Gravuraĵoj

Ĉar gravuristo povas jes aŭ ne esti la spirita kreinto kaj la materia ekzekutinto, distingo necesas:
* Kiam la gravuristo ĉerpas la materialon por la artista gravuraĵo el sia propra kreativa povo kaj siaj sentoj, do el si mem, tiam li estas la kreinto kaj nomiĝas “originala”
* Kiam li limiĝas al profesia reproduktado de pentraĵoj aŭ aliaj grafikaĵoj, tiam li estas ligita al preciza reproduktado de enhavo kaj karaktero de alia artisto kaj li iĝas nur reproduktanto – la gravuraĵo mem nomiĝas reproduktaĵo.

Jan De Cooman kaj kiel kreanto kaj kiel reproduktanto sin malvolvis kiel signifoplena gravuristo.

La gravuraĵoj de Jan De Cooman estas ĉie konataj. Li gajnis multajn premiojn kaj mallonge antaŭ sia morto li estis premiita de la unua premio en la Internacia Ekspozicio de Milano. Pri siaj gravuraĵoj la artisto parolas kiel pri siaj infanoj: kun interna plaĉo kaj kun nebremsita sento de fiero kaj amo. Li klarigis al ni: “Mi nekredeble ŝatas gravuri, multe pli ol pentri. Gravuro estas por la plastika arto kiel orgeno estas por la muziko: la procedo de la perfekteco. La gravuro atingas purecon kaj plenecon ne atingeblajn per alia procedo, nek per pura pentrado, nek per pura desegnado”.

Jan De Cooman donis al siaj bildoj eksplicitan “Biedermeier”-karakteron, stampo de netuŝita natursento kaj de etosrealismo. Ne enprofundiĝis li en la naturon sed vivis li en ĝi, li palpis ĝin per ĉiuj siaj sensorganoj, li restadis kun ĝi en revo kaj intimeco kaj infane mira, obstine pacienca por precizeco, li kopiis la belecon florantan antaŭ liaj okuloj.

La tekniko de la artisto neniel devias de la principoj de la antikvaj majstroj: konsideri la belecon kiel vivantan kuntordaĵon de idealo kaj realo kaj akcepti la precizan desegnaĵon kiel unikan esprimilon por difini la esencon de la estaĵoj kaj transformi ilin en realaĵon. La linio ĉe Jan De Cooman neniam kadukiĝas en estetikan flirtadon aŭ spiritan dronon, neniam ĝi estas movata de mistika suspiro, neniam ĝi iĝas kritika elemento, ankaŭ neniam ĝi iĝas groteska nek sarkasma, ĉiam ĝi restas serioza kaj senceremonia kaj eĉ akademia, sed ne en la senco de seka sensenteco, sed en la senco de monumenta kaj grandioza esprimforto.

Nekontesteble la linia kompetenco kaj la grafika intelekto konsistigas la vertebraron de la arto de Jan De Cooman.


Ĉi tiu teksto estas verkita en la nederlanda de Gaston DE KNIBBER, artkritikisto, kaj eldonita en 1974 okaze de la 25-jariĝo de la forpaso de la majstro.
Esperantigis Leo De Cooman (30/12/1998)