Sekigi

Celerio 

Kiam la folioj de celerio ekflaviĝis, oni eltiris la celeriojn el la grundo. La radikoj estis detranĉataj sur la kampo. En la lavejo la vegetaĵoj estis unuafoje lavataj. Poste ili estis lavataj en akvo kun vinagro por malfiksi bestetojn. Ili estis bone sengutigataj kaj pendigataj ekstere je sekiga ŝnuro. Vespere, jam velkintaj, ili estis endomigataj. La postan tagon, se la vetero taŭgis, ili denove estis pendigataj ekstere. Post kelkaj fojoj ili estis sufiĉe sekaj por esti pendigataj sub la kamenbreton en granda brunpapera sako por plu sekiĝi. Ju pli rapide ili estis sekigitaj, des pli forta estis ilia gusto.

Kiam panjo plenvintre volis doni iom pli spican guston al la supo, ŝi deŝiris folion kaj pulvorigis ĝin sur la poreon. Apud la krado ŝi havis kelkajn plurjarajn plantojn, tiel nomitajn francajn celeriojn [verŝajne temas pri levistikoj] por la saŭcoj. Tiuj havis pli fortan guston.

En la vitrodomo ni havis ankaŭ ornaman planton, laŭron. Folioj de ĝi estis sekigataj kaj pendis en tola saketo sub la kamenbreto. Ankaŭ en tiu ĉirkaŭaĵo kreskis timiano, sed tiu restis netuŝita, ĝis oni bezonis ĝin. Tiam branĉeto estis deŝirata kaj tuj uzata. Ni ne havis multajn aliajn spicherbojn, ĉar panjo preferis ĉion kun ĝia propra gusto, nespicita. 

Cepoj 

Kiam la folioj de cepoj kaj askalonoj sekiĝis, ili estis metataj en la vitrodomon sur tabakmatojn. Kiam restis sufiĉe da folioj, ili estis kunligataj per tiuj kaj sekigataj je la ŝnuro. Ili poste estis konservataj en maldelikataj jutaj sakoj en la kelo.

Pizoj kaj faboj 

Kiam alvenis la maturiĝa tempo de pizoj kaj faboj, tiuj estis disŝutataj en la vitrodomo sur grandajn tabakmatojn. Post kelkaj sekigaj tagoj ili povis esti senguŝigataj. La pizoj estis dismetataj en aretojn sur la tablon, kaj ĉiu ĉeestanto taskigata antaŭ areto. La guŝoj estis jam tiel rompeblaj, ke ili jam per tuŝeto disiĝis kaj faligis la pizojn en ujon. Faboj estis iom pli obstinaj, ĉe iuj specoj oni devis vere eltiri la fabojn.

La tiel nomitaj “kamparanaj piedfingroj”, speco da dikaj faboj, estis pli facilaj kaj oni ekhavis grandan amason multe pli rapide, tiel la tasko feliĉe estis baldaŭ plenumita, ĉar niaj ludoj devis atendi, ĝis ĉiuj finis sian parton de la tasko.