Kiam novnaskito ne ricevis sufiĉe da patrina lakto, oni iom rapide ŝanĝis al bovina lakto, dum la unuaj semajnoj maldensigita per mineralakvo de Vichy [viŝi’] kaj boligita. Tio postulis iom gravan adaptiĝon de la bebo. Multe pli taŭga por la infano estis vera patrina lakto de nutristino. Tio okazis por nia tiutempe plej juna Arturĉjo. Ĉiutage tra ĉia vetero oni irserĉis la veran patrinan lakton ĉe nutristino. En litrobotelo kun ŝraŭboŝtopilo ŝi estis kolektinta sian valorplenan tromulton. Ŝi kontentis pro la helpo, kiun ŝi povis liveri kaj prave fieris pri sia agado. Komence estis granda kvanto, sed post kelkaj semajnoj tiu malpliiĝis. Post kunveno de la du patrinoj tio finiĝis. De tiam la infano povis ŝanĝi al la kutima lakto, kaj jam povis ekdigesti ion alian.
Panjo vere malĝojis pri tio kaj eĉ hontis, sed necesis. Patrino Lo, kiel ni nomis ŝin, loĝis en ŝoseo Malgranda kaj havis infanon proksimume samaĝan.
Ŝi havis mamegojn, per kiu ŝi nutris sian etulon, sed ankoraŭ havis tro da lakto. Tiel la du virinoj reciproke kompletiĝis. Kaj ĉiam, kiam Patrino Lo poste venis ĉe nin, oni reparolis pri la tiama tempo. Ŝia knabo estis maldikuleto, kiam li ekmilitservis. Li estis la ununura, kiu ne plendis pri la manĝaĵo en la armeo. Kiel knabo li soldatiĝis kaj ekssoldatiĝis kiel viro. Multe poste li pereis en karbominejo.