|
Jan De Cooman
pentris multegajn portretojn. La aristokratuloj de
Geraardsbergen, la religiaj kaj civilaj altranguloj,
industriistoj kaj artistoj pozis antaŭ li por
konservi sian bildon por la posteularo. Malmultaj artistoj
estas naturdotita portretisto kaj malmultaj sukcesas
konvinke pentri bonan portreton. Kelkaj valoras kiel
talentaj pejzaĝistoj, sed ne kapablas portreti homan
figuron. La vizaĝo de ĉiu
homa individuo estas enigmo kaj samtempe riĉa fonto de
spirito kaj vivo. Estas la tasko de portretisto malkovri la
propron de la interna vivo de la figuro kaj nekontesteble
riveli ĝin. Tial bona portreto neniam egalas al sukcesinta
foto, sed ankaŭ ne al senanima sonĝo, nek al evokado
de enigmaj linioj kaj signoj. ĝi estu la spegulo de animo
kaj neniam arteca portretaĵo. Jan De Cooman rafine
posedas la kapablojn de talenta portretisto ĉar li strebas
samtempe al fizika simileco kaj spirita originaleco kaj ĉar
li palpas per akra psikologia sento la internan vivon de
siaj modeloj. Valerius De Saedeleer (1941) Cyriel Poep (1945) Marie Flamée (1927) Dom Benediktus, abato de Affligem (1937)