Purigado: ĉiutage

Plankpurigado
Plankpurigado

Regule, ĉiutage, oni rondiris kun polvoviŝtuko, kiu estis eluzita ĉemizeto aŭ alia peco el flanelo. En la malgranda kuirejo, ĉio alirebla de panjo estis prifrotata. La murbretoj kun ĉiaj potoj kaj patoj devis atendi ĝis sabato, la puriga tago.

Ĉiun antaŭtagmezon, kiam la knaboj estis en la lernejo, aŭ kiam ili ankoraŭ dormis dum la ferioj, la balailo estis uzata. Kiam pluvantis aŭ pluvintis, la plankoviŝtuko estis utiligata. En sitelo da varma akvo oni miksis iom da bruna sapo. En ĝi la dika blanka plankoviŝtuko kun sia trikolora bendo estis trempata kaj iom eltordata. Oni pasigis ĝin sur la tutan surfacon, sed frotadis sur la plej malpuraj lokoj, ĝis ĉiu malpuraĵo malaperis. En alia sitelo estis malvarma akvo kun iom pli malnova plankoviŝtuko. Tiu duone malseka estis metita sur eluzita broso por viŝi la plankon. Fine la planko estis ĝisfunde purigata per bone ellavita kaj eltordita plankoviŝtuko permane frotata por plej bone povi atingi ĉiun anguleton. La plankoj en la kuirejoj konsistis el ceramikaj kaheloj. Ili estis facile bonteneblaj sed tiu en la lavejo konsistis el bluaj brikoj kaj devis esti pli ofte purigata. Estis ankaŭ tiu lasta, kiu estis plej multe malpurigata.

Plaĉis al nia Fani eliri kaj eniri la domon plurfoje en horo. Kiam koko venis tro proksime al la krado, Fani ja devis plenumi sian hejmhundan taskon forpelante ĝin, sendepende de la fakto, ĉu pluvis aŭ ne. Poste ĝi reeniris la domon, provis per forta skuado sekigi sin kaj venis al panjo, por ke ŝi sekfrotu ĝin per mantuko. Tion ĝi ja povis ripeti plurajn fojojn, ĝis la pordo estis fermata kaj ŝlosata. Ĉe pluvo la katoj elektis la vitrodomon por sia promeneto, ĉar ili malŝatis akvon. Se guto da akvo falintis sur ilin, ili forlekadis kaj forfrotadis ĝin dum horoj en sia kutima loko sub la vito sur tabakmato (la pakaĵo de importita tabako).

Onidire oni bone kreskas pro akvo. Kiam pluvis, estis ja tiom pli amuze ludi esktere aŭ sub la ŝtuparo. En la vitrodomo ni ja ĉiam aŭdis avertojn “Atentu pri ĉi tio” aŭ “Atenton pro tio”. Ju pli multaj knaboj kune ludas, des pli ofte okazas, ke iu el ili misfaras ion. Ĉe pluvema vetero ĉiuj infanoj ja estas iom pli moviĝemaj. 

Purigado vendrede

Plankoviŝado
Plankoviŝado

La puriga tago fakte jam komenciĝis vendrede post la tagmanĝo. Tiam la dormoĉambroj estis purigataj per seka plankoviŝtuko sur broso. La vaksita planko estis briligata, la litoj enordigataj kaj kelkfoje la fenestroj estis lavataj. Sed tio estis danĝera afero pro la alto de la fenestroj, tial paĉjo devis helpi per ligna ŝtupareto.

La ŝtuparo en la koridoro estis kovrita de marŝtapiŝo, kiun oni mane traktis per broso, ĉar ĝi ne estis tiel malpura, sed la lano devis esti senigata de piedspuroj. La etaĝa koridoro estis frotetita per la enkaŭstika broso. La ŝtuparo malsupren estis el farbita ligno kaj estis traktata per duone malseka plankoviŝtuko.

La fenestroj estis traktataj almenaŭ post ĉiuj kvar semajnoj per spongo kaj ŝamo, eĉ se preskaŭ certis, ke tuj post la ŝamado ekpluvos kun sufiĉe da vento por pripluvigi la fenestrojn. Sed ili estis traktitaj, kaj tio devis sufiĉi. 

 

Purigado sabate

La sabatoj estis la veraj tagoj por la purigado. La purigado komenciĝis en la malgranda kuirejo. Sur la hejtilo la marmito disponebligis varman akvon. Unue la seĝoj kaj tabloj estis flanken ŝovataj. Sekvis verŝo da brunsapa lesivo sur la plankon. Tiam oni frotis per duone eluzita broso, ĝis ĉie aperis ŝaŭmbobeloj. Sekve oni forlavis la tuton per malvarma akvo. Estis amuze kunlabori kaj brosi ĉion al la defluila truo tra la muron. Komence ankoraŭ ne estis viŝilo, sed de kiam paĉjo estis farinta iun, iĝis pli facile sekigi ĉion. Poste la plankoviŝtuko estis trempata en varman akvon, kaj bone eltordata ĝi sekigis ĉion. Iujn tagojn, kiam la vetero estis pluveca, ŝajnis, kvazaŭ la planko malvolis sekiĝi kaj ĉiam denove malsekiĝadis.

La alia kuirejo ne estis tiel amuza, ĉar tie ne estis tia defluila truo, kaj ĉiu akvo devis esti brosata tra la pordaperturo en la lavejon. Avantaĝo estis, ke ĉi tie ne tiel dense troviĝis mebloj. La koridoro al la ŝtuparo estis frotata per plankoviŝtuko por iom freŝigi ĝin. Ĉe la pordo al la lavejo la plankoviŝtuko estis eltordata kaj metata sur la plankon en la pordaperturo. Envenanto devis tie purigi siajn plandumojn.

Kiam la granda kuirejo estis preta, necesis prepari la manĝaĵon. Se ne postrestis supo de la antaŭa tago, buterlakto estis preparata. Sekvis nokoj kun rosinoj en butersaŭco. Kelkfoje estis makaronoj kun butersaŭco kaj bruna sukero. Kelkajn fojojn panjo preparis frititajn rizbulojn (mi ankoraŭ serĉas la recepton, ĉar ili estis bonegaj). Tiuj estis ne nur bongustaj sed ankaŭ rapide pretaj. Posttagmeze sekvis purigado de la lavejo kaj necesejo. Per la resto de la lesivo la korteto estis iom frotata kaj ĉio estis postlavata per kelkaj siteloj da pluvakvo. Ekstere la viŝilo sola sufiĉis por sekigi.

Senpolvigado
Senpolvigado

Se restis ankoraŭ iom da tempo, ankaŭ la vitrodomo estis iom purigata.        

La granda purigado

Ni sentis ĝian alproksimiĝon ĉiujare, ĉirkaŭ Pasko, iom antaŭe aŭ poste, sed ĝi certe venis. Tiam oni sentis elektron en la aero. Ĵulja, la lavistino, venis kelkajn tagojn antaŭe por priparoli la farotaĵojn. Kaj jen, je iu lundo komenciĝis la “granda purigado”.

Je la unua tago la domo ŝajnis nudigata, ĉar ĉiuj kurtenoj estis deprenataj de antaŭ la fenestroj. Oni metis ilin en marmiton, kiun oni varmigis. La kurtenoj estis singarde permane traktataj, blankigataj kaj gladetataj. Ili estis el malpeza katuno, kiu bezonis multan zorgon, ĉar ĝi iĝis rompiĝema pro la efiko de la lumo.

La pezaj kurtenegoj de la salono estis funde batpurigataj kaj brosataj kaj baldaŭ rependigataj je la lignaj stangoj super la fenestroj.

De supre en la subtegmento ĝis malsupre en la kelo ĉio estis forigata de sia loko. Oni komencis tute supre, traktis ĉambron post ĉambro, eĉ la lukoj el la tiam ankoraŭ ne uzata mansardo kaj subtegmento kvazaŭ noviĝis. Oni malavare aldonis vinagron al la akvo por purigi la malpurajn vitrojn. La tapetoj estis frotataj per nova mola broso por forigi la araneaĵojn. Oni eligis la malnovajn vestaĵojn el la malnova malgranda vestoŝranko, senpolvigis kaj rependigis ilin. Kelkaj cidonioj donis bonan odoron. Kiam ĉambro estis fintraktita, ĝi estis aspergata per lavendakvo, onidire kontraŭ muŝoj, sed precipe por forigi la mucidan odoron de neuzata ĉambro.

En la mansardo la fenestroj estis purigataj kaj mortintaj muŝoj forigataj. Freŝlavitaj litotukoj estis metataj sur la litojn kaj la litkovriloj estis forte elŝutataj kaj aerumataj antaŭ la fenestro. La planko estis viŝata per sapakvo kaj sekve enkaŭstikata. En la subtegmento ĉio estis senpolvigata kaj remetata sur sia loko ĝis la venonta jaro. La dormoĉambroj estis intense aerumataj kaj la matracoj estis deprenataj de la litoj kaj aerumataj antaŭ la fenestroj. Oni ankaŭ kontrolis, ĉu la matraco ne bezonis batadon. Kelkfoje oni ankaŭ eligis la risortujojn por forigi la lanflokojn kaj la polvon el ilia interno. Ni tiam devis dormi sur la planko en la mansardo.

Ŝranko
Ŝranko

Fakte tio estis amuza travivaĵo, inaŭgurata per kapkusena batalo. Post kolera vokado de malsupre ĉio baldaŭ trankviliĝis.

La postan tagon la litoj estis denove muntataj kaj aspektis tute novaj. 

La vestoŝrankoj estis malplenigataj kaj la enhavo estis kontrolata. La kostumoj estis aerumataj kaj la kontraŭtineaj buletoj estis renovigataj. Tio, kio iĝis tro malgranda aŭ estis eluzita, estis metata en apartan sakon. La vintraj litkovriloj estis aparte lavataj kaj estis dum pluraj tagoj sekigataj en la vitrodomo. Bone falditaj, ili estis aspergataj per lavendakvo. En angulon de la ŝranko oni metis freŝan cidonion pro ties delikata parfumo.

En la salono kaj bela manĝoĉambro ĉi-foje estis multa moviĝo. La lustro estis purigata kaj ĉiu aparta vitra sonorileto estis dekroĉata kaj lavata en lesiveto. La fragila tableto sur siaj sveltaj piedetoj brilis pro la ĵusa enkaŭstikado … kiel je la antaŭa jaro. La foteloj estis batpurigataj kaj brosataj. Pere de longega bastono oni serĉis araneaĵojn ĉe la alta plafono. La felteca tapeto estis frotata per mola broso. La lignaj paneloj ricevis sian porcion da enkaŭstiko, kiu devis sufiĉi por plia jaro. En la verando, kie paĉjo tiutempe ankoraŭ verkis, nur la fenestroj estis lavataj kaj la planko ricevis rapidan traktadon. Sekvis la ŝtuparo malsupren kaj fine la kelo. Ĉiuj ĵeleujoj kaj marmeladujoj estis relokataj kaj sur la murbreto venis freŝaj gazetoj. La ĉiam grizbluan plankon oni ne rajtis forgesi, sed neniel eblis briligi ĝin.

Sekvis la kuirejoj. Ĉiuj potoj kaj patoj estis dekroĉitaj kaj lavataj. Intertempe ni povis kontroli la enhavon. De florsemoj ĝis sendanĝeraj pingloj kaj malnova difektita rozario, ĉe kiu jam de jaroj mankis kvinono, kaj funebraj kartoj apud bildokartoj el misiejoj, ĝis ni akaparis la ŝatatan bluan supujon. En ĝi troviĝis eble ja mil (taksite de niaj infanaj okuloj) malnovaj poŝtkartoj de niaj patroflankaj geonkloj. Ĉiam stariĝis demandoj kaj ĉiufoje venis la sama respondo “mi nun ne havas tempon, sed poste”. Tiu posto ankoraŭ devas veni. 

La kupraĵoj estis traktataj per Sidol kaj tiel brilfrotataj, ke oni povis speguliĝi per ili. La multaj stanaj teleroj estis frotataj per blanka sablo por reflekti la malmultan tiean lumon. La globlanterno brilis sur la ŝranko apud la delikataj eburaĵetoj. La tirkestoj estis malplenigataj. La naztukoj, escepte de kelkaj, estis metataj en la lavotaĵujo. En la alia tirkesto troviĝis la paperaĵoj de paĉjo, kiujn neniu rajtis tuŝi.

La bela servico ankaŭ estis elprenata, peco post peco estis lavata en pelveto sur la tablo kaj tuj remetata en sia loko. Ĉi tie ni ne rajtis helpi; ni povis rigardi de la alia flanko de la tablo. La belan damaskan tablotukon oni lasis netuŝita, ĝi estis tro delikata. Nur la malnova cidonio estis anstataŭigata.

Ankaŭ la medikamentŝranko estis kontrolata kaj listeto estis redaktata pri ĉio aĉetenda ĉe la apotekisto.

La malnova vakstolo de la tablo estis anstataŭigata per nova kolora vakstolo.

Infanseĝo
Infanseĝo

Eĉ la infanseĝo estis forte brosata.

La tablo estis forŝovata de antaŭ la benko kaj oni ekfrotegis la malmolan kverklignan benkon. Ankaŭ la murbreto estis malplenigata, sed ĉi tie en la potoj ne troveblis io, kio povus interesi nin. Estis rubandoj aŭ elastaĵoj sur kartonetoj kaj buleto da ŝnuretoj kaj kelkaj skatoletoj kun ĉiaj butonoj diversgrandaj kaj diversmodelaj.

La laboro en la granda kuirejo ne daŭris tiom longe, ĉar ĉi tie ĉio estis uzata ĉiutage. Kiam la kuireja ŝranko estis purigata, panjo ĉiufoje trovis ion, kion ŝi jam delonge serĉis kaj ŝi diris “Kiel tio do alvenis ĉi tie?”. Kiel ĉiuj kantaĵoj iam finiĝas, feliĉe ankaŭ la granda purigado finiĝis, ĉar tio jam ektedis nin. La postan semajnon la antaŭa ĝardeno estis traktata kaj baldaŭ estis Pasko. 

Vazarlavado

Kiam ni ankoraŭ estis tre malgrandaj, la vazaro jam ne plu estis lavata en la bluŝtona lavokuvo, sed en emajlita pelvo.

Vazarlavado
Vazarlavado

La malpuraj tasoj kaj teleroj ĉiam estis amasigataj sur la ŝranketon apud la lavokuvo. Apud ili troviĝis la potoj kaj patoj. Oni amasigis ĉion por liberigi lokon por la pelveto. La varma akvo venis el la kaldrono sur la hejtilo. Unue oni metis en la varman akvon kelkajn pecojn da sodo el la kesteto sub la lavokuvo por solviĝi, poste oni aldonis malvarman akvon, ĝis oni povis teni la fingrojn en ĝi. Dum la daŭro de la lavado, la akvo malvarmiĝis kaj oni devis aldoni varman. Okazis pluraj vazarlavadoj en tago. Komence oni ne postgargaris la vazaron. Sed poste oni uzis plian pelveton, en kiun oni metis varmetan akvon. La eterne malseka vazarlava tuko estis eltordata kaj la laboro povis komenciĝi.

Regis deviga sinsekvo: unue la glasaro estis lavata kaj postgargarata, sekvis la argilaj potoj, la teleroj kaj la tasoj, nun estis la vico por kuleroj, forkoj kaj tranĉiloj. La aluminiaj potoj kaj nigraj patoj estis la lastaj.

Ĉio estis metata sur rakon por degutigi. La kuirejaj sekigaj tukoj pendis sur hoketo je la murbreto. Ili estis pure linaj tukoj kun blankaj kaj ruĝaj kvadratetoj. Je angulo estis alkudrita banteto por pendigi ilin.

La plej aĝaj knaboj rajtis sekfroti la vazaron kaj la malpli aĝaj povis formeti ĝin en la malsupran parton de la kuireja ŝranko. La potojn panjo mem frotis per la lavilo kaj ŝi tuj metis ilin en la ĝustajn lokojn super sia kapo, sur la murbretoj.

  

Fliki ŝtrumpojn

Unu el la plej tedaj tasketoj, kiujn patrino devis preni sur sin, estis la flikado de ŝtrumpoj. Post la trikado de la ŝtrumpoj, jam baldaŭ post la intensa uzado de la knaboj, ili estis flikendaj.

Trikotado
Trikotado

Jen kaj jen piedfingro tragrimpis, aŭ pli grave, la uleto estis turninta siajn fingrojn en la trueto kaj tiele igis ĝin truego. Feliĉe neniu el ni havas ŝvitpiedojn.

Post la lavado ĉiuj ŝtrumpoj ricevis sian lokon en la ŝtrumpkorbon apud la kameno.

Panjo arigis sian kuraĝon, ŝovis sian seĝeton apud la fenestron, metis siajn piedojn sur benketon kaj komencis la tedan taskon. Unue la ŝtrumpoj estis ordigitaj laŭ speco; ŝtrumpo post ŝtrumpo estis funde inspektata. Se estis neniu difekto, paro estis kunigata kaj apartigata. Se estis trueto, tiu estis flikata. Ĉar ŝi mem trikis la ŝtrumpojn, ŝi ja disponis sufiĉe da restaĵoj por ripari ilin per la samspeca lano. Unue la truo estis transpontata per paralelaj fadenoj uzante senpintan kudrilon, poste kruce, supren kaj malsupren, ĝis la truo estis fermita. Se la truo estis en videbla loko, oni maŝfermis ĝin tiel, ke eĉ kontrolisto ne plu trovus ĝin. Sed tio kostis pli da tempo. Kelkfoje postrestis neriparebla paro, kiu plue povos servi nur por purigi aŭ briligi la hejtilon antaŭ fina malapero en la ĉifonsako. 

 “Ŝpareme en la mastrumado” estis ŝia devizo. 

Triki ŝtrumpojn estis multe pli agrabla okupo. Kiam la onklinoj vizitis nin, ofte okazis, ke ili triope sidis tie trikante, kaj aŭdeblis nur la tiktakado de la trikiloj. La tasoj da varma kafo iom post iom malvarmiĝis kaj la kukujo iom post iom malpleniĝis. Ĉiufoje, kiam ili devis ŝanĝi trikilon, ili mordetis peceton de la frandaĵo kaj daŭrigis la tiktakadon.

Subite unu el la triopo rompis la silenton per “Nu, ĉu vi jam scias, ke …” kaj la konversado rekomenciĝis… ĝis revenis la lernejanoj, aŭ ĝis la onklinoj rigardante la horloĝon elkriis: “Ho! Estas jam tiel malfrue!”, rapide adiaŭis kaj malaperis suprenirante la ŝtupegaron de Oudenberg

Ĉerizoj

Ĉerizoj kaj anseroj 

Ĉerizoj sub alkoholo
Ĉerizoj sub alkoholo

Kiel en ĉiu familio, ĉiujare kelkaj boteloj estis plenigataj per ĉerizoj kun brando. En la ceramikan botelon, en kiu antaŭe estis vera brando, oni metis kelkajn pecojn da sukero kun kvanto da alkoholo, bone agitis por solvigi la sukeron. La freŝaj ĉerizoj estis bone lavataj kaj kun siaj kernoj metataj en la botelon.

Paĉjo estis kunportinta puran alkoholon de la apoteko kaj miksinta ĝin kun distilita akvo laŭ la ĝusta proporcio. Post denova agitado oni verŝis ĝin sur la ĉerizojn. La botelo estis ŝtopata kaj metata sur murbreton en la kelo. La macerado povis komenciĝi. Post kelkaj semajnoj la poŝtisto estis la unua provanto. Li povis gustumi, kaj laŭ lia konsilo oni jes aŭ ne aldonis ankoraŭ iom da sukero. Li estis vera gustumanto, li mem ankaŭ preparis ĝin tiamaniere. Reneo ŝategis glaseton kun ĉerizeto, kiun li maĉadis, ĝis li ekstere elkraĉis la kernon. Niaj gepatroj ja ne ŝatis alkoholon, sed ne malŝatis tian ĉerizeton. Kelkfoje necesis maldika trikilo por eligi iun, kiam ili estis tro ŝvelintaj por pasi tra la kolo de la botelo.

Ankaŭ la onklinoj preparis ĉerizojn en brando. Sed anstataŭ botelo ili uzis vitran vazon kun vitra kovrilo, kian Elodie uzis por konservi frandaĵojn. Eble ili faris tion por misgvidi la kontrolistojn. La vazo staris bone videbla en la ŝranko apud la fromaĝujo kaj la marmeladujo. Tio pensigis, ke temas pri ĉerizoj en vinagro. La ĉerizoj estis multe pli facile elĉerpeblaj, tion ili faris per saŭckulereto. Tiele ili tuj ricevis glaseton da drinkaĵo kun bongusta ĉerizeto. 

 

  

Sed ĉio havas finon, ankaŭ brando. Restis nur la ĉerizoj. Estintus peko forĵeti tiujn bonajn ĉerizojn. Oni do denove aldonis iom da alkoholo. Sed tio ne estas eterne refarebla, ĉar la ĉerizoj perdis sian guston kaj eksimilis rosinojn. Eĉ panjo ne plu ŝatis ilin. Oni do ĵetis ilin eksteren por la kokoj kaj anseroj. La kokoj ne ŝatis ilin, do la anseroj solaj formanĝis ilin. Iom poste ekestis vera teatraĵo. La anseroj ekdancis, svingis la flugilojn kaj luligis sian kapon. Ili estis ebriegaj. Longe daŭris la spektaklo, apud kiu rusa baleto estus bagatela. Ni tiom ridis spektante iliajn kaprioladojn, faladojn kaj restarojn, ke nia ventro doloris. Tiun vesperon ili ne iris dormi en sian staleton kiel kutime, sed tute ebriaj kuŝis sur la herbejo kiel malrigidaj mantukoj. Kun sternitaj flugiloj ili blovadis kaj gakadis, ĝis ili senkonscie ekdormegis.

La ĉerizoj certe bongustegis al ili! Feliĉe, ke la ŝafoj ne ĉeestis, ili estis ŝafe alrigardadintaj la scenon de malantaŭ la krado.

La postan tagon la anseroj, duone malebriaj, venis serĉi, ĉu eble postrestis forgesita ĉerizeto.

La sekvantan fojon la ĉerizoj alvenis en la sterkejo. Panjo ne toleris, ke tiuj bestoj ankoraŭfoje iĝus ebriaj. 

Ĉerizoj en vinagro kaj piretoj 

Ĉerizoj estis preparataj laŭ diversaj manieroj, plejofte oni faris marmeladon per ili. Alia maniero estis “ĉerizoj en vinagro” por ĝui ilin dum la vintro. Ĉi-kaze oni unue metis kariofilon kaj plurajn specojn da semoj en grandajn haringvazojn.

Telero kun ĉerizoj
Telero kun ĉerizoj

Sur ilin oni ĝisrande metis la dikajn nesenkernigitajn ĉerizojn. Por tiu apliko oni elektis alian specon de ĉerizoj kun malpli forta gusto kaj iom pli da karno. La vinagro estis boligata kun kvanto da sukero, ĝis ĝi iĝis iom kaĉa. La tre varmega vinagro estis verŝata sur la ĉerizojn. La tuto estis kovrata per viandista papero kaj node fermita per ŝnureto. Post kelkaj tagoj ili estis ŝatataj ĉe malvarma restaĵo da viando aŭ peco da supviando.  

La piroj estis senŝeligataj kaj kvaronigataj. Oni forigis la kernujon kaj molboligis ilin en ruĝa vinvinagro sur malforta fajro. Tiam oni aldonis sukeron kaj ree ekboligis. Oni iom post iom aldonis duonan citronon kaj regule gustumis. Gustumado necesis, ĉar la preparado dependis de la speco da piroj. Ni havis specojn, kiuj taŭgis por tiu preparado, kaj ankaŭ aliajn specojn, kiuj igis la preparaĵon multe pli bongustaj.

Panjo ankaŭ kelkajn fojojn provis tiamaniere konservi prunojn, sed tio ne sukcesis, pro tio, ke la prunoj kompotiĝis kaj do surtabliĝis la saman tagon kun viandbuletoj, aŭ post kelkaj tagoj aperis blanka ŝimo sur ili kaj ili tial alvenis ĉe la kokoj kaj anseroj. La sekvantajn jarojn ili estis sekigataj, kiel oni jam delonge faris pri la pomoj.

Ankaŭ cepetoj kaj kukumetoj bongustis kun malvarma viando. Tiujn oni facile konservis en miksaĵo de vinagro kaj sukero en taŭga proporcio post ekbolo kun spicoj. 

Buterfarado

ButerfaradoLa troa lakto estis uzata por fari buteron. La lakto de kelkaj tagoj estis kunmetata en grandan ceramikan ujon. Por fermi la truon, paĉjo estis alĝustinta lignan kovrilon, kiu per levilsistemo estis bone fiksita sur la ujo. Meze estis truo, tra kiu pasis la stango de la kirlilo. La kirlilo konsistis el disko kun grandaj truoj. Komenciĝis la longdaŭra kirlado per movado supren kaj malsupren de la stango. Por ke la gutŝprucanta lakto ne perdiĝu tra la truo, paĉjo ĉirkaŭ ĝi faris specon de funelo por refluigi la lakton en la ujon. Post longa batado (proksimume duonhora) la eroj da butero estis kolektataj per kribrilo kaj metataj en poton da malvarma akvo. Post kelka tempo oni denove kolektis kaj la laciga batlaboro finiĝis. 

En la ujo postrestis buterlakto. La butero estis gargarata per malvarma akvo kaj kunpremata en blokon. Ĝi gustis kiel kutima farmista butero el bovina lakto. Panjo ja ĉiam aldonis iom da salo, por ke la butero ne ranciĝu tro rapide, ĉar ŝi ne kapablis sufiĉe funde gargari kaj sekigi ĝin. Rancan buteron neniu ŝatis sur sia pano. La buterlakto pligrandparte estis uzata je la sama vespero por fari kaĉon kun pompecetoj aŭ sekigitaj pomoj kun sukersiropo.

Se ankoraŭ postrestis buterlakto, la ŝafoj ricevis ĝin kun manpleno da brano, kaj tion ili tre ŝatis. 

Zepelino

Zepelino super Geraardsbergen
Zepelino super Geraardsbergen

Iun tagon dum la ferioj, mi ne plu scias en la kioma jaro, ni kviete ludantis, kiam subite la anseroj laŭte alarmis blovante kaj alflugante la kradon. Pi eĉ provis suprenflugi de sur la deklivo. Ankaŭ la anasoj laŭte trompetante alflugis. La kokoj fuĝis en la stalon; la virkoko antaŭiris. Nia Fani laŭte kaj strange bojis kaj ĉiuj rigardis supren. Kion ni vidis tie? Alte super la dika tilio ŝvebis stranga aĵo, kvazaŭ granda cigaro, kian paĉjo fumis nur, kiam venis vizitanto. Ankaŭ paĉjo forlasis sian laborejon kaj staris kun panjo rigardante la unuan kaj ankaŭ lastan zepelinon, kiu iam superflugis nian regionon. Obtuza ronkado venis el la du motoroj, kiam la aerveturilo majeste flugis rekten de super la monteto al la urbo. Tie ĝi larĝe turniĝis kaj revenis, kvazaŭ ĝi estis erarinta. Panjo rapidis al la telefono, sed la konektiĝo atendigis tutan tempon. Sendube la centralisto ankaŭ rigardis tiun fenomenon. Finfine ŝi sukcesis transdoni sian mesaĝon, sed la dika cigaro jam malaperis, kiam ŝi revenis eksteren.

Paĉjo al ni klarigis, kiel tio funkcias por flugi. La postan tagon estis longa artikolo en la gazeto pri tiu okazintaĵo. 

Aŭtomobilo

Paĉjo ĉiam havis bonajn rilatojn kun doktoro Van der Schueren. Tiu, inter la unuaj en la urbo, havis aŭtomobilon. Iun tagon li diris al paĉjo “Nu Jan, ĉu vi volas posedi aŭtomobilon? La mia iĝis tro malgranda por mia familio”. Ĉiuj liaj infanoj estis knabinoj. La aĉeto estis decidata kaj tiel paĉjo akiris sian unuan aŭtomobilon. Estis 1924-modela Citroën, kvarcilindra kabrioleto. Ĝi konsumadis multan benzinon, sed tiutempe tiu ankoraŭ estis malmultekosta.

Mi kredas, ke ĝi jam havis elektran startilon, kaj tio estis granda avantaĝo. Ĝi ankoraŭ bone funkciis kaj eĉ atingis 70 kilometrojn hore, sed kiam ĝi rulis sur pavimaj stratoj oni devis kovri siajn orelojn pro la bruego. La unua veturo, kiun ĝi faris, kondukis nin al Zandbergen.

la hejtileto en la aŭtomobilo
La hejtileto en la aŭtomobilo

Estis en la periodo, kiam la pomoj maturas. Tial paĉjo estis kunpreninta kelkajn sakojn. Li tre bone sciis la vojon, ĉar li ofte sekvis ĝin per sia motorciklo. Sed alveninte en Grimminge li haltis apud la strato kaj paŝis ĉirkaŭ la aŭtomobilon por kontroli, ĉu eble iu pneŭmatiko estis difektiĝinta. Sed ne, ĉio evidentiĝis en ordo. Li do pluveturis. Tiuj pavimoj restis en nia memoro, kiel la plej malbonaj. 

Paĉjo multe ĝuis tiun aŭteton. Li estis konstruinta malgrandan pentrostablon kaj malmuntis la dekstran antaŭan seĝon. Tiel li povis, sidante sur la malantaŭa seĝo, fari siajn pentraĵojn. Poste li ankaŭ enmetis malgrandan hejtilon en ĝi. Tiel estis pli komforte dum la vintro, ĉar tiutempe ankoraŭ ne estis varmigilo en aŭtomobiloj.

Super benzinforneto li estis konstruinta sistemon por reutiligi ĉiun varmon. La malpuran aeron li elirigis per fera tubo tra la tegmento. Kiam li tiam en la kamparo estis pentranta, kamparanoj kaj infanoj venis rigardi “tiun pentriston de sub Oudenberg kun forneto en lia aŭtomobilo”. Sed ĝi ebligis lin pentri multajn belegajn vintrajn pejzaĝojn sidante en varma, kvankam malvasta laborspaco. 

Citroen 1924