Biografio de Jan De Cooman

Jan De Cooman naskiĝis en Zandbergen la 4-an de aŭgusto 1893 kiel kvara kaj plej juna filo de Leopold kaj Louise Heylemans.

Patro Leopold estis lernejestro en la komunuma lernejo de Zandbergen. La familio De Cooman, parenca de la Ninove-a branĉo, apartenis al la bonhava katolika burĝaro. Jan vizitadis la komunuman lernejon de Zandbergen kaj poste iris al la ŝtata mezlernejo de Ninove. “La infanaĝo de Jan De Cooman pasis inter la horizontoj de la bonodoraj herbejoj, la spegula akvo de Dender, la vasta ĉielo, la susuraj kanoj kaj la blekado de bovoj en la verda kamparo de Zandbergen. La skizoj kaj pentraĵoj el tiu epoko ankoraŭ hodiaŭ estas ege ŝatataj”. (Gaston De Knibber: “Jan De Cooman kaj lia verkaro”)

La talento por desegnado de la knabo ja devas esti rimarkita kaj liajn unuajn skizojn li certe faris laŭ la naturo, arboj, dometoj, paŝtejoj kaj kampoj de tiu bela Dender-pejzaĝo, kiu interesados lin dum lia tuta vivo. Onklo Jan Heylemans, artpentristo kaj instruisto en la akademio de Sint-Gillis-Bruselo, sukcesis persvadi patron De Cooman, ke li sendu sian filon al la Akademio pri Belartoj en Bruselo. Dum kvin jaroj, de 1908 ĝis 1914, li tie vizitadis la kurson. Ege influis lin instruisto Constant Montald (1862-1940?), meritplena pentristo de pejzaĝoj, interioroj, senvivaj naturaĵoj kaj portretoj – la ĝenroj ankaŭ pentrotaj de Jan De Cooman.

Ĉiujare De Cooman gajnis la ĉefajn premiojn por desegnado kaj pentrado laŭ naturo. Ankaŭ por portretado li iĝis laŭreato.

En 1910 li projektis la flagon de la Katolika Laborista Rondo de Overboelare. Li ĵus aĝis 17 jarojn.

Ĵus finiĝis lia artista klerigado kiam eksplodis la milito. Liaj unuaj verkoj estas precipe portretoj kaj interioroj, sed li dum sia tuta vivo pentradis precipe pejzaĝojn.

En 1920 li edziĝis kun fraŭlino Clara Flamée, filino de Richard, komercisto apud la Kajo en Geraardsbergen, kaj de Anna Van Damme.

La novgeedzoj ekloĝis en malgranda vilao kun granda ĝardeno, je la okcidenta flanko de Oudenberg (‘Olda Monto’, bonlingve ‘Malnova Monto’). De tie li havis belegan vidon super la valo de Dender en la profundo, super la urbo laŭlonge de la bordoj de la rivero, super herbejoj, kampoj kaj arbaretoj sur la flankoj de Oudenberg, kun en la malproksimo vilaĝoj, montetoj, vicoj da arboj. Tiuj vidoj estas vizio por artama animo, kaj Jan De Cooman neniam satiĝos esprimante sian raviĝon sur tolon, sur paperon kaj sur kupran platon.

Sed tion li ne tuj atingis. La juna artisto estis nekonata kaj devis gajni sian porvivon. Li kandidatiĝis por la posteno de desegnadinstruisto kaj ricevis tiun taskon en du liberaj institutoj en la urbo: Kolegio Sankta Katarina kaj Instituto Sankta Jozefo. Tiujn taskojn li plenumis de 1922 ĝis 1930. Dume li pentris sed precipe li konstruis sian propran presilon por presi gravuraĵojn (la unua presilo propulsita de elektromotoro), li eksperimentadis kaj praktike tagon kaj nokton provis plibonigi siajn gravuradajn teknikojn.

Liaj unuaj gravuraĵoj venis de lia presilo en 1925. Li daŭre perfektigis sian procedon. En 1927 li presis 10 gravuraĵojn pri Geraardsbergen, po 25 ekzemplerojn: belega rezulto kaj finance neesperita sukceso.

En la sama jaro li projektis la flagon de Katolika Flandra Studenta Gildo. La nomo De Cooman ekde tiam estas por ĉiam konata kiel gravuristo. Dua serio da gravuraĵoj, precipe vidaĵoj de la pejzaĝoj de Oudenberg, pretiĝis en 1929, po 50 ekzempleroj.

Tiuj belegaj gravuraĵoj kompreneble atentigis kelkajn kompetentulojn pri arto kaj unu bonhavan industriiston (A.Maquestiau). Tiu ĉi aĉetis ĉiujn gravuraĵojn kaj multajn pentraĵojn.

Li kontaktigis la pentriston kun amikaj artamantoj kaj montris la vojon al la ĉefurbo. Jan De Cooman, tro humila, malakceptis ĉiujn proponojn, restis sur sia Oudenberg kaj senripoze verkadis. Lia konateco kreskis kaj komisioj venis de tie kaj tie. Por doktoro Arthur Van Der Schueren li pentris sur la murojn de ties granda salono ilustraĵon pri kelkaj fabeloj de Lafonteno kaj la kabineto de la doktoro estis laŭnature dekoraciata per kuracaj plantoj (1926).

Jaron poste li pentris la dekkvar Kalvariajn staciojn en la paroĥa preĝejo de Zandbergen. En 1930 li eksiĝis kiel desegnadinstruisto. Preskaŭ ĉiutage li iris pentri en la libera naturo. Ankaŭ vintre li eliris serĉi pitoreskajn anguletojn ĉirkaŭ Geraardsbergen. Li sidiĝis en sia aŭtomobilo, en kiu troviĝis hejtilon de propra eltrovo kaj konstruo.

Ne malofte lin akompanis fotografisto kaj amatoro-artpentristo Th. L’Haire.

En 1931 aperis ĉe V. Van Nieuwenhove la libreto “Puntistinoj kaj punta industrio en Geraardsbergen”, verkita de Augusta De Clercq. Felix Timmermans ĝin iam nomis juvela libreto. Tiu laŭdo de la laŭvide sentema Timmermans ja grandparte dankindas al la enesto de dudekkvino da reproduktaĵoj, je malpligrandigita skalo, de verkoj de De Cooman: deko da plumdesegnaĵoj, deko da gravuraĵoj kaj kvino da pentraĵoj, ĉiuj pri la urbo Geraardsbergen aŭ pejzaĝoj sur aŭ ĉirkaŭ Oudenberg.

Portret Valerius DE SAEDELEER (JDC)Ĉe unu el siaj vintraj ekskursoj tra la Flandraj Ardenoj komence de la tridekaj jaroj De Cooman certe renkontiĝis kun la tiam jam fama Valerius De Saedeleer (Aalst 1867), kiu loĝis en Leupegem. De Cooman tre admiris la vintrajn pejzaĝojn de De Saedeleer: la vastaj, ondantaj, neĝkovritaj Flandraj Ardenoj ĉirkaŭ Tiegem kaj Leupegem, kun kelkaj malhelaj harfajne desegnitaj siluetoj de poploj kaj salikoj aŭ dormantaj fruktarboj je la malfono kaj kelkaj subneĝaj kamparanaj loĝejoj. Komisiite de la majstro, De Cooman faris ses nigre-blankajn kaj tri kolorajn gravuraĵojn laŭ tiuj vintraj scenoj. La ses belegaj gravuraĵoj pri la preĝejo kaj la abatejo de Averbode estiĝis en 1933, same kiel “Mater Dolorosa”

Kompreneble De Cooman ankaŭ daŭre pentradis: Kalvariajn vojojn en la paroĥaj preĝejoj de la Ĉieliro en Steenhuize (1935) kaj de Sint-Martinus en Sint-Lievens-Esse (1936) kaj en la instituto por spiritmalsanuloj en Eeklo (1939).

altPluraj pentraĵoj pri senvivaj naturaĵoj, portretoj, interioroj kaj pejzaĝoj (i.a. la tre sukcesa “floranta pirarbo” el 1939) forlasis lian laborejon antaŭ 1940. Lia unua neriproĉebla kolora gravuraĵo “Printempo” aperis en 1939. Menciinda estas la naturgranda portreto de Dom Benedictus de Schepdaal, abato de Affligem, ofertita al la abato okaze de la 25-jara jubileo de lia enoficiĝo je la 9-a de aprilo 1937.

De Cooman nun estis plene akceptita en la arta mondo. Materie ne plu estis zorgoj kaj li estis la feliĉa patro de multnombra familio. La fatalo tamen frapis en 1937: lia edzino mortis post la nasko de naŭa infano, naŭa filo. La frapo trafis lin kaj la artisto nur malrapide malkonsterniĝis el la letargio de senkonsola malĝojo. Iom post iom li denove eklaboris sed lia energio estis rompita. Lia sanstato estis tute ne bona.

Dum la vintro de 1939-1940 li pentris neĝajn pejzaĝojn, kiuj kvazaŭ atestas la silentan rezignacion kaj la plendan malĝojon de la kreinto.

En 1941 li reedziĝis kun Rachel Geenens el Oudenaarde.

Baldaŭ li forlasis Geraardsbergen kaj ekloĝis en sia naskiĝa vilaĝo, en la domo, kie li grandiĝis. Li alkonstruigis laborejon kaj kuraĝe denove eklaboris: pejzaĝojn (Parike, Onkerzele, Grimminge), arbojn, kaj precipe gravuraĵojn, kiujn li tiom ŝatis: “Gravuro estas por la plastika arto tio, kio orgeno estas por la muziko: la procedo de la perfekteco. Gravuraĵo atingas la purecon kaj plenecon, kiu estas atingebla per neniu alia procedo, nek per nura pentrado, nek per nura desegnado”. (De Cooman en intervjuo kun G. De Knibber).

La neekvilibrecaj militaj porcioj, la peza familia ŝarĝo kaj la laboro per acidoj malutilis al lia sano tiel, ke li de tiam verkis nur preskaŭ ekskluzive en sia laborejo.

altPor la unua granda internacia agnosko li devis pacienci ĝis 1947. Per sia gravuraĵo “En majo” li gajnis la unuan premion en la Trienalo de Milano.

Mallonge poste li ege malsaniĝis. Li ne plu resaniĝis kaj mortis en sia domo en Zandbergen je la 11-a de junio 1949.


El artikolo de Gaston Imbo en “De Heemschutter” (1992)
Esperantigis Leo De Cooman – 30/12/98