Ĉe la onklinoj

Plantistejo
Plantistejo

La du fratinoj de nia patrina avino restintis needziĝintaj. Ili kune plu ekspluatis la kafejon de siaj gepatroj. Ĝi troviĝis ĉe la kruciĝo de Longa ŝoseo kaj Malnova ŝoseo. La nomo “Plantistejo” indikas, ke iam antaŭe loĝis tie ĝardenisto. La aranĝo de la ĝardeno konfirmis tion.

Malantaŭ la granda legomĝardeno ankaŭ plena je ĉiaspecaj ornamaj plantoj estis granda herbejo kun multaj fruktarboj. Sed, ĉar tiuj ne estis fakule pritonditaj kaj bontenitaj, ili produktis nur malmulte. La tuto estis ĉirkaŭita de dorna krataga heĝo, kiu estis ĉiujare tondata de Filemono, la servanto, kiu venis fari la pezan laboron. Sed pro la aĝo jen kaj jen estis truoj en la heĝo, kaj tiujn oni devis fermi per pecoj da krado, por ke la ŝafoj ne eskapu.

Mi ĉiam konis grandan nigran hundon tie, sed ĉiufoje, kiam ni alproksimiĝis, ĝi graŭlis, kaj ni do evitis ĝin. Sed kiam foje okazis, ke ni havis kuketon, ĝi subite ja konis nin kaj venis almozpeti. Ĝia kutima loko estis sub la fenestro ĉe la vitrodomo, sur juta sako. Tuj apude estis la telereto de la katoj. Ĉar tiuj bone harmoniis kun la hundo, ili rajtis tie manĝi kaj ili kelkfoje venis dormi sur la saman maton.

Tri ŝafoj tenis la paŝtejajn herbojn malaltaj.

Kelkaj kokinoj kaj granda nigra virkoko havis sian ĉirkaŭbaritan ejon malantaŭ la staloj. 

La kafejo mem estis klasikstila rilate la tiaman epokon. Ekstere, ĉe ambaŭ muroj, estis ringoj fiksitaj en la muro por povi alligi ĉevalojn aŭ bovojn. Ĉe la flanko de Malnova ŝoseo estis ligna baskulponto por pesi bestojn. En la domo estis la cetero de la aparato kun granda fera lato kun ciferetoj, sur kiu oni povis glitigi latunajn pezilojn. Ĉe la ekstremaĵo estis mistera skatoleto, en kiu la kartonetoj estis presataj. 

En la kafejo Plantistejo
En la kafejo Plantistejo

Seso da tabletoj garnitaj per cindrujo kun alumetoj kaj po kvar seĝoj estis ordigitaj sur la malhelbluŝtona planko. Alta verŝotablo kun kromiita verŝkrano staris bele brilante antaŭ alta spegulŝranko kun bierglasoj. La ŝranko havis torditajn kolonojn. En anguleto kuŝis ludkartaroj. Antaŭ la fenestro je la interna korto staris bilardo kovrita de granda verda drapo.

Sub la verŝtablo troviĝis blankemajlita sitelo, en kiu la restaĵetoj de la biero estis kolektataj, kiujn fine la ŝafoj trinkis. Antaŭ la verŝtablo estis disŝutata blanka sablo por la tabakmaĉantoj, por kiuj ankaŭ staris tie blua emajlita kraĉujo plenigita per blanka sablo.

Meze de la ĉambro staris granda nigra hejtilo kun gisa karbujo.

Ĉiaj bieroj faritaj de la bierfarejo Concordia estis tie haveblaj. La verŝkrano liveris Bok-bieron laŭ la tiutempa modo. Nur ŝprucakvo estis destinita al la virinoj.

Kiam la “gardistoj” (doganistoj aŭ akcizistoj) bicikle revenante de sia turneo en Onkerzele 

Moerbeke [Murbek] mallonge haltis ĉi tie – kutime ĉiam la samaj, ili tuj iris malantaŭen al la kuirejo, kie ili petis – kiam neniu ĉeestis – “Linjo, donu ion de sub la ŝtuparo”. Kaj onjo Linjo malfermis la pordon al la ŝtuparo kaj post iom da bruado ŝi revenis kun du glasetoj ĝisrande plenaj. Kiam ili kelkajn minutojn poste devis kontroli, ili trovis nenion. Cigareto el la kesteto sur la kudromaŝino estis ekbruligata kaj baldaŭ agrabla parfumo de bluaj nubetoj trairis la kuirejon. Babilante ili plufumis en la kafejo.

Kiam iu eniris la kafejon, unu el la onklinoj, kutime onjo Linjo iris laŭ la malantaŭa pordo en la salonegon kaj tuj malantaŭ la verŝtablon. Tradicie estis ŝi, kiu lavis la malplenajn glasojn. Estis ĉiam la samaj glasoj. Mi ne komprenas, ke ili ankoraŭ ne estis eluzitaj. La mendo estis laŭte dirita, nur kutimuloj mendis per signo, kiu estis tuj komprenata. Plejofte temis pri Bok-eto.

Kuirejo en Plantistejo
Kuirejo en Plantistejo

Sufiĉis ektiro je la brako de la verŝilo por fluigi la ĝustan kvanton en la glason.Se temis pri nur kelkaj glasoj, ŝi portis ilin en la manoj, sed kiam estis pluraj, ŝi metis la ŝaŭmantajn glasojn sur pleton.  

Posttagmeze estis kelkaj klientoj, kiuj venis trinki sian ĉiutagan konsolaĵon. De tempo al tempo estis cigarfabrikanto, kiu, revenante de sia rondiro, volis regali sin per glaseto. Cigaredoj tiutempe ankoraŭ ne estis tiel laŭmodaj. Onjo Zoe kelkfoje malkaŝe diris al ekfumanto de cigaredo, ke ĝi tre odoraĉas. Ili tamen plu venis, eble ili faris tion por inciti ŝin.

La plej gajnigaj tagoj estis la lundoj. Tiam la plej oftaj klientoj estis kamparanoj venintaj al la bestofoiro, kiuj dum rehejmeniro venis manĝi siajn buterpanojn ĉi tie. Kompreneble ili ŝatis sidi en loko, de kie ili povis vidi siajn bestojn, apud la baskulo, precize en la pasejo. Ili ne sciis, ke tie estis la observejo de onjo Zoe.

Onjo Zoe estis iom severa, kaj, kiam iu faligis ion sur la plankon, ŝi devigis lin forpreni tion… dirante, ke ŝi ne estis ilia servistino por forigi ilian defalaĵon, kaj ŝi ruĝiĝinta pro ĉagreno malaperis en la kuirejon. Onjo Linjo devis denove glatigi la rilatojn.

La bestoj, kiujn la kamparanoj estis aĉetintaj, estis ligataj ekstere je ringo kaj devis tie atendi. Kelkfoje ili ricevis sitelon da akvo. Onjo Linjo sur siaj ĉiamaj lignoŝuoj ĉiam paŝetadis. Kaj kiam okazis, ke la bestoj postlasis ion, tio estis ŝovelata en malpuran sitelon, kiu estis tuj malplenigata en la sterkejo. Poste necesis kelkaj siteloj da pumpakvo, por ke ĉio denove aspektu deca. Por tiu laboro ŝi ja surmetis aliajn lignoŝuojn, kiuj ĉiam pretis apud la malantaŭa pordo. 

Tra granda duobla pordo oni eniris la “kunvenejon”. Tie la tuton regis granda disŝovebla elipsa tablo, ĉirkaŭita unuflanke de seĝo kun brakapogiloj kaj ruĝa kuseno kaj nombro da ordinaraj seĝoj. Je la flanko staris plia aro. Nuksligna ŝranko servis por enmeti dokumentojn kaj paperaĵojn. Je la muroj pendis la reglamentoj de diversaj societoj. Apud la kafejo estis vico da malgrandaj ludomoj kaj je la angulo trans la kafejo estis stalo kun manĝujoj kaj supre kelkaj dormoĉambretoj. Kiam la bestkomercistoj kaj bovistoj volis iri al la vendejo, ili alportis siajn bovojn aŭ aliajn bestojn tien por tranokti. En la fojnejo ja ĉiam estis iom da fojno kaj pajlo por la bestoj. Kaj akvo troveblis malantaŭe en puto. 

Manĝi pomojn 

Ĉiam ja troveblis kialo por irigi la infanojn al la onklinoj. En la periodo, kiam la pomoj maturis, ni ankoraŭ pli multe ŝatis iri tien.

Malsuprenirinte la malantaŭan flankon de la monteto laŭ la kapela vojeto, preterpasinte la krucon ĉe la angulo, ni unue rigardis super la heĝo por vidi, ĉu ne estis moviĝo en la ĝardeno. Tiam ni kurbiĝantaj kuris laŭ la mallarĝa vojeto ĉe la fino de ilia ĝardeno al la fruktarbejo. Tie ni serĉis en la heĝo la unuan truon, kiu estis sufiĉe granda por trairi. Ni rapidis tra ĝi tuj al la bona pomarbo, forte skuis ĝin, kaj jen denove defalis kelkaj freŝaj pomoj. La malfreŝaj estis plejofte jam morditaj de la ŝafoj. Rapide preni iun kaj ree malaperi tra la heĝotruo estis la devizo. Ni frotbriligis la pomon per la maniko de nia brustovesto kaj ekmanĝis ĝin. Kompreneble ni zorge formanĝis nian pomon, antaŭ ol eniri ĉe la onklinoj. Ni rapidis al la kuirejo kaj eksidis sur segon apud la kudromaŝino.

Nia mesaĝo estis rapide dirita. Se ĝi troviĝis sur papereto, ĝi estis tuj transdonita. Dum onjo Zoe jam per duona vorto estis sufiĉe kompreninta, onjo Linjo diris: “Ĉu vi ne deziras pomon?”. “Nu, jes”. Ŝi iris antaŭ ni al la vitrodomo, kie sur tabakmatoj troviĝis amaso da falintaj pomoj.

Filemono devis forpreni ilin, por ke la ŝafoj ne manĝu tro da ili. Tio povus okazigi diareon.

Kiam la vinberoj maturiĝis, ni ne rajtis eniri la vitrodomon; la pordeto estis ŝlosita, laŭdire por eviti, ke ebriaj klientoj enirus.

Ĉe la foriro ni ricevis kukon kaj konsilon “Estu singardaj!”. Kaj ni forkuretis. 

Rikolti terpomojn  

Ĉiujare je la fino de la ferioj, kiam la tagoj jam mallongiĝis, okazis la samo. Malantaŭ la bieno de Vulders (kafejo trans Longa ŝoseo) la onklinoj ankoraŭ posedis grandan kampon. Ĉiujare terpomoj tie estis kultivataj por iliaj kaj niaj bezonoj.

 

Rikolti terpomojn
Rikolti terpomojn

Je mardo, do ne je foira tago, ni ĉiuj devis helpi ĉe la rikoltado de la terpomoj. Filemono jam antaŭ horoj estis irinte tien kun la ĉarumo, sur kiu en blua mantuko kuŝis liaj buterpanoj kaj ceramika botelo. Jam antaŭ kelka tempo li estis foriginta la terpoman herbon. Kaj kiam ni alvenis, jam duo da vicoj estis elhakitaj per hojo. La plata ĉarumo jam staris preta kun kelkaj malplenaj jutaj sakoj.

Ne necesis multe klarigi, ĉar la dikaj tuberoj atendis nin. De tempo al tempo Filemono devis trinketi iom el sia kruĉeto.

 

La terpoma korbo estis metata ien en malplena loko inter la vicoj kaj ni ekkolektis la tuberojn. Ni ne rajtis ĵeti la terpomojn. En mallonga tempo la korbo pleniĝis. Ĝi tiam estis singarde transverŝata en sakon. En unu sakon oni metis proksimume tri korbojn.

Je la naŭa horo Filemono haltis por manĝi buterpanon. Por li estis dikegaj buterpanoj kun tranĉo da bakita lardo. Per sia kurba tranĉilo li ĉiufoje detranĉis pecon, kiun li formanĝis. En la alia mano li tenis sian tasegon da varma vaporanta kafo. Li trempis sian panpecon en la kafon kaj mordis ĝin.

 

Li tiam iom maĉetis kaj tralavis ĝin per gluto da kafo. Ni ĉiam miris pro tio, ke li sukcesis tramordi tiajn dikajn buterpanojn. Onjo prenis por ni el sia ovokorbo pakon en blanka papero. Sidante sur la timonoj de la ĉarumo ni malpakis ĝin.

Feliĉe onjo estis preparinta por ni pli kutimajn tranĉaĵojn. Ili estis jam tute pretaj, ŝmiritaj per fandita grasaĵo, laŭ ŝi, oni devis fari tion okaze de la terpoma rikolto, ĉar ankaŭ ili faris tion, kiam ili estis junaj. El la laktokruĉo ŝi laŭvice verŝis ĉies kafon en la ununuran tason. [[

Ĉiu trinkis kaj transdonis la tason, ĝis la kruĉo malplenis.

Laŭvice la terpomoj estis hoje elterigataj kaj kolektataj. Daŭris eternon, laŭ mia malsato. Estis preskaŭ tagmezo, kiam la lasta tubero de tiu speco estis ensakigita.

La alia speco devis ankoraŭ atendi dum duo da semajnoj, ĉar ilia herbo estis ankoraŭ tro verda. Tiam ni feliĉe denove estos en la lernejo. Nun la sakoj estis nodligataj kaj la ĉarumo estis ŝarĝata: du sakoj staris kaj la tria kuŝis sur ili kun sia supro preter la breto. La ŝnurego, kiu estis kunportita ĉirkaŭ la ĉarumo, estis malligata kaj duo da knaboj povis ektiri la ĉarumon tra la malfiksa sablo, dum Filemono volvis sian portilon ĉirkaŭ la prenilojn.

Sur la mallarĝa vojeto ili devis tiri malrapide, ĉar la viro ne plu estis tiom maljuna. La rado postlasis profundan sulkon pro la peza ŝarĝo. Ĉe la deklivo al la strato la tirintoj devis ĉesi. Oni unue devis rigardi, ĉu ne alvenis veturilo. Se ĉio estis sekura, oni transiris la straton kaj oni tiris la ĉarumon ĝis la krucejo de la ŝoseoj kaj, se ĉio estis sekura, rapide transiris kaj iris rekten al la barilpordo apud la loĝejo. Tiu jam estis malfermita kaj oni povis pluveturi tuj al la rulejo. Tomi, la hundo, estis malliberigita en la vitrodomo. Tiaj veturoj estis ripetataj kelkajn fojojn kaj poste la terpomoj estis singarde elŝutataj el la sakoj kaj dissternitaj sur la rulejon. Filemono povis ĝui glaseton da brando. Ni ricevis kukon kun taseto da kafo kun multe da ŝafa lakto. Onjo Zoe jam estis preparinta la tagmanĝon kaj ni do povis tuj ekmanĝi. Post la supo estis – vi neniam sukcesus diveni – ruĝbrasikaĵo kun pecetoj da pomo kaj kolbasoj. Se estintus pli multe da ĝi, ni manĝintus ankoraŭ pli da ĝi, ĉar tiel bongustis. 

 

  

  

  

Hufferisto 

  

Kiam ni estis ĉe la onklinoj kaj onjo Linjo devis fari aĉetojn aŭ komision, ŝi oftete kunprenis du aŭ tri el ni.

Hufforĝisto
Hufforĝisto

Ŝi ne kuraĝis lasi nin solaj kun sia pli juna fratino Zoe. Tiel okazis, ke ŝi devis iri al Murbek ĉe iu parenco. Jen ni survoje, kompreneble piede, ĉar tiutempe ne ekzistis alia maniero. Tio estis daŭronta tutan posttagmezon. Laŭlonge de Longa ŝoseo, kiu pasis antaŭ ilia pordo, ni ekmarŝis. En unu el la unuaj domoj post trio da kilometroj en Murbek loĝis hufferisto Ĉarlo. Tie ĉiam estis ripozejo por nia onjo. Tie ankaŭ estis kafejo. Ŝi eniris por babili kun la estrino, dum ni rajtis scivole ĉirkaŭrigardi en la forĝejo. Tiun tagon ni ŝajne havis bonŝancon. Kamparano envenis kun sia ĉevalo, kiu urĝe bezonis novajn hufferojn. Estis mildanima besto kaj ĝi estis kvazaŭ la trankvilo mem laŭ la deklaro de la posedanto. Ĝi estis kviete metata en la trabaron, kiu devis teni la beston dum la ferumado, kaj alligata al la traboj per ledaj rimenoj. Ĉarlo iris kelkajn fojojn ĉirkaŭ ĝin kaj intertempe tiris la fajroblovilon. Tio igis helan flamon supren ŝpruci el la fajrujo. La malantaŭa piedo de la besto estis fiksata je trabo kaj la eluzita fero estu detirata per granda tenajlo, sed tio ne glate sukcesis. La besto stamfis, kaj laŭ la aspekto de ĝia vizaĝo ĝi suferis. Ĝiaj nazotruoj streĉmalfermiĝis kaj estis ŝaŭmo sur ĝiaj lipoj. Kiam la forĝisto ankoraŭfoje forte tiris, la fero finfine malfiksiĝis. Li ĵetis ĝin sur la amason da rustaĵoj antaŭ la forĝejo. Je la muro pendis aro da hufferoj. Ĉarlo elektis laŭmezuran feron, prove almetis ĝin sur la hufon kaj per longa nigra tenilo metis ĝin en la fajron. Ni ankaŭ rajtis foje tiri la fajroblovilon. Interesis nin rigardi, kiel li elprenis la feraĵon el la fajro kaj metis ĝin sur la amboson. Lumaj fajreroj disflugis. Per martelo li frapis sur kelkajn lokojn de la fero kaj prove almetis ĝin sur la hufon de la besto. Blua nubo kaj terura odoraĉo de brulanta kornaĵo eliĝis kaj malvidebligis ĉion.

D-ro Van Der Schueren 

La ĉevalo timige henis, per ektirego rompis la rimenon kaj frapis la timigitan forĝiston per la liberigita malantaŭa piedo rekte sur ties brusto. Ni aŭdis ion kraki. Kiam la fumo ekmalaperis, ni vidis la forĝiston kuntirite sidi kun sia kapo kontraŭ la muro anheligante pro aermanko. La estrino verŝajne aŭdis ion kaj veninte rigardi tuj rapidis al sia kuirejo alarme vokante “Rapide, telefonu al doktoro”. La plej proksima telefonaparato troviĝis iom pli fore en la strato, kaj tie necesis kelkaj pliaj klarigoj, antaŭ ol oni fine povis atingi la kuraciston. Feliĉe doktoro Van der Schueren ankoraŭ laboris hejme. Li lasis siajn pacientojn tie, kie ili sidis, surmetis sian ledan jakon kaj rapidis per sia motorciklo laŭ Longa ŝoseo al Murbek.

La paroĥestro, kiu loĝis nur kelkajn domojn de tie, rapide ĉeestis kaj rigardis tre zorge. Duo da viroj metis la malfeliĉulon sur tablon en la kafejo.

La arda fero feliĉe ne estis falinta sur lin. Tio estas ĉio, kion ni povis vidi. La ĉevalo, kiu pro la tumulto estis tre nervoziĝinta, estis karesata de sia mastro, ĝis ĝi iom trankviliĝis. Tiam li malligis ĝin kaj kun larmoj en la okuloj kun ĝi reiris hejmen murmurante, ke ĝi estas tiel saĝa besto, kial io tia devis okazi precize al li. La ĉevalo neniam plu havis feron sur siaj hufoj.

Kun multaj klarigoj kaj gestoj la tuta najbararo ĉeestis, multaj ploris kaj estis multaj eldiroj, kiaj “Li povintus fari tion … aŭ ĉi tion…”.

Ĉarlo dum ankoraŭ tri tagoj anhelis pro spirmanko kaj tiam mortis. De tiam mi ektimas ĉiujn ĉevalojn, eĉ se temas pri bonanimuloj.