Do Novjaro

vaporlokomotivo

VaporlokomotivoLa duan tagon de la nova jaro ni trajnis al Zandbergen. De sur la monteto estis longa promeno al la stacidomo. Kaj ankaŭ en la stacio la atendado estis laciga. Ne eblis sidiĝi kaj ankaŭ ne eblis ludi, ĉar tuj aŭdiĝis “Estu bonmanieraj kaj restu ĉi tie ĉe mi! Kion dirus la homoj?” 

Intertempe paĉjo estis aĉetinta la kuponojn kaj ni povis eniri la trajnon, kiu jam atendis. 

De inter la vagonoj supreniris vapornuboj. Estis agrable varme en la vagono. Oni elektis vagonon ĉe la antaŭo, ĉar tiel la eliro en Zandbergen iros plej glate. Ni havis tutan vagonon por ni solaj. Sur la lignaj benkoj jen kaj jen estis gravuritaj koroj kun trairanta sago. Panjo metis sian korbon sur la portilon super sia kapo. Ne valoris la penon demeti la surtuton. Paĉjo prenis sian gazeton, rigardis sian poŝhorloĝon kaj jesis, kiam ĝustatempe fajfo laŭtis kaj la vagonaro ekiris. Ni devis rapide eksidi, ĉar pro la relŝanĝiloj la vagono estis forte skuata, ĝis ni alvenis en la kamparo, kie la vagono kviete luliĝis. La telefondratoj ondis supren kaj malsupren.

Je certa momento ni vidis la lastan vagonon en vojkurbiĝo. Subite aŭdiĝis siblado de la bremsiloj kaj post forta skuo la vagonaro haltis. Ekstere okazis kurado kaj irado de moviĝemaj homoj, kiuj dikvestite rapidis rekte al la elirejo. Post kelkaj pliaj haltoj panjo diris “La sekvanta estos Zandbergen!”. Iuj ekstarintis tro frue kaj devis subite sin teni por ne fali pro la abrupta bremso. Paĉjo malfermis la fenestron per la leda rimeno, kaj, kiam la vagonaro tute haltis, li malŝlosis la pordon de ekstere. Li eliris unue, ellevis nin kaj demetis nin sur la grundon. Panjo elvenis laste. Ni estis tenataj je distanco de la vagono, ĉar tiu ekiris post ekfajfo. Ĝi povis foriri, ni ja estis alvenintaj. La kuponoj estis ĉiom transdonataj al oficistoj kun kepo.   

Ni kune eliris tra la stacidomo. Are ni iris al niaj geavoj. Ili loĝis en la sama strato, kelkcent metrojn for de la stacidomo en bela vilao trans rivereto.

Avino jam staris tie, varmvestita, atendanta nin meze de la strato. Kiam ŝi vidis nin, ŝi ekzamenis nin unu post la alia kaj signis al panjo, ke ni aspektis bravaj.

La bonvenigo estis elkora. Onklo Homero kaj onklo Ĵako estis ankaŭ alvenontaj post horkvarono, ĉar ili venis trajne tra Ninove.

Avo sidis apud la hejtilo kaj ne multe parolis, sed lia bonkora rigardo estis senpeziga. 

La familio De Cooman en Zandbergen
La familio De Cooman en Zandbergen

La manĝaĵo estis de la plej bongusta kuirarto, kaj la tablo en la manĝoĉambro estis kiel eble plej longe disŝovita. Ĉiu devis eksidi sur indikita loko antaŭ du blankaj teleroj kun ora randeto. La kuleroj kaj forkoj pezis kvazaŭ plombo en niaj manetoj. Tri malsamaj glasoj staris malantaŭ ili kaj meze de la tablo staris vazo kun kelkaj sekigitaj floroj. Por tiuj, kiuj ne sidis sufiĉe alte, oni prenis unu aŭ du dikajn librojn el la libroŝranko, kaj ni rajtis sidi sur ilin. Feliĉe al neniu iam okazis akcidenteto.

Panjo kaj la onklinoj tuj iris kunhelpi en la kuirejo. Tie estis parolbruado. La plej delikataj odoroj venis de tie, nur cepon oni ne flaris, ĉar avino ĉiufoje malsanetiĝis pro cepoj. Nuntempe oni verŝajne dirus, ke ŝi estis alergia pri cepoj, sed tiutempe oni ankoraŭ ne estis tiel scia. Post la krucosigno la plej bonaj el ĉiuj bonaĵoj estis manĝataj. Ni spertis, ke avino havis licencon pri la kuirarto, tre malofta fakto tiutempe.

Ĉetable dum la manĝado regis la sama disciplino, kiel ĉe ni hejme: “Silento!”. La teleroj da supo kun rostitaj panpecoj estis kulere malplenigataj.

Granda rostbefo, el kiu la suko elfluis, distranĉatis de avo en maldikajn tranĉetojn per granda forko kun nur du dentoj kaj granda tranĉilo. Panjo helpis priservi kaj ĉiu ricevis porcion. Sekvis la fazeoloj kaj la farunecaj terpomoj. Ĉio estis superverŝata per kulereto da saŭco. Tiam la plenkreskuloj rondiris por pludistranĉi la viandon por la etuloj. Jen estis vera familia festo. Feliks kaj Gastono de onklo Ĵako estis priservataj de onklino Roza kaj onklino Jozefino 

La deserto konsistis el membakitaj ĵeletortoj kun taseto da kafo verŝita el porcelana kafujo el la bela servico kun ora ornamaĵo. De tiam oni multe babilis por kompensi la antaŭan silenton. Ĉiujare ĉirkaŭ la kvara alvenis la momento, legi la novjarajn leterojn.

Ni estis envicigataj, ĉiu kun sia letero. Komencis la plej juna nepo. Poste, kiam ni mem skribis ĝin, ĝi devis esti legata senerare, kaj post transdono ĝi estis ekzamenata de la tre kritikemaj okuloj de avino. Ŝi neniam diris, ke io estis malbona, sed ja, ke ni pli bone devis lerni skribi iun aŭ alian vorteton. Precipe pri angulfaldoj ŝi estis malindulgema. Ŝi estis severa, sed havis oran koron.

Kiam ekmallumiĝis, ni devis trajne reiri hejmen.

Nia unua aŭtomobilo
Nia unua aŭtomobilo