Pejzaĝoj

Jan De Cooman pentris en tempodaŭro de trideko da jaroj multajn pejzaĝojn, kiuj poste disvastiĝis en la tutan landon kaj eksterlanden eĉ en Amerikon.

La valoro kaj la signifo de tiuj “pejzaĝoj” estas difinataj de du rimarkindaj ecoj: la grafika precizeco kaj la koloraro. Aldonu la poezian ekzalton pro la pompa grandiozo de la Sud-Flandraj Ardenoj kun la ĉirkaŭaĵo de Geraardsbergen kiel precipa centro.

Kie la pentristo transformas la eksternan okazantaĵon en neriproĉeblan formbelecon, tie, en la libera kaj spontanea kaligrafia eksternigo, ni rekonas talenton, kies sekreton sciis nur Jan De Cooman.

Lia koloraro indikas enmemiĝon kaj seriozecon liberajn de bravuro kaj abundo. La pentristo alproprigas al si simplecon, humilecon kaj verecon, kiujn ni tiom admiras ĉe la anglo John Constable kaj ĉe la majstroj de la Barbizon-a skolo, kaj kiuj estis transprenataj de niaj propraj realismaj majstroj Hippoliet Boulenger, Isidoor Verheyden, Theo Verstraeten, Frans Courtens kaj aliaj. Precipe per siaj tre fajnaj kaj ekstreme delikataj verkoj, pentritaj sur la loko mem, la stilistikaj trajtoj propraj al Jan De Cooman estas parte samspecaj kiel ĉe niaj grandaj realistoj: ili nenie estas esprimo de impeto kaj vervo, sed per sentebla pieco esprimas tion, kion ili esprimu.

En lia tekniko estas nenio indikanta flirtadon aŭ malsincerecon malklarigatan de seka arkaismo. La stilo restas ligita al ripozo, kalmo kaj klaro kiel esprimo de la interna emocio de la artisto.

La pejzaĝoj de Jan De Cooman estas poemaj elvokaĵoj pri la ĉirkaŭaĵo de Geraardsbergen. La simpla, kampara beleco estas por la pentristo simbolo kaj idealo, kies estadon li konkrete videbligas. Li rakontas al ni kiel la sezonoj kaj la rotacio de la horoj daŭre transsorĉas la landon en novan fablon, kiel la arboj interflustras, kiel la ventoj muzikas, kiel la nuboj supreniras kvazaŭ incensofumoj en tiu vasta naturtemplo, kiel la deklivaj montetoj disiĝas en bluan nebulecon. Li malfermas por ni tiun tre propran memon de la tero de Zandbergen, la ĉeestantan profundan piecon, la bonecon kaj la ĝojon tie ŝvebantajn tiom perfekte en harmonio kun la kristala fragilo de lia propra estado. Jan De Cooman estas la subtila poeto de tiu plej bela lando, kiu forfluas en forajn horizontojn.

La floranta pirarbo“La Floranta Pirarbo”, en tri varioj, ĉiufoje aliaj kaj ĉiufoje same freŝaj laŭ sento kaj delikataj laŭ tonalo, estas konsiderinda kiel konvinka manifestacio de lia prudenta, teknika majstreco, leviĝinta je pure poeta emocio. Pajla staleto kun apuda floranta pirarbo, nenio pli: ege malluksa natura donitaĵo!

Sed kiel tio ĉi estas farita? Per kia mana lerteco kaj per kia vizia forto? La atmosfera ligo estas blua, velura, glate flua bluo kaj en ĝi la kanteca modulado de blanko, blanko tre pura kaj tre delikata: ebura blanko en la grandioza bukedo de la floranta arbo, laktoblanka makulo briletanta per la lumo sur la kalkŝmirita muro, krema blanko en la koloriĝo de la horizonto. Ĉu ne pri la Floranta Pirarbo ke franca artkritikisto rave skribis “C’est une merveille”? Tiu pentraĵo vere estas mirindaĵo de delikata senseco kaj same delikata sentemo. Estas ordigita komponaĵo, libera de supraĵeco kaj libera de fiflateco. Ĝi estas fragila kiel poemo de Guido Gezelle.

Onkerzele (1948)Tre rimarkindaj estas la grandaj someraj pejzaĝoj “Onkerzele”. Jan De Cooman pritraktis tiun temon dekfoje. Kaj ĉiam denove li pruvis sian lertecon. Malantaŭ la arbaro de Onkerzele kuŝas la lando de Geraardsbergen, malferma kiel panorama revelacio: nemezurebla kaj senmova, maro de verdo, blua senfino en profundaj horizontoj.

Tiun vastan paradon, kiun Breugel prezentis en siaj potencaj scenoj kiel vizion de neforgesebla natura beleco, Jan De Cooman alportas al ni en ĝia netuŝita laŭnatura grandegeco. Precize en tio situas lia vizio kaj lia interpreto: neforigebla impresionisma sentemo lokas la momentan ĉiopovon de la donitaĵo per spontanea sincereco kaj precizeco.

En ĉiuj pentraĵoj de Jan De Cooman aperas lia prefero al arboj. Ilia impona majesto profunde kortuŝas la artiston. Estas kompreneble ke li, talentplena desegnisto, sin amuzas en la kaprica punto de branĉoj kaj branĉetoj de la altaj susuruloj kaj de la antikvaj trunkoj.

Vintra pejzaĝoLa neĝan motivon li ĉiam avide pritraktis. Dum la vintro de 1939-1940 la neĝa fablo daŭris dum monatoj kaj la pentristo povis laŭdezire pentri la neĝajn pejzaĝojn sidante en sia varma aŭtomobilo. La pentraĵoj el tiu epoko disfaldas majstran originalecon en la reproduktado de la mola blanka lanugeco sur la vojrandoj, en la delikata materialigo de la senfine blanka, trista, dezerta spaco, en kiu la sonoj mutiĝas kaj la nigraj arboj dolorĝemas pro soleco sub la malhela ĉielo, peza pro freŝaj neĝpakegoj. La neĝa pejzaĝo sin banas en atmosfero de kristala silento.

Rimarkindas, ke Jan De Cooman tre malofte roligas homajn figurojn en siaj pejzaĝoj. Ni nur konas unu pentraĵon, nome “Rikolta Kampo”, kun sur la antaŭa plano ŝarĝita ĉaro, trenita de du bovoj, kaj kamparano kun la mano ĉe la timono.

Pri sia malgranda interesiĝo por la homa figuro la artisto klarigis:

“La pejzaĝo, tio estas tero kaj nuboj, trunkoj kaj arboj, stakoj kaj sablovojoj. Tio estas por mi kiel anguleto de la Paradizo, la parko, en kiu la Sinjoro faras sian ĉiutagan promenon. Kiam mi pentras pejzaĝon, tiam en mi ekestas sento de humilo kaj respekto. Mi sentas la ĉeeston de la ĉi-supra Ĉefo. La naturo estas por mi sanktejo, ekestinta en la horo de la kreado. Ĝi restis kaj ĉiam restos dum ĉiuj tempoj neŝanĝita kaj netuŝita, ĉar ĝia belo estas eterna. Kial per homaj figuraĉoj malbeligi tiun eternan brilegon kaj per ili indiki la tempon tie, kie en realo ne ekzistas tempo? Al mi sufiĉas ĉielo kaj nuboj, branĉoj kaj folioj, kampaj fruktoj kaj verdaj herbejoj kaj precipe la ĉieaj sorĉaj kolorvarioj. Kiam mi estas pentronta la naturon, tiam mi devas ĝin senti, gustumi kaj flari. Kiam miaj sensorganoj estas plenaj de ĝiaj ĝuoj, tiam mi esprimas ĉion per koloroj kaj linioj, precize kiel ĝi estas en mi. Klare, Dio kaj la naturo interligiĝas, tion mi sentas kiam mi pentras la naturon.”

----------------------------------------------------

Ĉi tiu teksto estas verkita en la nederlanda de Gaston DE KNIBBER, artkritikisto, kaj eldonita en 1974 okaze de la 25-jariĝo de la forpaso de la majstro.
Esperantigis Leo De Cooman (30/12/1998)