Home Novaĵo Statuo de Jan De Cooman en Zandbergen: la projekto pretas

Statuo de Jan De Cooman en Zandbergen: la projekto pretas

Retpoŝtadreso Presi PDF

Afdruk van het standbeeld

Ekde nun la aferoj rapide progresas!

Katarina De Cooman finlaboris la argilan modelon je reala skalo de tio, kio finfine iĝos la bronza statuo de Jan De Cooman. La fandisto povas do pli baldaŭ ol antaŭvidite plani siajn agadojn kaj realigi la muldilon.

Jen vere internacia projekto: la bronzogisisto, Hans Steylaert el la nederlanda Aardenburg prizorgas la realigon de la bildo. Li tial vojaĝis al la francuja Provenco, kie artistino Katarina De Cooman projektis la bildon. Tie li nun faras kopion de la skulptaĵo por poste en sia laborejo  produkti per ĝi "perditan muldilon" kaj finfine la bronzan statuon.

La laboroj do bone progresas.

Ni atendas multajn interesitojn dum la inaŭguro de la statuo sur la placo de Zandbergen (Geraardsbergen) je la 10-a de septembro.