Interioroj

Interieur: 1931 St Lievens Esse Jan De Cooman artpentris dudekon de flandraj kamparanaj kuirejoj. Niaj tiamaj flandraj kamparanaj interioroj! Sorĉa sekreteco sin kaŝas en tiuj larĝaj, duonlumaj spacoj, kie ĉio estas paca, nebuleca kaj silenta. Mistera silento ĉirkaŭas ĉiujn simplajn aĵojn. La lumo fluas mirige intime tra la brilaj vitroj kaj ĵetas viglajn, ore vibrajn makulojn sur la bluajn kahelojn. Nedireble delikataj nuancoj, plenaj je fajnaj kontrastoj, ondetas kontraŭ la malhela plafono, kie duonlumo makulas la trabojn, en la hela brilo sur la rando de la stanaj teleroj super la kamenbreto, en la enigma nuanco de la skirpaj seĝosidiloj, en la brileto de la kupraj stovaj iloj. La tuta etoso atestas helan kvieton. La homoj ensorbiĝas en ĝi, unuiĝintaj kun la profunda ripozo, kiu ĉirkaŭas ĉiujn aĵojn. Ili portas la internan harmonion de la familia ĉambro en sia estado kaj en sia kvieta agado. Tia kamparana kuirejo havas sian propran etoson, sian lumon, sian kuriozan koloron kaj odoron, ĝi estas plena je poezio.

Kiom trafe la artisto reproduktis tiun intimecon, tiun klaran korecon kaj pitoreskan belecon!

La interioroj de Jan De Cooman ampleksas du periodojn: deko el ili estas pentritaj en la jaroj 1914 ĝis 1921 kaj la dek aliaj dum la jaroj 1930 ĝis 1935. La diferenco de plenumado, de kompreno kaj de sento estas ege okulfrapa kaj ja iom seniluziiga. En la unuaj dek superregas la pitoreska elemento: la harmoniaj kolorvaloroj difinas ilian belecon kaj senton. En la dua periodo ĉiu atento celas al la grafika precizeco de la kompono, al la laŭnatura reproduktado: la impulsivan kolorsorĉon anstataŭas la pripenseco por zorgoplene responsi pri la temo ĝis en la etaj detaloj.

Plej multaj de la interioroj el la unua periodo disiĝis eksterlanden. En du pentraĵoj el tiu epoko estas traktata la sama temo: kamparana kuirejo vidata de ekster malferma pordo. Videblas en la antaŭa plano la neprilumita pordokadro, nedifineble interteksita en la etoso, la malferma pordo kaj kiel centra punkto la vido sur la interna domo, ekfloranta en la helo de la taglumo.

Tiuj estas feste pentritaj scenoj! En la malluma pordokadro la malhela brilo de profunde grizaj kaj bluaj tonoj havas specialan tenton. La malferma, malhelbruna pordo, aspektas fortika kaj peza en la reduktita simfonio de la profundo. El tiu unueco ekestas rava harmonio, delikata kaj fragila, kiel dolĉa ombro kontraŭ la lumo, kiu varme ardas en la ĉambra interno.

Ambaŭ pentraĵojn faris pentristo purrasa, kiu, super la senpasia observado, kreas sorĉan mondon, en kiu la lumo regnas en sia pura kaj plena ĉiopovo. La etoso de la artisto, kiu privivas la mondon kaj sian junecon kiel ravon, kristaliĝas en tiu fragila brilego. La lumo, reduktite restanta aŭ en forta ardo, interpretas la animan ĝojon de la artisto, kiu en juneca ekstazo elkantas la kulminon de sia vivo.

Per tiuj pentraĵoj iĝas klare al ni, ke Jan De Cooman, en la plej junaj jaroj de konscio, sin malvolvas kiel pentristo -antaŭ ĉio kiel pentristo- kaj ne kiel grafika artisto. Li montris pikturan vizion, kian ni malofte trovas ĉe juna viro nur dudekjaraĝa.

Koloro kaj tono havas ion grandegan, ion monumentecan, kaj lia plastiko nenie aspektas intenca kaj neniel estas korodata de la konvencia esprimmaniero el postaj tempoj.

Kian promeson enhavas tiuj pentraĵoj, se ni vidas, kiel ili estas faritaj, senkalkule, spontanee fluintaj el la fingroj, sen detaloj… nur lumvibroj, harmoniaj osciloj, ekstreme sentemaj kaj kun tiu klasika klareco, kiun ni tiom ŝatas ĉe Jan De Cooman.

En sia dua serio Jan De Cooman vidigas al ni siajn kamparanajn kuirejojn kiel folklorajn kuriozaĵojn kun amika atentigo: “Rimarku kiel aspektas ĉe tiuj honestuloj”. Fakte tiujn malnovajn aĵojn ni povas rigardi kun interesiĝo. Trafas nin kiel la bruna tritika pano tie kuŝas bonodora kaj kiom amike brilas la malnovaj teleroj kaj potoj kaj kiel regulece tiu kupra pendolo en la malnova horloĝo dehakas la tempon.

En siaj interioroj Jan De Cooman montras sin akre analizema teknikisto kaj samtempe sentema homo kaj artisto, kiu sukcesas fiksi la intuitivan potencon de sia estado en inspiritan enhavon kaj kiu el si mem ĉerpas la forton de la dramatiko por daŭre emocii la spektanton.

1931 (St-Lievens-Esse)
Aan de kannebank
“Aan de kannebank” 1931
1919 / Zandbergen
1919 (Zandbergen)
1931 / St Lievens Esse
1931 (St Lievens Esse)
1931 / St Lievens Esse
1931 (St-Lievens-Esse)
1931 / St Lievens Esse
1931 (St-Lievens-Esse)

ĉi tiu teksto estas verkita en la nederlanda de Gaston DE KNIBBER, artkritikisto, kaj eldonita en 1974 okaze de la 25-jariĝo de la forpaso de la majstro.
Esperantigis Leo De Cooman (30/12/1998)