|
Jan De Cooman
artpentris dudekon de flandraj kamparanaj kuirejoj. Niaj
tiamaj flandraj kamparanaj interioroj! Sorĉa sekreteco sin
kaŝas en tiuj larĝaj, duonlumaj spacoj, kie ĉio estas
paca, nebuleca kaj silenta. Mistera silento ĉirkaŭas
ĉiujn simplajn aĵojn. La lumo fluas mirige intime tra la
brilaj vitroj kaj ĵetas viglajn, ore vibrajn makulojn sur
la bluajn kahelojn. Nedireble delikataj nuancoj, plenaj je
fajnaj kontrastoj, ondetas kontraŭ la malhela
plafono, kie duonlumo makulas la trabojn, en la hela brilo
sur la rando de la stanaj teleroj super la kamenbreto, en la
enigma nuanco de la skirpaj seĝosidiloj, en la brileto de
la kupraj stovaj iloj. La tuta etoso atestas helan kvieton.
La homoj ensorbiĝas en ĝi, unuiĝintaj kun la profunda
ripozo, kiu ĉirkaŭas ĉiujn aĵojn. Ili portas la
internan harmonion de la familia ĉambro en sia estado kaj
en sia kvieta agado. Tia kamparana kuirejo havas sian
propran etoson, sian lumon, sian kuriozan koloron kaj
odoron, ĝi estas plena je poezio.
Kiom trafe la
artisto reproduktis tiun intimecon, tiun klaran korecon kaj
pitoreskan belecon!
La interioroj de Jan
De Cooman ampleksas du periodojn: deko el ili estas
pentritaj en la jaroj 1914 ĝis 1921 kaj la dek aliaj dum la
jaroj 1930 ĝis 1935. La diferenco de plenumado, de kompreno
kaj de sento estas ege okulfrapa kaj ja iom seniluziiga. En
la unuaj dek superregas la pitoreska elemento: la harmoniaj
kolorvaloroj difinas ilian belecon kaj senton. En la dua
periodo ĉiu atento celas al la grafika precizeco de la
kompono, al la laŭnatura reproduktado: la impulsivan
kolorsorĉon anstataŭas la pripenseco por zorgoplene
responsi pri la temo ĝis en la etaj detaloj.
Plej multaj de la
interioroj el la unua periodo disiĝis eksterlanden. En du
pentraĵoj el tiu epoko estas traktata la sama temo:
kamparana kuirejo vidata de ekster malferma pordo. Videblas
en la antaŭa plano la neprilumita pordokadro,
nedifineble interteksita en la etoso, la malferma pordo kaj
kiel centra punkto la vido sur la interna domo, ekfloranta
en la helo de la taglumo.
Tiuj estas feste
pentritaj scenoj! En la malluma pordokadro la malhela brilo
de profunde grizaj kaj bluaj tonoj havas specialan tenton.
La malferma, malhelbruna pordo, aspektas fortika kaj peza en
la reduktita simfonio de la profundo. El tiu unueco ekestas
rava harmonio, delikata kaj fragila, kiel dolĉa ombro
kontraŭ la lumo, kiu varme ardas en la ĉambra
interno.
Ambaŭ
pentraĵojn faris pentristo purrasa, kiu, super la senpasia
observado, kreas sorĉan mondon, en kiu la lumo regnas en
sia pura kaj plena ĉiopovo. La etoso de la artisto, kiu
privivas la mondon kaj sian junecon kiel ravon, kristaliĝas
en tiu fragila brilego. La lumo, reduktite restanta
aŭ en forta ardo, interpretas la animan ĝojon de la
artisto, kiu en juneca ekstazo elkantas la kulminon de sia
vivo.
Per tiuj pentraĵoj
iĝas klare al ni, ke Jan De Cooman, en la plej junaj jaroj
de konscio, sin malvolvas kiel pentristo -antaŭ ĉio
kiel pentristo- kaj ne kiel grafika artisto. Li montris
pikturan vizion, kian ni malofte trovas ĉe juna viro nur
dudekjaraĝa.
Koloro kaj tono
havas ion grandegan, ion monumentecan, kaj lia plastiko
nenie aspektas intenca kaj neniel estas korodata de la
konvencia esprimmaniero el postaj tempoj.
Kian promeson
enhavas tiuj pentraĵoj, se ni vidas, kiel ili estas faritaj,
senkalkule, spontanee fluintaj el la fingroj, sen detaloj...
nur lumvibroj, harmoniaj osciloj, ekstreme sentemaj kaj kun
tiu klasika klareco, kiun ni tiom ŝatas ĉe Jan De
Cooman.
En sia dua serio Jan
De Cooman vidigas al ni siajn kamparanajn kuirejojn kiel
folklorajn kuriozaĵojn kun amika atentigo: "Rimarku kiel
aspektas ĉe tiuj honestuloj". Fakte tiujn malnovajn aĵojn
ni povas rigardi kun interesiĝo. Trafas nin kiel la bruna
tritika pano tie kuŝas bonodora kaj kiom amike brilas la
malnovaj teleroj kaj potoj kaj kiel regulece tiu kupra
pendolo en la malnova horloĝo dehakas la tempon.
En siaj interioroj
Jan De Cooman montras sin akre analizema teknikisto kaj
samtempe sentema homo kaj artisto, kiu sukcesas fiksi la
intuitivan potencon de sia estado en inspiritan enhavon kaj
kiu el si mem ĉerpas la forton de la dramatiko por
daŭre emocii la spektanton.
|