Kolorlibroj

Inter la ŝatataj aĵoj, kiujn la saĝa sankta Nikolao alportis, kompreneble estis la kolorlibroj kun kolorkrajonoj. Li apenaŭ foririntis, kiam ni jam komencis la koloradon. Ni ankoraŭ ne tre atentis la liniojn tiutempe. Tion ni faris nur poste, kiam ni sidis ĉe fratino Imelda.

Kolorlibroj
Kolorlibroj

Komence ĉio iris glate, sed la krajonpintoj facile derompiĝis. La metalaj akrigiloj bone funkciis kaj kun maldika lignorabotaĵo aperis nova akra pinto. Post kelkaj semajnoj niaj longaj kolorkrajonoj ŝrumpis en mallongajn stumpojn. Longa petado necesis por fine ricevi novajn. Ankaŭ estis aliaj libretoj kun streketlinioj, kiujn ni devis sekvi, sed tiuj ne estis tiel amuzaj kaj la ciferojn ni komence ankoraŭ ne scipovis legi. Tiuj libroj restis en la kesto. La puzlolibroj taŭgis dum nur kelkaj tagoj kaj poste translokiĝis al angulo de la ŝranko en la granda kuirejo. 

Segiletoj

Bloketskatoloj por konstrui dometojn ja iom logis nian atenton, ĝis ni malkovris pli interesajn aĵojn: desegnaĵo gluita sur tavolligna plateto. En la sama pakaĵo estis segileto. Paĉjo oferis tagon el sia tempo por iom instrui al ni la lertaĵojn. Dum horoj ni segadis.

Segileto

Komence ni rompis multajn klingetojn, sed post iom da ekzercado ni iĝis pli lertaj kaj je la posta festo de sankta Nikolao liaj kelkaj novaj planetoj estis bonvenaj, sed li ja devis aldoni sufiĉe da klingetoj.

Tamen ankaŭ tio perdis sian allogecon, kiam aperis ĉe ni la unua mekanikaĵo. Ekestis vera laborejo ĉe ni kun multaj ŝraŭbetoj kaj ŝraŭbingetoj. Ĉagrenis nin, ke la truetoj ne ĉiam troviĝis tie, kie ni deziris ilin. Tio estis ja vere taŭga ludo por knaboj! 

Papera aviadileto

Ne ĉiam necesis la veno de sanktulo por inspiri nin. En la lerneja periodo ni kompreneble ankaŭ hejme ludis la lernejajn ludetojn. Sur la kahelita korteto antaŭ la kuirejo ni krete desegnis la ludliniojn kaj ofte dum semajnoj daŭris la saltado kun aŭ sen ligna bloketo.

Papera avieto
Papera aviadileto

Sed kiam pluvis kaj ne plu eblis iri eksteren, ni faldis aviadiletojn en la kuirejo.

Ekzistis diversaj modeloj, sed la plej simplaj estis la plej bonaj. Ili povis flugi de la malgranda al la granda kuirejo. Kompreneble la defio estis flugigi ilin kiel eble plej malproksimen.

Paperaj boatetoj

La paperaj boatetoj taŭgis por ludi ekstere dum somero, kiam la vetero estis varma kaj panjo metis kuvon da akvo en la korto. Sed la paperaj boatoj iom tro rapide subakviĝis.

Papera boateto
Papera boateto

Ni do transiris al lignaj boatetoj kaj ĉio, kio proksimume similis boaton, taŭgis. Ni eĉ faris ŝipeton kun masto kaj papera velo.

Ni blovis ĝin trans la kuvon. Ĉar ĝi ĉiam renversiĝis, ni aldonis kontraŭpezilon per najlo el la ilarujo de paĉjo. Per multaj el tiuj memfaritaj ludiloj ni kolektis spertojn por la posta vivo. Ni lernis pensi kaj serĉi solvojn. Propra sperto estas la taŭga lernilo. Jen malnova diraĵo: sperto estas la plej bona lernejo. 

Velŝipeto
Velŝipeto

Domenludo

Kvankam domenludo fakte estas bona ludo, ni ludis ĝin nur tiam, kiam niaj onklinoj ĉeestis. Ni ankaŭ uzis ludilojn por aliaj celoj ol tiuj, kiujn intencis de la projektintoj.

Domenludo

Kartoj taŭgis por fari laŭeble plej altan turon. Sed ja preskaŭ ĉiam okazis, ke iu piedfrapis kontraŭ tablopiedon, pro kio ekestis kvereletoj kaj multa bruo. La domenludaj bretetoj taŭgis al simila celo, turkonstrui kaj faligi.