Desegnaĵoj

… Kiom da plumdesegnaĵoj faris Jan De Cooman, mi ne scias, sed certe temas pri plurcentoj. Li fakte desegnis dum sia tuta vivo: krajonskizojn, karbodesegnaĵojn kaj plumdesegnaĵojn, li gravuris akvaforte, grifele aŭ cizelile . Oni ja rajtas diri, ke De Cooman desegnis ĉiujn belajn anguletojn, ĉiujn vidindaĵojn de Geraardsbergen .

Estas senpretendaj verketoj, sed ege lerte desegnitaj, bonege ellaboritaj, precizege realigitaj.

Rigardu atente, prefere tra lupeo, la delikatajn skizetojn presitajn en la “Promenlibreto de Geraardsbergen”” de Leo Van Nieuwenhove (presejo Victor Van Nieuwenhove, Granda Placo, Geraardsbergen, sen dato, sed verŝajne en 1928), aŭ sur la propaganda faldfolio eldonita en 1938 de la V.V.V. (turisma ligo). “Geraardsbergen in de Vlaamsche Ardennen”. (Geraardsbergen en la flandraj ardenoj). Vi miros pri la laŭnatura reproduktado. Vi sekvos la rigardon de la artisto kaj sentos la firman manon de la desegninto. Vi admiros tiun virtuozan ludon de linietoj kaj la monaĥan paciencon de la desegnisto. …

El artikolo de Gaston Imbo en “De Heemschutter” (1992)

 

Jen kelkaj el la amaso da krajon-, plum-, karbokrajon- kaj kretodesegnaĵoj, kiujn faris Jan De Cooman .

“Manneken pis” (Pisuleto)
plumdesegnaĵo, 1927
“Peetje nonkel”,
plumdesegnaĵo
“Nia Sinjorino de Huneghem”, karbodesegnaĵo, 1924

“Fré en Rufina De Lobel”, krajon-kreta desegnaĵo, 1935 Cyriel Poep, krajone kaj krete, 1935. En 1945 li faris laŭ ĝi linoleogravuron.

studaĵo por gravuraĵo, plumdesegnaĵo, 1918

vizito de Sankta Vincentius a Paulo, plumdesegnaĵo, 1927

kastelo de Lalaing Zandbergen, plumdesegnaĵo

Bondeziroj, plumdesegnaĵo, 1916

 

 

 

 

 

Desegnaĵo en la “Promenlibreto por Geraardsbergen”. Atentu, ke la desegnaĵo de la kapo de la giganto estas desegnita per unu kontiunua spirallinio:

De reuzen van Geeraardsbergen