La Matenmanĝo

Ĉiu havis sian fiksitan lokon ĉe la longa tablo, kiu staris en angulo de la malgranda kuirejo. Fiksita je la muro estis longa ligna benko. Tio evitis ŝovadon de seĝoj. Meze de la tablo tronis la kafujo, el kiu supreniris agrabla aromo ankoraŭ iom pli akriganta nian apetiton. Ĝi fiere staris tie sur fera submetaĵo por ne malpurigi la tablotukon.

Sur la tablo, sur aluminia pleto atendis amaso da buterpanoj, kiujn panjo intertempe jam preparintis. La pano, kutime de la bakisto sur la placo, tiutempe ankoraŭ estis tranĉata per granda pantranĉilo. Unue granda krucosigno estis signata per la pinto de la tranĉilo sur la tuta surfaco de la bonodora pano, nur post la krucosigno ĝi estis ektranĉata. Tiu tranĉilo estis farita el bajoneto el la unua mondmilito. Kun iom da butero sur ĝi – margarino enmodiĝis multe pli malfrue – kaj strio da marmelado… la defio estis kiel eble plej rapide formanĝi ĝin.

Het Ochtendmaal

Pri la krustoj de freŝa pano foje estis disputoj. Tiam panjo detranĉis kelkajn pliajn flankojn, por ke ĉiu ricevu kruston. Kelkajn jarojn poste la pano estis tranĉata en la kelo, kiu troviĝis nur tri ŝtupojn sub la kuireja nivelo apud la koridoro. Tie estis tranĉmaŝino fiksita sur tablo. Por tranĉi la panon oni devis turni krankon.

Kiam ĉiu estis altabliĝinta, oni faris krucosignon aŭ ion similan, ĉar la duonigitaj buterpanoj jam invitis nin. En bovlon (kaftaso sen prenilo) estis verŝata la fluaĵo, kiu nomiĝis kafo. Por iuj estis aldonata iom da lakto el la aluminia laktokruĉeto. Kaj ni ekatakis la amason da buterpanoj, kiun oni vidis rapide forfandiĝi. Unue ni trempis la buterpanon en la kafon kaj mordis… per mordego ĝis malproksime en la buterpano. Post kelkaj mordoj, ni tralavis la buŝon per kafo kaj tenante la restaĵon de la buterpano en unu mano ni jam ekprenis novan per la alia.

La plej junaj knaboj, kiujn panjo ankoraŭ devis helpi,  havis  aluminian tason kun tenileto. Tiuj ne rompiĝis kaj la etuloj sukcesis pli bone teni ilin. Tiuj tasetoj estis pli taŭgaj ol la emajlitaj, kiuj povus vundi la langon, kiam la emajlo estis rompita. Verŝeto da kafo kun iom da lakto sufiĉis por enmeti la buterpanon kaj poste elsuĉi kaj mordeti ĝin. Ili ankoraŭ uzis salivtukon por iom protekti ilin kontraŭ fuŝado.

Ne ĉiutage estis marmelado. Ŝanĝe kelkfoje estis spickuko kun aŭ sen sukeraĵoj; tiu de Elodie el la spicbutiketo estis la plej bongusta. Spickuko precipe aperis sur la tablo, kiam regis ĝenerala mallakso. Unu tranĉo kovris plenan pantranĉon kaj eĉ iom preterpasis ĝin. La marĝenon ni unue formordis antaŭ ol ekmanĝi la panon. Vintre ni ofte ricevis mielon por defendi nin kontraŭ malvarmumoj. Vera frandaĵo estis freŝa blanka fromaĝo kun bruna sukero, sed tiu estis precipe por la posttagmeza manĝeto je la kvara horo. Ordinara fromaĝo estis havebla. Tiun oni aĉetis en speciala fromaĝbutiko en strato Granda, kiam oni atendis vizitonton. En tiu butiko oni povis trovi ja cent specojn da fromaĝo. Precipe onklo Ĵako, kiu estis inspektisto pri la fervoja linio Gento – Geraardsbergen, ŝatis tranĉeton da fromaĝo ĉe la posttagmeza manĝeto.
Foje oni variis per pirsiropo. Sed pleje ni ŝatis la marmeladon, kiun panjo mem faris per riboj kaj ĉerizoj el nia ĝardeno.
Ni ne multe diris dum la manĝo, ĉar la regulo estis “Silento dum la manĝo”. Nur frazeto, kia “Panjo, donu ankoraŭ iom da kafo, mi petas”, estis permesata. Kaj, se la lastaj vortoj mankis, ĝi ŝajne ne estis aŭdata.
Post la plenigo de la stomakoj ni pensis pri la lernejo. Ni frotis la manojn per la kuireja mantuko por forigi la restaĵojn de la marmelado.
Post rapida kontrolo de la librujo ni povis foriri. La modo de lernejaj manĝetoj ankoraŭ ne estis inventita. En la librujo de la granduloj troviĝis kajero kaj ardezo kun grifelo; en tiu de la etuloj  estis rezerva kalsono kiel antaŭzorgo kaze de akcidenteto.