Rulringega ludo

Unu el la plej ŝatataj ludoj estis la rulringega ludo. 

Per longa maldika rekta vergo ni faris ringegon. Ni bone ligis la ekstremaĵojn per forta maldika ŝnureto. Unue ni rulis ĝin de deklivo. Se la ringego estis taŭga kaj rulis rekten, la pli junaj knaboj ekuzis ĝin. De tiaj ringoj ni devis fari plurajn ekzemplerojn, antaŭ povi fakte ekludi.

Ringega ludo

maldekstre desegnaĵo 38. Ringega ludo ]] Tiam la defio estis: kiu unue atingos la kradon. La malsupreniro estis facila, ni eĉ devis bremsi la ringegon por kapabli sekvi ĝin. Sed suprenruli ĝin estis pli pene, necesis antaŭenfrapi ĝin kaj stiri ĝin en la ĝustan direkton kaj peni, ke ĝi ne falu, ĉar tio signifis nepran malvenkon. La uloj kun la plej longaj kruroj kutime gajnis. De tempo al tempo ni lasis la etulojn gajni, por ke ili ne iru plendi ĉe panjo dirante, ke ili ne rajtis kunludi. 

Fajfiloj

Ni iam volis provi mem fari fajfilon, kiajn paĉjo ofte tranĉis por ni, kaj kiajn ni mem poste kopiis ankoraŭ multfoje. Sur deklivo kreskis sambuko, kiu liveris la taŭgan materialon. Aĝantaj naŭ aŭ dek jarojn ni ŝteletis tranĉilon el la kuirejo kaj povis ekeksperimenti. Ni derompis kelkajn branĉojn de la granda arbusto. Sed baldaŭ okazis akcidento al mi ankoraŭ mallerta. Fortranĉante la ekstremaĵon mi estis trafata de la elsaltanta tranĉilo… Aj! Jen jam aperis guto da sango ĉe mia meza fingro. Mi tuj forsuĉis ĝin, sed baldaŭ aperis nova guto. Ĉar la vundo ekdoloris, necesis eniri la domon kaj voki panjon. Ŝi silente aperis kaj iris kun mi al la malgranda kuirejo, kie ŝi haltis sub la fifama ŝranketo, malfermis ĝin kaj prenis la timitan brunan boteleton da joda tinkturo. Ŝi verŝis iom el la enhavo sur pecon de bandaĝo kaj metis tiun sur mian mezan fingron. La rezulto estis plorado kaj kriado kaj dancado pro la pika doloro. Post kelkaj pliaj forviŝoj la sangado ŝajnis halti. Poste ŝi surmetis iom da ŝmiraĵo kun peceto da bandaĝo kaj per pli longa peco envolvis mian malfeliĉigan fingron. La ekstremaĵon ŝi disŝiris kaj nodis la du vostetojn ĉirkaŭ mian manon.

Kiseto sanigis kaj liberigis min de la doloro. La du aliaj knaboj, veninte spekti la operacieton, komentariis la okazantaĵojn. Poste ni ne tuj daŭrigis la fabrikadon sed la postan tagon, helpate de paĉjo, ni tamen finfaris niajn fajfiletojn. 

Majskaraboj

Kvaropo pri majskaraboj
Kvaropo pri majskaraboj

Printempe post kelkaj varmveteraj tagoj aperis majskaraboj. En tiu periodo ĉiu knabo havis alumetskatoleton en sia pantalonpoŝo. Ni distingis diversajn specojn: muelistojn aŭ melkistojn laŭ la grado de grizeco. Ni plurfoje frumatene iris kapti “predikantojn”. Precipe apud la heĝoj aŭ tilioj eblis trovi ilin. Necesis rapidi, ĉar post sunleviĝo la kaptoŝancoj nuliĝis. Ankaŭ eblis kapti ilin vespere. Kiam lumis la lampo, ili direktiĝis al la lumo kaj koliziis kontraŭ la fenestroj. Sufiĉis malfermi la fenestron kaj simple preni ilin, ĉar ili restis iom konfuzitaj. Paĉjo tiamaniere kaptis multajn majskarabojn por ni.

Ni metis ilin en malplenan alumetskatoleton kun kelkaj folietoj kiel nutraĵo kaj metis ilin en nian varmetan poŝon. Multaj dommastrinoj en tiu periodo vane serĉis siajn bobenetojn da kudrofadeno, ĉar en tiu periodo tiuj estis parto de la ludilaro. Per nodeto la fadeno estis fiksata je unu el la malantaŭaj kruretoj; la besteto estis metata sur la mandorson kaj jen, subite ĝi levis la antaŭajn malmolajn flugilojn kaj ekflugis supren. La gajnanto estis tiu, kies “predikanto” restis plej longe en la aero. 

Pilkludo

En nia tempo pilkoj plejofte konsistis el kaŭĉukŝaŭmo, tre rezista. Ĝi difektiĝis nur, kiam la hundo, ludante per ĝi, elŝiris pecojn per siaj dentoj. Sed eĉ tiam ni ankoraŭ piedludis per ĝi. La celo estis la dumetra spaco inter du pirarboj. Ĉio iris glate, ĝis trafo okazis, kiu siavice estigis malpacon. Laŭte oni serĉis pravigon ĉe panjo aŭ paĉjo, sekve de kio la pilko simple estis metata supre sur la ŝrankon kaj finiĝis la ludeto. Por distri nin, oni petis nin iri al butiko aĉeti ion kaj ĉe nia reveno ĉiu malpaco estis jam forgesita. 

Ludglobetoj

Ludglobetoj
Ludglobetoj

Ekzistis ankaŭ aliaj sezonaj ludoj, kia globetludo. Ni disponis diversajn specojn de ludglobetoj. La plej simplaj estis tiuj el bakita argilo en diversaj malhelaj koloroj. Kiam oni vigle trafis ilin per vitra pafglobeto, facile derompiĝis pecetoj. Tiuj globetoj devis troviĝi ene de desegnita cirklo. Ĉiu ludanto metis saman nombron da ili en ĝin. Tiam la komenconto estis indikata per nombrada rimo. Ekde la startlinio oni devis provi forpafi la globetojn el la cirklo. Iuj uloj estis veraj spertuloj pri tiu ludo. Ili sukcesis gajni la plej bonajn pafglobetojn de la aliaj, ĉar ĉiuj globetoj ruliĝintaj el la cirklo fariĝis posedaĵo de la “pafinto”.

Globetludi
Globetludi

Ve, se via pafglobeto restis en la cirklo, ĝi devis restadi tie kaj iĝis la komuna celo de la kontraŭuloj. Ankaŭ pri tiu regulo ekzistis diversaj variaĵoj.

Krom vitraj globetoj ni ankaŭ posedis “globojn”. Tiuj estis blankaj ŝtonecaj globoj kun tricentimetra diametro. Tiajn precipe uzis nur la granduloj. Unue oni ĵetis malgrandan globeton, kaj oni devis ĵeti la globon laŭeble plej proksimen al ĝi.

Ĉiu havis almenaŭ du ludglobojn. Sed oni rajtis forsaltigi tiun de kontraŭulo, kaj tio kelkfoje okazigis perforton. La distancon ĝis la plej proksima globeto oni mezuris per ŝulongoj aŭ ŝularĝoj aŭ per ŝnureto. La posedanto de la plej proksima globeto gajnis.

Oni tre forte ĵetis per tiuj ludgloboj kaj ve, se ties vojo trafis fenestron.

Turbo

Turbo
Turbo

Unu el la vintraj ludoj estis turboludo. Turbo estis farita el mola tilia ligno. Enestis ŝtala pinto. Ni uzis nedisiĝantan ŝnuron, lekis la ekstremaĵon kaj per ĝi volvis la turbon ĝis ties supra sulketo. Tiam ni prenis la ŝnuron inter la montra kaj meza fingroj kaj turnsvingis ĝin sur la grundon. La lerto konsistis el tio, ke la turbo turniĝadu laŭeble plej longe. Oni povis lanĉi ĝin desupre aŭ demalsupre. Tio faris la diferencon laŭ daŭro. Sed desupra ĵeto estis pli danĝera, ĉar, kiam oni foje estis tro lekinta la ŝnuron, la turbo povis alkroĉiĝi je la ŝnuro kaj tiam iĝis danĝera ĵetaĵo. Ju pli forte oni tiris la ŝnuron, des pli longe la turbo turniĝadis, ĝis ĝi renversiĝis kiel ebriulo.

Per lerta ekpreno oni povis preni ĝin turniĝantan sur la manplato.

Reciproka konkurado plialitigis la lerton. Per turboj kun speciala pinto oni foje ludis militan ludon, en kiu oni provis fendi ies rotaciantan turbon. Tio foje sukcesis kaj rezultigis larmojn. Specialistoj tiucele posedis specialan akrapintan hakturbon.

Sed plejofte ni ludis amikece kaj malpermesis al kverelemuloj kunludi. 

Ludi pri lernejo

Ludi pri lernejo sur la ŝtuparo
Ludi pri lernejo sur la ŝtuparo

Ni kelkfoje povis ludi kun Roberto kaj kun Lisa, la gefiloj de Mon, la pedelo de la kapelo sur Oudenberg.  Tiam ni oftete ludis pri lernejo. Ĉar Roberto estis la plej aĝa, li kompreneble rolis kiel instruisto. Sed en tiu klaso ni ne lernis tre multe. 

Flugbastoneto

Unue mi klarigos, kiel tiu ludo funkcias.

Fluganta bastoneto
Fluganta bastoneto

Ĉiu havis bastonon proksimume duonan metron longan kaj tri centimetrojn dikan, ĉe ambaŭ ekstremaĵoj iom rondigitan kaj tute senŝeligitan per nia poŝtranĉilo. La flugbastoneto estis mallonga bastoneto ambaŭflanke konuse akrigita. Oni metis ekstremaĵon de ĝi super valeto sur la grundon.

Kiam la bastono trafas la pinton, la bastoneto saltas supren.

Lertuloj sukcesis per forta frapo saltigi ĝin multajn metrojn foren. La lerto konsistis el tio, ke oni flugigis ĝin laŭeble plej foren, aŭ trafis per ĝi difinitan celon. Ankaŭ ekzistis pluraj alternativoj. La distancon oni mezuris per la bastono de iu el la ludantaro.