Cendoĵeti

Ĉiu ludanto havis en sia poŝo kelkajn kuprajn cendojn (jam delonge ne plu validaj moneroj). Oni krete desegnis du liniojn kaj starante antaŭ la unua linio ĉiu laŭvice devis ĵeti certan nombron da cendoj al la cellinio. Cendo sur la linio gajnis, sed oni devis atendi la finon, ĉar alia ulo povis ankoraŭ “forpafi” onian cendon de sur la linio. Gajnanto estis tiu kun la plimulto da cendoj sur la cellinio. Se nenies cendo kuŝis sur la linio, la plej proksima ĉe la linio gajnis. La distanco estis mezurata per pajleto. Alternativa ludo estis tiu, en kiu oni metis la cendojn sur korkan ŝtopilon. Per pli dika ĵetdisketo oni provis trafi la cendojn. Kiu trafis la cendojn kaj havis sian ĵetdiskon plej proksima al la cendoj, gajnis tiujn cendojn. Sed hejme tiu ludo estis malpermesita por ni. 

Ĉaretkonkurso

Ĉaretoj
Ĉaretoj

Unu el niaj plej ŝatataj amuziĝoj estis konkursi per memfaritaj ĉaretoj sur unu el la multaj deklivoj.

Du fratetoj sur tricikleto
Du fratetoj sur tricikleto

Kvankam ni nomis ilin ĉaretoj, ili tutsimple konsistis el breteto kun kvar improvizitaj radetoj. Se ĝi sukcesis ruliĝi, ni vidis ĝin kiel ĉareton. Feliĉe nia paĉjo oftete iris al la ferrubisto. Senescepte li kunportis ion, aŭ por si mem aŭ por la infanoj. Iam li kunportis amason da radetoj. Temis pri gvidradetoj de la fervoja signalaro, kiuj post anstataŭigo finis sian funkcion en la ferrubejo. De tie ankaŭ venis la difektiĝinta bicikleto, kiu post traktado de paĉjo estis kvazaŭ nova kaj servadis dum ankoraŭ pluraj jaroj.

Per tiuj radetoj ni konstruis multajn ĉaretojn, sed por la bretetoj ni devis ofte petadi, ĝis panjo fine diris al paĉjo – “Nu, segu kelkajn bretojn por ili”. Farinte tion li ankaŭ alŝraŭbis la radojn. Kun trueto por ŝnuro ĝi iĝis elstara ludilo. De nun ni povis libere fantazii. Ni eĉ transportis teron kaj ŝtonojn per ili kaj daŭre aŭdigis “brrr… brrr”, ĉar tiuj ŝarĝaŭtoj devis multe brui por antaŭeniri.

Kiam ni estis pli aĝaj, ni eĉ konstruis triradajn ĉarojn, kiujn ni povis sursidi kaj stiri dum la veturado malsupren. 

 

Helikkonkurso

Unu el niaj plej amuzaj konkursoj, kiujn ni tiam organizis, estis helikkonkurso. La lavbreto de panjo staris ĉe la malantaŭa pordo por sekiĝi.

Heliko
Heliko

Malsupre sur ĝin ni estis envicigintaj kelkajn helikojn.

Post kelka tempo, kvazaŭ ili rendevuis, ili aperis el sia konko, elmetis siajn okulojn kaj ekrampis. Kompreneble ne ĉiuj volis grimpi supren. Ni devis stiri ilin per vergeto en la taŭga direkto. Daŭris longe, ĝis kelkaj el ili estis trovintaj la ĝustan vojon. Ni atendadis kaj kriadis, kriegadis, kiam unu el ili ne plu deziris antaŭeniri. Plej grava malbono okazis, kiam oni volis ilin puŝi, pro kio ili ŝrumpante reagis per restado surloka. La trairo de kvardek centimetroj daŭris tutan posttagmezon. Tiu de nia Alberto supervenkis tiun de Liven. Mia heliko neniam alvenis: ĝi ĉiam preferis gliti malsupren. Ni multe ĝojis kaj laŭte kriis ĉiufoje, kiam iu iom antaŭis. Estis malfrue en la vespero, kiam panjo reakiris sian breton. Paĉjo devis forpreni la bestetojn, ĉar panjo abomenis la ideon malĝentile deŝuti ilin en la herbon. 

Kaŝludi

En tiel granda ĝardeno ne estis problemo bone kaŝi sin. Ĉie troviĝis dikaj arboj kaj arbustoj, malantaŭ kiuj oni povis kaŝiĝi. Iam nia Alberto estis grimpinta en la kronon de la dika tilio. Li restis netrovebla, ĝis li mem kriis.

Kiam ni bezonis iom da moviĝo, ni ankaŭ kaŝludis ene de la domo. Tiam vestoŝrankoj malfermiĝis, iuj rampis sub la tablon aŭ kaŝiĝis malantaŭ kurtenegoj, ĝis ili malkaŝis sian pozicion per ridetoj. 

Arkpafado

En nia ĝardeno ni disponis sufiĉajn taŭgajn lignospecojn por fari pafarkon. Per forta tranĉilo ni do detranĉis taŭgan branĉon kaj senŝeligis ĝin.

Arkpafado
Arkpafado

En kesteto en la lavejo ĉiam estis diversaj specoj da ŝnuroj. Iom serĉante ni ja trovis sufiĉe longan vergon. Unue ni bone ligis ŝnuron je unu flanko tiamaniere, ke ĝi ne plu povis ŝoviĝi. Por ligi la alian flankon, ni devis esti almenaŭ duopaj por teni la arkon kaj forte nodi la ŝnuron. La plej bonaj ŝnuroj estis sunŝirmilaj ŝnuroj (ĉirkaŭplektitaj ŝnuroj), kiuj ne disfadeniĝis. La sagojn ni tranĉis el rektaj vergoj de iuj arbustoj, sed ni antaŭe devis peti panjon, de kiu ni rajtis preni ilin, ĉar inter ili iuj estis florontaj. Malantaŭe ĉe la sago ni tranĉis sulketon, por ke ĝi pli facile teniĝu sur la kordon. Jen ni povis komenci. Sur la trunkon de la dika tilio ni krete desegnis celon kaj sur la vojeton ni indikis linion. Baldaŭ sekvis la unuaj pafoj. Foje ni trafis la celon. Ju pli forte oni streĉis la ŝnuron, des pli malproksimen flugis la sago. Post tia antaŭtagmezo jam sufiĉis al ni, kaj iuj ekkverelis. Sekve de tio ĉiuj pafarkoj estis konfiskataj kaj enŝlosataj en la kultivdomon. Finiĝis la pafado en tiu tago! 

Konstrui traktoretojn

Kiam panjo kudris, okazis foje, ke bobeno malpleniĝis. Ĉiam ekestis kvereletoj, pri kiu ricevos ĝin.

Traktoreto

Ĝi iĝis estonta ludilo. Per nia poŝtranĉilo (ni tiam estis iom pli aĝaj) ni faris entranĉaĵojn en ĝin. Tra la truo ni pasigis kaŭĉukan ringeton, kiun ni fiksis je unu flanko. Je la alia flanko ni metis longan najlon.

Tiam ni streĉis la ringeton, ĝis ĝi ekrezistis. La traktoro estis metata sur la grundon , kie ĝi forgrimpis. Ju pli oni estis streĉinta ĝin, des pli foren ĝi grimpis. Kiam ĝi estis taŭga, ni alkroĉis ĉaretojn per fera drato trans la mallarĝaĵo. De tiam ni ĉie serĉis pliajn bobenetojn kaj ĉe la onklinoj ni traserĉetis ĉiujn tirkestoj, por trovi pli grandajn bobenojn, kvankam la pli malgrandaj grimpis pli rapide.

Kiam ni finfine estis akirintaj iom pli da ili, ni organizis konkursojn. Ekstere sur la vojeto, kiu iom deklivis, estis ideala vetkurejo. 

Katapulteto

KatapultetoUnu el la nun malpermesitaj ludiloj estis la katapulto. En iuj arboj ni foje trovis disbranĉiĝon kun taŭga formo. Per branĉtondilo ni detranĉis ĝin kaj forigis la ŝelon. Forta kaŭĉuka strio estis forte ligata je ambaŭ ekstremaĵoj. En la mezo ni faldis kaj fiksis peceton da ledo. Ni faris bulon per peco da papero, metis ĝin sur la ledaĵon, malantaŭen tiris la tuton kaj delasis post celado. La elastaĵo malstreĉiĝis kaj pelis la paperbulon rekte antaŭen.

Denove celo estis desegnata kaj ni povis komenci la konkurson. Tiaj ludiloj ankaŭ estis farataj enpoŝigeblaj kaj uzataj en la klaso por kaŝe pafi paperbuletojn al la tabulo. 

Kolorlibroj

Inter la ŝatataj aĵoj, kiujn la saĝa sankta Nikolao alportis, kompreneble estis la kolorlibroj kun kolorkrajonoj. Li apenaŭ foririntis, kiam ni jam komencis la koloradon. Ni ankoraŭ ne tre atentis la liniojn tiutempe. Tion ni faris nur poste, kiam ni sidis ĉe fratino Imelda.

Kolorlibroj
Kolorlibroj

Komence ĉio iris glate, sed la krajonpintoj facile derompiĝis. La metalaj akrigiloj bone funkciis kaj kun maldika lignorabotaĵo aperis nova akra pinto. Post kelkaj semajnoj niaj longaj kolorkrajonoj ŝrumpis en mallongajn stumpojn. Longa petado necesis por fine ricevi novajn. Ankaŭ estis aliaj libretoj kun streketlinioj, kiujn ni devis sekvi, sed tiuj ne estis tiel amuzaj kaj la ciferojn ni komence ankoraŭ ne scipovis legi. Tiuj libroj restis en la kesto. La puzlolibroj taŭgis dum nur kelkaj tagoj kaj poste translokiĝis al angulo de la ŝranko en la granda kuirejo. 

Segiletoj

Bloketskatoloj por konstrui dometojn ja iom logis nian atenton, ĝis ni malkovris pli interesajn aĵojn: desegnaĵo gluita sur tavolligna plateto. En la sama pakaĵo estis segileto. Paĉjo oferis tagon el sia tempo por iom instrui al ni la lertaĵojn. Dum horoj ni segadis.

Segileto

Komence ni rompis multajn klingetojn, sed post iom da ekzercado ni iĝis pli lertaj kaj je la posta festo de sankta Nikolao liaj kelkaj novaj planetoj estis bonvenaj, sed li ja devis aldoni sufiĉe da klingetoj.

Tamen ankaŭ tio perdis sian allogecon, kiam aperis ĉe ni la unua mekanikaĵo. Ekestis vera laborejo ĉe ni kun multaj ŝraŭbetoj kaj ŝraŭbingetoj. Ĉagrenis nin, ke la truetoj ne ĉiam troviĝis tie, kie ni deziris ilin. Tio estis ja vere taŭga ludo por knaboj! 

Papera aviadileto

Ne ĉiam necesis la veno de sanktulo por inspiri nin. En la lerneja periodo ni kompreneble ankaŭ hejme ludis la lernejajn ludetojn. Sur la kahelita korteto antaŭ la kuirejo ni krete desegnis la ludliniojn kaj ofte dum semajnoj daŭris la saltado kun aŭ sen ligna bloketo.

Papera avieto
Papera aviadileto

Sed kiam pluvis kaj ne plu eblis iri eksteren, ni faldis aviadiletojn en la kuirejo.

Ekzistis diversaj modeloj, sed la plej simplaj estis la plej bonaj. Ili povis flugi de la malgranda al la granda kuirejo. Kompreneble la defio estis flugigi ilin kiel eble plej malproksimen.