Je malnovjara vespero ĉiam okazis vaflomanĝado ĉe la onklinoj. La tuta bando survojiĝis. Bone vestitaj kontraŭ la malvarmo, kun ankoraŭ dika trikita skarpo ĉirkaŭ niaj oreloj ni supreniris la ŝtupegaron. Iam, kiam onĉjo Arturo [la plej juna frato de panjo] akompanis nin, dum la antaŭvespere komencis pluveti ĉe malvarma norda vento kaj jam kelkaloke glatiĝis. Ne eblis resti hejme. Dike vestite ni ekiris. Ni estis tirintaj niajn ŝtrumpojn super niajn ŝuojn por ne forgliti. Onĉjo Arturo, kiu tiutempe aĝis proksimume 18 jarojn, estis montrinta tion al ni. Li iris antaŭ ni: “tiel vi faru”, li kriis. Kaj vere, li facile supreniris la ŝtupegojn. Sed ĉe la antaŭlasta ŝtupo li forglitis kaj sekvis laŭta bum! Kiam paĉjo, mem ŝanceliĝanta, helpis lin restari, ni vidis en la duonlumo du dikajn ŝvelaĵojn sur lia frunto. Ni singarde pluiris kaj evitis marŝi sur la tre glata ŝoseo. Longe daŭris, sed fine ni alvenis ĉe la onklinoj. Plej grave estis, ke ili ja antaŭvidis ĉiujn ingrediencojn, sed ne riskis ekprepari la paston, ĉar pro tia vetero ili ne sciis, ĉu ni jes aŭ ne venos. Feliĉe la hejtilo bone varmigis nin kaj ĉiu mizero estis baldaŭ forgesita, escepte de tiuj dikaj ŝvelaĵoj. La ingrediencoj estis miksataj en la granda suppoto kaj tiu estis ŝovata apud la hejtilon. Post duona horo, aŭ eble iom pli, la unuaj vafloj estis bakataj. Sed ni intertempe jam dormis.
Supre en sia gastoĉambro onjo Linjo metintis por ni ĉiujn matracojn sur la plankon. Kiam malsupre iu ekglitis de sia seĝo aŭ ekapogis sian kapon per sia brako, li estis singarde sendata supren, kie li estis kuŝigata sur la larĝan dormoplankon apud la aliaj. Vaflojn ni ne manĝis. Kie la ceteraj dormis, mi ankaŭ ne scias. Ni, ni dormis, bone enpakitaj en lanuga litkovrilo.
La posta tago estis do novjaro.