Home La Evoluo

La Evoluo

Historioj pri la pasinteco rakontitaj kaj ilustritaj de Emilo De Cooman el Appelterre.



Antauparolo en "La evoluo"

Retpoŝtadreso Presi PDF

En sia verkaro "La Evoluo" Emiel De Cooman el Appelterre rakontas al ni, kiel estis liatempe. Deze site bevat een aantal artikelen uit het eerste deel van de reeks "Onze jeugd" en het tweede deel "Onze woning".

  • "Een dag" verhaalt een dag uit de jeugdjaren van Em. De Cooman (Geraardsbergen, 1925).
  • "Spelletjes" geeft uitleg over de spelletjes die vroeger gespeeld werden.
  • "Enkele details" geeft enkele toelichtingen over het hoe en waarom en een betere beschrijving van de levensomstandigheden.
  • "Kuisen" vertelt hoe er vroeger gepoetst werd.
  • "Voedsel bewaren": over de verschillende methodes die men vroeger gebruikte.
  • De Feestdagen: Pasen, Kerstdag, Nieuwjaaravond, Nieuwjaar, Tweede nieuwjaar, verjaardag, Plechtige Communie
  • "'t Stad":Op weg naar school; de beestenmarkt; naar het college; de marktdag; de passerelle.
 

Enkonduko

Retpoŝtadreso Presi PDF

Antaŭ kelkaj tagoj ĉi tie okazis grava elektropaneo, kiu daŭris eternon (23 minutojn!).

Valoras la penon iom pripensi, kiel la aferoj evoluis kaj memori la "tiaman tempon".

Naskita en la komenco de la dudekaj jaroj, mi ŝatas iom esplori la pasintecon. Jam nun ni rajtas diri, ke ni travivis la plej grandiozan progreson el ĉiuj epokoj. Kio de nun povos ankoraŭ okazi, estas nur alĝustigoj kaj pli bona disvastigo de la trovitaĵoj. Eĉ desegnistoj de bildstrioj kaj aŭtoroj de rakontetoj ne plu sukcesas fantazii ion vere novan.

Por ilustri mian rakonton, mi komencos mense retravivi tagon el nia juneco ekde la vekiĝo ĝis la enlitiĝo.

Por miaj genepoj kaj pragenepoj tio certe estos malkaŝo, ĉar tiele ili ekkonscios la lukson, en kiu ili nun vivas. Sed ne ekpensu, ke ni havis la senton, malhavi ion. Ni disponis ĉion necesan kaj vivis en - laŭ tiu epoko - relativa bonfarto. Se ni vivus nun tiel, kiel ni vivis tiutempe, ni certe estus konsiderataj kiel mizeruloj.

Mia rakonto skizas tagon el mia frua infanaĝo. En kadretoj kaj kursive troviĝas mallongaj priskriboj aŭ klarigoj pri iuj vortoj aŭ esprimoj. Poste estos pli detale traktataj iuj temoj, kiaj nutraĵoj, vestaĵoj, ludiloj kaj ĉio, kio beligas aŭ agrabligas la vivon.

Kiam mi ne disponis foton, mi foje provis iom ilustri miajn klarigojn per skizeto aŭ desegneto.

Kie mi parolas pri "la urbo", temas pri la domaro kaj la loĝantaro de Geraardsbergen [prononcu Herartsbergen. Flandra urbo].

Foje ja eblas, ke mi rakontas malkohere. Tio povas okazi dum rakontado, kiam oni volas rakonti pri tiom da aferoj samtempe....

 

 

Ordinara tago en 1925

Retpoŝtadreso Presi PDF

Imagu, ke vi iru al la stacidomo aŭ lernejo en 1925. Kiel vi vekiĝos? Hodiaŭ simpla natura reago estus tuŝeti la elektran vekilon por silentigi ĝin kaj ektiri la ŝnureton super la lito por ekbaniĝi en lumo.

Ĉe ni staris petrollampeto sur la noktotableto. Ĝi lumetadis dum la tuta nokto. Mi konis aliajn versiojn el ordinara vitro. Pro tio, ke tra la  vitro videblis la rezervo da petrolo, ili estis pli taŭgaj. Nia lampeto staris sur la noktotableto, tiu de niaj gepatroj staris sur surmura tableto. La meĉeto, kiu eĉ ne lumis tiom, kiom lumas kandelo, donis fantoman prilumadon. Ĝia blua flanko estis zorge orientata al la dormantoj, por ne ĝeni ilin per la lumo. La malforta prilumiĝo de la plafono kaj muroj aperigis antaŭ niaj infanaj okuloj fantomojn, helpe de iu mallonga fabeleto, kiun oni tiam foje rakontis. Fantome. Ni tamen ekdormis kaj pludormis ĝis ni estis vekataj de niaj gepatroj, plejofte de panjo. En la gepatra dormoĉambro estis pendola vekhorloĝo.

Legi plu...
 

La Matenmanĝo

Retpoŝtadreso Presi PDF

Ĉiu havis sian fiksitan lokon ĉe la longa tablo, kiu staris en angulo de la malgranda kuirejo. Fiksita je la muro estis longa ligna benko. Tio evitis ŝovadon de seĝoj. Meze de la tablo tronis la kafujo, el kiu supreniris agrabla aromo ankoraŭ iom pli akriganta nian apetiton. Ĝi fiere staris tie sur fera submetaĵo por ne malpurigi la tablotukon. 

Sur la tablo, sur aluminia pleto atendis amaso da buterpanoj, kiujn panjo intertempe jam preparintis. La pano, kutime de la bakisto sur la placo, tiutempe ankoraŭ estis tranĉata per granda pantranĉilo. Unue granda krucosigno estis signata per la pinto de la tranĉilo sur la tuta surfaco de la bonodora pano, nur post la krucosigno ĝi estis ektranĉata. Tiu tranĉilo estis farita el bajoneto el la unua mondmilito. Kun iom da butero sur ĝi - margarino enmodiĝis multe pli malfrue - kaj strio da marmelado... la defio estis kiel eble plej rapide formanĝi ĝin. 


Legi plu...
 

Lernejen

Retpoŝtadreso Presi PDF

La plej fruaj pensoj, kiuj ankoraŭ kuŝas en mia memoro, temas pri lerneja tago en la infanklaseto de Huneghem. Tio verŝajne estis post la morto de nia Franĉjo. Li sekvis min en la vico kaj mortis pro konvulsio, dum panjo estis graveda pri nia Liven. La religiulinoj, kun kiuj panjo havis bonajn rilatojn, ofertis al ŝi, ke Pol kaj mi iru tien en la lernejeto por iom malpezigi al ŝi la penon de la gravedeco post tiu malĝojiga fakto.

Legi plu...
 


Paĝo 1 de 24