Helikkonkurso

Unu el niaj plej amuzaj konkursoj, kiujn ni tiam organizis, estis helikkonkurso. La lavbreto de panjo staris ĉe la malantaŭa pordo por sekiĝi.

Heliko
Heliko

Malsupre sur ĝin ni estis envicigintaj kelkajn helikojn.

Post kelka tempo, kvazaŭ ili rendevuis, ili aperis el sia konko, elmetis siajn okulojn kaj ekrampis. Kompreneble ne ĉiuj volis grimpi supren. Ni devis stiri ilin per vergeto en la taŭga direkto. Daŭris longe, ĝis kelkaj el ili estis trovintaj la ĝustan vojon. Ni atendadis kaj kriadis, kriegadis, kiam unu el ili ne plu deziris antaŭeniri. Plej grava malbono okazis, kiam oni volis ilin puŝi, pro kio ili ŝrumpante reagis per restado surloka. La trairo de kvardek centimetroj daŭris tutan posttagmezon. Tiu de nia Alberto supervenkis tiun de Liven. Mia heliko neniam alvenis: ĝi ĉiam preferis gliti malsupren. Ni multe ĝojis kaj laŭte kriis ĉiufoje, kiam iu iom antaŭis. Estis malfrue en la vespero, kiam panjo reakiris sian breton. Paĉjo devis forpreni la bestetojn, ĉar panjo abomenis la ideon malĝentile deŝuti ilin en la herbon.