliaj, i.a. por korekti la gravuron dum la farado de provpresaĵoj.

 

menu diepdruktechnieken

MEZOTINTA TEKNIKO

(= "nigra arto", Nl: mezzotint, F: manière noire, A: the black art, G: Schwarzkunst)
Estas ankaŭ "seka tekniko" kaj do senacida. La plato estas malglatigata per taŭga ilo (iu fajlilo) por ke ĝi donu tute nigre granulecan presaĵon. Poste zonoj estas denove glatigataj per rabotilo kaj skrapilo. La nigraj partoj estas korektataj sekpinte aŭ cizelile. La malglataj partoj de la plato tenos inkon, ne la poluritaj. Oni ekas nigre kaj progresas heligante kaj tial mezotintaĵo estas pli malhela, de tie devenas ĝia nomo "nigra arto". La aspekto estas velureca kiel ĉe sekpintaĵo.

 menu diepdruktechnieken

PERTRUILA GRAVURO

Per truilo kaj martelo oni frapas etajn aŭ grandajn putojn en la poluritan platon. La desegnaĵo konsistas el punktoj diversagrandaj kaj je diversaj interdistancoj.

 menu diepdruktechnieken

AKVAFORTO

(Nl: ets, F: eau-forte, A: etching, G: Radierung)
Tiu tekniko ekestis en la komenco de la 16a jarcento kaj estis utiligata en la libropresado por reprodukti desegnaĵojn. Per ĝi oni kapablis presi multe pli delikatajn bildojn ol per la antaŭe uzata lignogravuro.
Ĉi sube sekvas konciza ekspliko pri la farado de gravuraĵo.

Kupra aŭ zinka plato (1,2 ĝis 2 mm dika) estas polurata. La randoj de la plato estas bone rondigataj.

La plato estas vernisata per fono (gravura verniso), kiu konsistas el abela vakso kaj rezinoj.

La fono estas prifumigata per kandelo. La fulgo kovras la vernison kaj malbrile nigrigas la platon. Tiel la linioj pli klare videblos dum la desegnado.

Per ŝtala ŝtifto la artisto gravuras en la fonon tiamaniere ke la metalo sub ĝi iĝas videbla.

Poste oni kovras la dorsan flankon de la plato per verniso kaj atakigas la platon en ujo kun ataka likvo. Tio povas esti nitrata acido, fera perklorido aŭ miksaĵo kun hidrogenklorido kaj kalia klorido. Dum la atakado per nitrata acido la ekestantaj gasbobeloj estu forigataj per plumo.

Por ehkavi liniojn kun diversa profundeco oni kovras la jam sufiĉe profundajn liniojn per verniso kaj plue atakas la platon. La profundon de la linioj oni taksas palpante per fajna pinto. Alia metodo por ekhavi diversajn profundojn estas ke oni unue desegnas la liniojn, kiuj estu plej profundaj. Post ĉiu atako oni plue desegnas kaj denove atakigas. Tiamaniere la unue desegnitaj linioj estas atakataj plurfoje kaj do iĝas plej profundaj. Post la atakado la fono estas forlavata per terebinto aŭ petrolo.

Vidu plue por
la presado de la gravuraĵo.

 menu diepdruktechnieken

KOLORA AKVAFORTO

Ekzistas 2 manieroj por ekhavi gravuraĵon en koloroj.
1) La gravurplato estas, post inkado per nigra inko, ŝmirita per inkoj diverskoloraj. Dum la presado la koloroj kuŝas malsupre, kaj super ili estas la linioj en nigra inko.
2) Tri platoj estas preparataj po unu por ĉiu ĉefa koloro (flavo, bluverdo, violruĝo) kaj eventuale ankoraŭ kvara por nigro.
Tria maniero estas posta kolorigado de ordinara gravuraĵo sed tio ne estas vera gravuraĵa tekniko.

 menu diepdruktechnieken

MOLVERNISA TEKNIKO

(=Nl: zachte vernisgravure, F: vernis-mou, A: soft ground, G: Durchdruckverfahren)
Tio ĉi estas metodo, ĉe kiu la metala plato estas kovrata per mola glueca verniso (miksaĵo de grasaĵo kun vernisgrajnoj). Sur ĝin oni metas pli aŭ malpli fajngrajnan paperon, sur kiun oni desegnas per malmola krajono. Per tio la papero algluiĝas al la verniso. Kiam oni forigas la paperon, oni kune forigas la vernison en tiuj lokoj, kie la metalo do iĝas nuda. La metala plato nun estu atakata per acido. La bildo similas al kreta aŭ krajona desegnaĵo laŭ la strukturo de la papero, kiu donas grajnecajn rompajn liniojn.

 

PERKRAJONA METODO

(=Nl: potlood- of pastelmanier, F: manière crayon, A: crayon method, G: Crayonmanier)
En tiu ĉi metodo oni uzas poluritan kupran platon kovritan per gravurfonon. La desegno estas kopiata sur ĝin per paŭsado. La iloj donas malglatajn, interrompajn liniojn. Plejofte uzata estas ilo lin punkta, grajneca aŭ nodeca subo. Ankaŭ uzata estis ruleto (malgranda rulo kun elstaraj pintetoj). En la lokoj, kie oni puŝis sur la platon, multaj punktetoj malkovriĝas sur la kupro. Tiuj estis poste atakataj per acido. La presaĵoj similas kretan aŭ pastelan desegnaĵon. Por ankoraŭ plie simili oni kelkafoje uzas inkon kun koloro de ruĝa kreto. Estas malnova reprodukta tekniko (18a jarcento), kiu
hodiaŭ perdis sian veran signifon.

 menu diepdruktechnieken

AKVATINTO

(Nl: akwatint=watertint, It: aqua tinta, F: aquatinte, A: water tint, G: Aquatinta)
Por kapabli presi  fajnajn grizajn nuancojn oni disblovas rezinan pulvoron sur la platon kaj fandigetante fiksas ĝin. La acido poste atakos la metalon ĉirkaŭ la rezineroj, per kio ekestos iuj malglataĵoj. Per vario la atakodaŭro tiuj zonoj presiĝos pli aŭ malpli malhelaj. Originale la nomo akvatinto ekestis, ĉar oni uzis la teknikon por imiti lavitan perpluman desegnaĵon.

Ankoraŭ aliaj teknikoj estas elpensitaj por krei nuancojn.:

 menu diepdruktechnieken

PUNKTGRAVURO

(Nl: Stippelgravure, F: gravure pointillé, A: stipple engraving, G: Punktiermetode)
Oni metas punktetojn per pinto kaj ruleto (tio estas radeto kovrita de pintetoj). Bildoj faritaj per tiu tekniko havas dolĉe molan aspekton kaj havas fluajn liniojn. Tiu tekniko estis ofte aplikata en Anglio dum la 19a jarcento.

 menu diepdruktechnieken


LA PRESADO DE GRAVURAĴO

La plato estas inkata. La inko estas premata en la liniojn per la mano kaj poste per leda bulo.

La troa inko estas forigata per buloj de gazo.

Per la manplato oni "blankigas" la platon. Tio okazu tiel ke postrestas iom da inko sur la negravuritaj partoj, alie oni obtenas tro "malvarman" presaĵon.

La platrandoj estas zorgeme senigitaj de inko.

La inkita plato estas zorge lokata  sur la tablon de la presilo. Sur ĝin oni metas la akvumitan paperfolion kaj super ĝin feltan tukon.

La tuto estas turnata inter la cilindroj de la profundpresa maŝino. Per la premo la malseka papero eniras la sulketojn de la plato kaj tie sorbas la inkon. Poste la papero estas singarde forprenata kaj sekigata.

menu diepdruktechnieken


KOMPARA EKZEMPLO DE KELKAJ TEKNIKOJ 

pergrifela gravuraĵo
sekpinta gravuraĵo
akvaforto
akvatinto
 

 inhoudstabel

 


LA ELDONKVANTO

La eldonkvanto dependas de personaj konsideroj. Ĉiukaze ĝi dependos de la nombro de identaj presotaĵoj fareblaj per la uzata procedo. Sekpinta eldonkvanto havos 8 ĝis 15 ekzemplerojn, akvaforta povas atingi 75, eĉ 100. Per hardo de la surfaco de la plato (ekz. per kromado) oni kapablas praktike senlimigi la eldonkvanton. Post la sekiĝo de la presaĵoj la identaj ekzempleroj estas elserĉataj. Ili estas aparte numerataj kiel ero de tuto. Tiel la deka presitaĵo de eldonkvindeko estas numerata: 10/50. Plejofte la numero troviĝas maldekstre sub la bildo, la titolo en la mezo kaj la subskribaĵo de la aŭtoro dekstre, eventuale kun aldono de la presdato. Per sia (krajona) subskribo la artisto atestas ke li estas la aŭtoro de la gravuro, ke li vidis la gravuraĵon kaj certigas ĉion "bona kaj vera".

inhoudstabel 


LA PREZENTADO

La maniero laŭ kiu bildo estas prezentata certe ne malgravas. Malbona prezentado malutilas al la kvalitoj de la bildo. Aliflanke perfekta prezentado havas ege plibeligan efikon. Plejofte oni lasas larĝan blankan zonon ekster la bildo. Dekstre kaj maldekstre estu samlarĝaj blankaj zonoj. Supre la blankaĵo estu ĉiam iom pli mallarĝa ol malsupre kaj laŭeble same larĝa kiel la flankaj. Se la blankaĵoj supra kaj malsupra estas same larĝaj, la tuto aspektas suprepeza kaj neekvilibreca. Kiam la bildo estas presita, respektante tiujn regulojn, ĝi povas esti subvitrigata kun la ĉerporando nedifektita. Se la bildo estas metata en kartonkadron, tiam koncerne la randojn de la kartonkadro la samo validas ol ĉe la partiĝo de la blankaĵoj kiel ĉi supre. La grando de la kartonkadro dependas de la grando de la gravuraĵo. Kiam la gravuraĵo apartenas al kolekto de aliaj gravuraĵoj, tiam oni elektu samajn eksternajn dimensiojn de la kartonkradoj. La internaj dimensioj estu pli grandaj ol tiuj de la gravuraĵo mem por ke la randoj de la bildo estu klare videblaj. Por klare videbligi la numeron, titolon kaj nomon la malsupra rando de la internaj dimensioj estu iom pli malalta.


[gravuraĵoj de Jan De Cooman] [Ĉefpaĝo]

inhoudstabelnaar huis


Leo De Cooman, 12-dec-1999, reviziis je la 2a de septembro 2006