Ni iam volis provi mem fari fajfilon, kiajn paĉjo ofte tranĉis por ni, kaj kiajn ni mem poste kopiis ankoraŭ multfoje. Sur deklivo kreskis sambuko, kiu liveris la taŭgan materialon. Aĝantaj naŭ aŭ dek jarojn ni ŝteletis tranĉilon el la kuirejo kaj povis ekeksperimenti. Ni derompis kelkajn branĉojn de la granda arbusto. Sed baldaŭ okazis akcidento al mi ankoraŭ mallerta. Fortranĉante la ekstremaĵon mi estis trafata de la elsaltanta tranĉilo… Aj! Jen jam aperis guto da sango ĉe mia meza fingro. Mi tuj forsuĉis ĝin, sed baldaŭ aperis nova guto. Ĉar la vundo ekdoloris, necesis eniri la domon kaj voki panjon. Ŝi silente aperis kaj iris kun mi al la malgranda kuirejo, kie ŝi haltis sub la fifama ŝranketo, malfermis ĝin kaj prenis la timitan brunan boteleton da joda tinkturo. Ŝi verŝis iom el la enhavo sur pecon de bandaĝo kaj metis tiun sur mian mezan fingron. La rezulto estis plorado kaj kriado kaj dancado pro la pika doloro. Post kelkaj pliaj forviŝoj la sangado ŝajnis halti. Poste ŝi surmetis iom da ŝmiraĵo kun peceto da bandaĝo kaj per pli longa peco envolvis mian malfeliĉigan fingron. La ekstremaĵon ŝi disŝiris kaj nodis la du vostetojn ĉirkaŭ mian manon.
Kiseto sanigis kaj liberigis min de la doloro. La du aliaj knaboj, veninte spekti la operacieton, komentariis la okazantaĵojn. Poste ni ne tuj daŭrigis la fabrikadon sed la postan tagon, helpate de paĉjo, ni tamen finfaris niajn fajfiletojn.