Pekli

Kiam la fazeoloj maturis, oni deŝiris ilin de la altaj palisoj, kiujn ili ĉirkaŭvolvis. En terpomkorbo ili estis alportataj en la kuirejon kaj funde lavataj en kuvo. Ili tiam estis dismetataj kaj estis, duonsekiĝintaj, metataj sur la nudan tablon. Unu post la alia ili estis rompataj, kaj senigataj de eventualaj fibroj. Estis iom fuŝa tasko, kiu malrapide progresis. Kiam estis sufiĉe da ili por granda poto, ili estis molboligataj en akvo sen salo. Iuj specoj devis resti longege sur la fajro kaj tiam la kutime malvarmeta kuirejo kelkfoje iĝis tre varma.

Sekve tavolo post tavolo estis aranĝata kun salo en ceramikan ujon preskaŭ ĝisrande. Oni metis lignan breteton sur ilin kun ŝtono. La bolakvo estis verŝata sur la tuton ĝis subakviĝo. Por uzi ilin, oni elĉerpis porcion kaj plurfoje gargaris ĝin per ĉiam renovigita akvo por kiel eble plej multe forigi la salon. Sed post traktado de panjo per la taŭga saŭco ili iĝis bongustaj. 

Tranĉfazeoloj 

Ankaŭ la trenĉfazeoloj estis same traktataj. Post bona lavado la grandaj guŝoj estis tranĉataj en maldikajn striojn. Per la mano tio estis tedega laboro, ĝis paĉjo iam en komerca foiro vidis aparateton, kiu tre simpligis tiun taskon. Li tuj aĉetis ĝin kaj ĉe la unua okazo ĝi estis uzata. Estis sukcesego, kiu okazigis plantadon de pli multaj tranĉfazeoloj dum la sekvantaj jaroj. 

Ruĝa brasiko 

Ruĝaj brasikoj estis detranĉataj de sia tigo per la pantranĉilo, portataj en la lavejon kaj senigataj de la eksteraj folioj, kiujn oni destinis al la ŝafoj. En sitelo ili estis ĝisfunde gargarataj kaj alvenis sur la malgranda tablo en la granda kuirejo. Per tiu granda pantranĉilo ili estis duonigataj, kaj ĉiu duono plutranĉata en ja cent maldikajn strietojn, kiuj estis metataj en sitelon da akvo kun iom da vinagro. Kiam la brasiko estis tiel distranĉita, oni prenis malplenan ceramikan ujon el la kelo kaj funde lavis ĝin. La brasikeroj estis ĉerpataj el la sitelo per kribrilo kaj potavole metataj en la ceramikan poton. Sekvis ĝin tavolo da salo, denove ruĝa brasiko, kaj tiel plu, ĝis nenio postrestis. Se la ceramika ujo ankoraŭ estis ne tute plena, oni elektis plian ruĝan brasikon en la ĝardeno; eble iu pli maldika estis ĝuste plenigonta la ujon. Eventuala restaĵo taŭgos por morgaŭ je la tagmanĝo. La dispecigo povis rekomenciĝi. Kiam la ujo estis plenigita ĝis kelkaj centimetroj de la rando, oni haltis. La enhavo estis zorge kunpremata, la ujo estis plu plenigata per la ruĝa gargarakvo. Oni metis breteton sur la tuton kun dika, bone lavita ŝtono, por ke ĉio restu subakvigata.

Tiel la stoko iom post iom pligrandiĝis. Savojbrasikoj kaj aliaj varioj estis preparataj laŭ la sama metodo, sed tute ne tiom, ĉar ili ne estis tiel ŝatataj de la infanoj, kaj ankaŭ panjo ne tre ŝatis ilin, sed ili signifis ŝanĝiĝon dum la vintro.