Ekzistis ankaŭ aliaj sezonaj ludoj, kia globetludo. Ni disponis diversajn specojn de ludglobetoj. La plej simplaj estis tiuj el bakita argilo en diversaj malhelaj koloroj. Kiam oni vigle trafis ilin per vitra pafglobeto, facile derompiĝis pecetoj. Tiuj globetoj devis troviĝi ene de desegnita cirklo. Ĉiu ludanto metis saman nombron da ili en ĝin. Tiam la komenconto estis indikata per nombrada rimo. Ekde la startlinio oni devis provi forpafi la globetojn el la cirklo. Iuj uloj estis veraj spertuloj pri tiu ludo. Ili sukcesis gajni la plej bonajn pafglobetojn de la aliaj, ĉar ĉiuj globetoj ruliĝintaj el la cirklo fariĝis posedaĵo de la “pafinto”.
Ve, se via pafglobeto restis en la cirklo, ĝi devis restadi tie kaj iĝis la komuna celo de la kontraŭuloj. Ankaŭ pri tiu regulo ekzistis diversaj variaĵoj.
Krom vitraj globetoj ni ankaŭ posedis “globojn”. Tiuj estis blankaj ŝtonecaj globoj kun tricentimetra diametro. Tiajn precipe uzis nur la granduloj. Unue oni ĵetis malgrandan globeton, kaj oni devis ĵeti la globon laŭeble plej proksimen al ĝi.
Ĉiu havis almenaŭ du ludglobojn. Sed oni rajtis forsaltigi tiun de kontraŭulo, kaj tio kelkfoje okazigis perforton. La distancon ĝis la plej proksima globeto oni mezuris per ŝulongoj aŭ ŝularĝoj aŭ per ŝnureto. La posedanto de la plej proksima globeto gajnis.
Oni tre forte ĵetis per tiuj ludgloboj kaj ve, se ties vojo trafis fenestron.