La plua vespero dum somero

La ĉemizon oni tiris de super nia kapo, kaj niajn lace lamajn brakojn oni metis en la taŭgajn lokojn de la dormoĉemizo. Poste la dormemuleto estis portata supren kaj enlitigita. Pro la kontakto kun la malvarma lito ni subite maldormiĝis, kaj ja ĉiam estis iu, kiu petadis panjon por rakonteto. Sed nur malofte la rakonto estis finata, ĉar ĉiuj jam dormis. Kelkfoje iu laŭte suĉis sian dikfingron, alia bezonis sian cicumon aŭ ian anstataŭan aĵon, kia urseto aŭ simple mantuko, sed ĝi ĉiam devis esti la sama. Panjo regulis la lumilon je malplej granda intenseco kaj senbrue malaperis malsupren.
Poste, kiam ni konsideris nin jam grandaj, ni distingis inter granduloj kaj etuloj. La granduloj rajtis iom pli longe resti malsupre, ĝis la oka. Tion ni estis lernintaj: kiam la montriloj troviĝas ĉi tie kaj tie. Kaj kiam efektive estis la oka, ja ĉiam iu devis pisi, alia malsatis aŭ soifis… “Ĉiuj pajletoj estis tirataj el la tegmento” [esprimo, kiun uzis niaj gepatroj por indiki malemon iri dormi] por provi resti dum kelkaj pluaj minutoj.

KaartenKion ni tiam fakte faris? Ni foje neniofaradis dum kelkaj tempo en la fotelo. Kiam iu proponis kartludi, tiam povis okazi, ke ni dum pluraj semajnoj kartludis ĉiun vesperon.

La malgranda tablo estis malplenigata kaj ŝovata sub la lampon antaŭ la hejtilo. Ankaŭ la damluda skatolo iam aperis, sed tiu ludo estis ne tre facila. Anserludo estis por la etuloj. Tiam oni kelkfoje aŭdis plendojn pri falsludo, ĝis ekestis kvereloj. Senpardone ĉi tiuj kondukis al la lito.

Se la kvereloj transiris difinitajn limojn, foje okazis, ke iu ricevis vangofrapon, kiu rezultigis muzikon aŭdeblan ĝis en la dormoĉambro. Foje sekvis plia provo: “Ne mia kulpo, komencis li!” sekvata de nova plorado – nun je pli alta tono.
Finfine venis la dormiga koboldo kaj post kelkaj pliaj singultoj ĉio kvietis, … ĝis la vekhorloĝo sonoris … je la tria horo?!? Iu aranĝis ĝin tiel, ĉar je tiu horo li antaŭzorge devis leviĝi por pisi. La tuta knabaro tiam sekvis lian ekzemplon. Ke foje iu iom miscelis, estas ne mirige. Ĉiuj poste regrimpis en la nestan varmon kun suprentiritaj kruroj kaj kun la litkovriloj super la kapo.
Kaartenhuisje