Portretoj

Jan De Cooman pentris multegajn portretojn. La aristokratuloj de Geraardsbergen, la religiaj kaj civilaj altranguloj, industriistoj kaj artistoj pozis antaŭ li por konservi sian bildon por la posteularo.

 

La vizaĝo de ĉiu homa individuo estas enigmo kaj samtempe riĉa fonto de spirito kaj vivo. Estas la tasko de portretisto malkovri la propron de la interna vivo de la figuro kaj nekontesteble riveli ĝin. Tial bona portreto neniam egalas al sukcesinta foto, sed ankaŭ ne al senanima sonĝo, nek al evokado de enigmaj linioj kaj signoj. ĝi estu la spegulo de animo kaj neniam arteca portretaĵo.

Jan De Cooman rafine posedas la kapablojn de talenta portretisto ĉar li strebas samtempe al fizika simileco kaj spirita originaleco kaj ĉar li palpas per akra psikologia sento la internan vivon de siaj modeloj.

Valerius De Saedeleer (1941)
Cyriel Poep (1945)
Marie Flamée (1927)
Dom Benediktus, abt te Affligem (1937)
Dom Benediktus, abt te Affligem (1937)

 


ĉi tiu teksto estas verkita en la nederlanda de Gaston DE KNIBBER, artkritikisto, kaj eldonita en 1974 okaze de la 25-jariĝo de la forpaso de la majstro.
Esperantigis Leo De Cooman (30/12/1998)