JAN DE COOMAN: RELIGIAJ VERKOJ

Jan De Cooman realigis kvar Kalvariajn vojojn. Ili restas vidindaj verkoj.

Unue estas avertende ke liaj "Kalvariaj Vojoj" ne estas rezulto de senbrida kreemo. Ili ne estas liberaj kreitaĵoj. Ili estas pentritaj pro komisio, ĉe kiu estis postulate prezenti la diferencajn krucostaciojn kiel koloran klarigon de la evangelia historio kaj kiel kompreneblan rakonton. Tiel la pentristo staris ĉe ĉiu el la dekkvar stacioj antaŭ la problemo kiel prezenti la temon kiel emociantan, vivantan okazintaĵon.

La ofica kaj artista dueco, la hibrideco kaj la malsameco okulfrapas en la Kalvariaj vojoj de Jan De Cooman. Tiel ni vidas kiel en iuj stacioj la materialeco, la deklama gesto ruperregas kaj kiel en aliaj stacioj estas akirata tre delikata spirita streĉiteco. En iuj la kompona potenco signifas nur scion profesian. En aliaj stacioj linio kaj koloro estas movataj de vera inspiro.

Pri la Kalvaria vojo de Jan De Cooman en lia naskiĝa vilaĝo Zandbergen siatempe skribis la flandra verkisto Jef CRICK:

"Libereco preskaŭ tute malestas en tiu Kalvaria vojo, kaj tamen oni ne ekhavas la impreson de neafableco aŭ rigideco. Jan inspiriĝis en la kompono de tiu ĉi Kalvaria vojo (kiu realiĝis en mirige mallonga tempo) plej multe per la pitoreska evangelia rakonto de la reverenda kanoniko Coppens. Ĉie en tiu Kalvaria vojo do triumfas la tradicio kaj ankaŭ duonlumas teatreca patoso en la gesto de la figurantoj kaj en la tragika koloro de la ĉieloj, kio jam parte estas defendebla sciante ke la verko estis destinita por renesanca preĝejo. En tiu Kalvaria vojo estas desegnaĵo kerna (jam ne malgranda merito), brave plenumita kompono kaj ankaŭ laŭdenda strebo al homogeneco. La pentristo nenie volis eviti la teknikajn malfacilaĵojn kaj li evidente ne sentis la emon al simpleco, ĉar li per sia supla penikado kapablis ĉion tiom facile kaj malsimple esprimi. Poste pli matura artvizio spontanee devigos al pli sobra figurado. Intertempe en tiuj dekkvar pentraĵoj estas repektinda dozo da piktura solideco, kaj interalie la lastaj tri, kiuj al ni ŝajnas la plej sendifektaj, estas solidaj pikturoj, en kiuj oni tiel klare rekonas la formfiksan desegninton."

Dek jarojn post la dekkvar stacioj por la preĝejo de Zandbergen Jan De Cooman pentris la Kalvariajn vojojn por la preĝejoj de Steenhuize kaj de Sint-Lievens-Esse, kaj kelkajn jarojn poste tiun por la instituto por spiritmalsanuloj en Eeklo.

naar bovennaar huis


ĉi tiu teksto estas verkita en la nederlanda de Gaston DE KNIBBER, artkritikisto, kaj eldonita en 1974 okaze de la 25-jariĝo de la forpaso de la majstro.
Esperantigis
Leo De Cooman (30/12/1998)