Arkpafado

En nia ĝardeno ni disponis sufiĉajn taŭgajn lignospecojn por fari pafarkon. Per forta tranĉilo ni do detranĉis taŭgan branĉon kaj senŝeligis ĝin.

Arkpafado
Arkpafado

En kesteto en la lavejo ĉiam estis diversaj specoj da ŝnuroj. Iom serĉante ni ja trovis sufiĉe longan vergon. Unue ni bone ligis ŝnuron je unu flanko tiamaniere, ke ĝi ne plu povis ŝoviĝi. Por ligi la alian flankon, ni devis esti almenaŭ duopaj por teni la arkon kaj forte nodi la ŝnuron. La plej bonaj ŝnuroj estis sunŝirmilaj ŝnuroj (ĉirkaŭplektitaj ŝnuroj), kiuj ne disfadeniĝis. La sagojn ni tranĉis el rektaj vergoj de iuj arbustoj, sed ni antaŭe devis peti panjon, de kiu ni rajtis preni ilin, ĉar inter ili iuj estis florontaj. Malantaŭe ĉe la sago ni tranĉis sulketon, por ke ĝi pli facile teniĝu sur la kordon. Jen ni povis komenci. Sur la trunkon de la dika tilio ni krete desegnis celon kaj sur la vojeton ni indikis linion. Baldaŭ sekvis la unuaj pafoj. Foje ni trafis la celon. Ju pli forte oni streĉis la ŝnuron, des pli malproksimen flugis la sago. Post tia antaŭtagmezo jam sufiĉis al ni, kaj iuj ekkverelis. Sekve de tio ĉiuj pafarkoj estis konfiskataj kaj enŝlosataj en la kultivdomon. Finiĝis la pafado en tiu tago!