Katapulteto

KatapultetoUnu el la nun malpermesitaj ludiloj estis la katapulto. En iuj arboj ni foje trovis disbranĉiĝon kun taŭga formo. Per branĉtondilo ni detranĉis ĝin kaj forigis la ŝelon. Forta kaŭĉuka strio estis forte ligata je ambaŭ ekstremaĵoj. En la mezo ni faldis kaj fiksis peceton da ledo. Ni faris bulon per peco da papero, metis ĝin sur la ledaĵon, malantaŭen tiris la tuton kaj delasis post celado. La elastaĵo malstreĉiĝis kaj pelis la paperbulon rekte antaŭen.

Denove celo estis desegnata kaj ni povis komenci la konkurson. Tiaj ludiloj ankaŭ estis farataj enpoŝigeblaj kaj uzataj en la klaso por kaŝe pafi paperbuletojn al la tabulo.