Karotoj restis sur la kampo, ĝis la unuaj frostotagoj. Granda kvanto estis elterigata kaj senterigata. La foliaro estis por la bestoj. En la kelo ĉiam staris kesto da sablo, en kiu oni metis la karotojn. Ili estis oblikve metataj en la keston kaj iliaj pintoj kovrataj per sablo. Simile oni faris pri poreo. Ties folirestaĵoj restis en la ĝardeno, ĉar la bestoj ne ŝatis ilin. Porcio sufiĉa por kelkaj tagoj estis konservata en la sablo.
Rapoj por niaj mikspotoj restis sur la kampo, sed la betoj por la bestoj estis konservataj en kavo apud la krado. La truo estis fermata per faskoj da pajlo. Kamparanoj konservis ankaŭ siajn terpomojn en kovritaj subteraj kavoj.
Kiam la kelo estis plenigita, la longa vintro povis komenciĝi… post kelkaj semajnoj da intensa laborado.