Vintraj vesperoj

Kiam pluvegis kaj la pluvgutoj klakis kontraŭ la fenestroj kaj defluis laŭ riveretoj, tio estis timetiga. Sed tempestoj estis timegigaj tie sur la monteta flanko. Senhalte la ventego senteble puŝegis kaj tiregis la fortikan domon. Mi bone memoras la alvenon de terura tempesto. La nigraj nubegoj venis de super la monteto kaj ŝajne turniĝadis super la gigantaj arboj en la ĝardeno. Ekblovegis vento, kiu ektiregis kaj skuegis ĉion, kvazaŭ por ekscii, ĉu ĉio estis bone fiksita. Dum tia vetero paĉjo fermis la ŝutrojn. Sed kiam li volis fermi niajn ŝutrojn, alvenis tiel forta ekvento, ke la fenestro cedis kaj alvenis kun brikrompaĵoj apud nia lito, kiu troviĝis je duo da metroj de tie. Paĉjo feliĉe sukcesis flanken salti kaj rapide fermi la ŝutrojn inter du grumblaj ekblovoj, por tiele eviti pli gravajn damaĝojn. Tiun nokton ni devis pludormi en la gastoĉambro je la mansardo. Tie ne estis kurtenego antaŭ la luko, kaj ni estis laŭvorte blindigataj de la rapide ripetiĝantaj fulmoj. La fortaj tondregoj skuis la tutan domon. Finfine ni pro troa laco ekdormis kun la litkovriloj super niaj kapoj.