Home Novaĵo Gravurteknikoj - Diversaj presteknikoj

Gravurteknikoj - Diversaj presteknikoj

Retpoŝtadreso Presi PDF
Artikola indekso
Gravurteknikoj
Konciza preskribo
Diversaj presteknikoj
Diversaj profundpresaj teknikoj
Gravuradaj teknikoj - pergrifela gravurado
Gravuradaj teknikoj - Sekpinta tekniko
Gravuradaj teknikoj - Mezotinta tekniko
Gravuradaj teknikoj - Pertruila gravuro
Akvafortaj Teknikoj - Akvaforto
Akvafortaj Teknikoj - Kolora akvaforto
Akvafortaj Teknikoj - Molvernisa tekniko
Akvafortaj Teknikoj - Perkrajona metodo
Akvafortaj Teknikoj - Akvatinto
Akvafortaj Teknikoj - Punktgravuro
La presado de gravuraĵo
Kompara ekzemplo de kelkaj teknikoj
La eldonkvanto
La presentado
Ĉiuj paĝoj

 

 

La gravuraĵa tekniko apartenas al la tiel nomataj profundpresaj teknikoj. Ni povas distingi kvaron da presteknikoj:

  1. altpresaj teknikoj: ĉe kiu la desegnaĵo en la inkita pressurfaco estas plialtigita;tipografio, lignogravuro, Japana lignogravuro..
  2. profundpresaj teknikoj: ĉe kiu la bildo kuŝas sub la presebeno; pluraj specoj: pergrifela, gravurila, fortakva, molvernisa, mezotinta, kolora, krajona, akvatinta, pertruila, punkta, fotogravura gravuroj.
  3. ebenpresaj teknikoj: presantaj kaj ne presantaj partoj troviĝas en la sama ebeno: kromolitografio, litogravuro, monotipaj teknikoj, ofseto kolorofseto, kribrilpreso, litokribrilpreso, stencila reprodukto.
  4. fotogravuro: procedo por transmeti bildojn sur lumimpreseblan paperon; fotografio, grafika fotografio, ...