Antaŭparolo

Neniu alia artisto ol Jan De Cooman tiom meritas la honoron de la urbo Geraardsbergen, ĉar neniu artisto tiel, kiel li honoris la urbon, ‘Oudenberg’ (Olda Monto) kaj ties ĉirkaŭaĵon.

En la unua periodo de sia verkado li prikantas -pikture- la laŭdon de la “malnova imperiestra urbo” kaj de la pejzaĝoj sur kaj ĉirkaŭ Oudenberg.

Ke li dumvive ne plene ĝuis la aprecon, kiun li meritas, estas ŝuldate al li mem kaj al la tiutempa etoso. Efektive, la periodo inter la du mondmilitoj estas karakterizita de materialisme burĝeca spirito.

La tiutempa riĉa burĝaro, klaso kiu finance kapablis aĉeti artaĵojn, interesiĝis nur pri komercado, enspezado kaj plasado de mono kun kiel eble malplej multaj riskoj. La akirita riĉula stato devis montriĝi per loĝado en granda burĝa domo, lukse aranĝita, per komforta vivado, per ĝuado de manĝaĵo kaj trinkaĵo kaj krome, distrade, per vizitado de kafejoj kaj teatroj.

Laŭ kulturo ilia horizonto estis tro limigita por elspezi monon al la verkoj de iu, en iliaj okuloj, iom strange vestita artisto.

proefafdruk fotogravureDe Cooman, kun sia pala vizaĝo, siaj profundaj brilegantaj okuloj, sia hirta apostoleca barbo kaj sia dolĉa voĉo estis la personiĝintaj simpleco kaj humileco. Vestita en velura veŝto kaj pantalono de nedeterminebla fasono, ĉiam kun la larĝranda nigra felta ĉapelo, dum vintro kun nigra kapuĉmantelo, li tamen estis okulfrapa figuro, konata de ĉiuaĝuloj.

La verkoj estis tiaj, kia la homo: kvietaj, delikataj, introvertaj, poetaj, serenaj. Li estis simpatia, simpla kaj bonkaraktera homo, diligenta laboranto, kiu precipe koncerne siajn gravuraĵojn, multe eksperimentis kaj serĉis perfektecon. Tiu simpatiulo ĉiam restis si mem kaj ne lasis sin tenti per nepripensita, neellaborita aŭ malaltvalora verko, ne konforma al lia naturo.

Anstataŭ esti oportunisto, epigono en iu aŭ alia moderna artotendenco, li restis si mem, serĉanto de ripozo, kvieto, poezio, etoso kaj senpezigo, rafinita realisto aŭ malfrua romantikisto.

De Cooman estis artisto difavorita laŭ la strikta senco de la vorto: lia temo inspiris lin kaj li inspiris ĝin; li laŭlitere rekreis sian temon, kiu restis ĉiam same reala kaj simila sed tiom pli poema, helpite de sia eksterordinare lerta desegnotalento.

Neniam li improvizis kaj ankaŭ neniam li paradis per la meritoj de aliulo produktante pli facilan kaj malaltvaloran kopiadon laŭ la tiutempa modo.

Se estas trovebla ŝanĝiĝo en lia verko, tio estas la disvolviĝo de ĉiu serioza artisto, kiu per sia serĉado kaj verkado atingis pliprofundiĝon kaj majstrecon.

Li precipe pentris kaj gravuris pejzaĝojn, sed li ankaŭ pentris senvivajn naturaĵojn, portretojn kaj interiorojn. Se mi volus indiki ĝeneralan linion tra lia tuta verkaro, ĝi estus: kvieta poezio, dolĉa feliĉo, trankvila atmosfero, intimeco kaj vivĝuo.

En ĉiuj siaj pentraĵoj De Cooman montris sin instruita, teknike lerta fakulo, kiu precize elektis la kolorojn, kompozicie pesis kaj trafe penikis. Liaj senvivaj naturaĵoj estas pli ol meritplenaj.

Kelkaj el liaj pejzaĝoj apartenas al la plej bonaj, pentritaj de liaj samtempuloj, kun speciala emfazo sur la arbo, la kampara dometo, la floroj, la aero. Precipe sukcesaj estas “La floranta pirarbo” (1935), “La Florkorto” (1935), “Vespero apud la rivereto” (1944) kaj “Salikoj apud la fosaĵo” (1946).

Sed mi persone multe pli alte taksas liajn “kamparanajn kuirejojn” kun la dolĉa ludo de lumo kaj ombro sur kahela planko kaj traba plafono, sur Lovena stovo, brika fajrujo kaj junkaj seĝoj. La bone ekvilibritaj kolornuancoj alportas etoson de ripozo kaj kvieto, teneran poezion, intiman vivĝuon.

Pikturaj kulminoj estas: “Suno en kamparana kuirejo” (1919) kaj “Interioro en Sint Lievens-Esse” (1934).

De Cooman regule pentris portretojn: bildojn de tipoj elektitaj de si mem (de la ĝardenisto, de sia edzino, de pipfumanto, de flikistino) aŭ, komisie, la portreton de eminentulo, familiano, amiko.

Kvankam la homo tre malofte rolas en liaj pejzaĝoj kaj interioroj, De Cooman pruvis en siaj portretoj, ke la homa tenado kaj anatomio, la gesto, la rigardo, ne estas sekreto al li.

Portreto ne estas fotografiaĵo. Ĝi montras parton de la animo, la karakteron, la animstaton de la portretito. Kompreneble plej multaj portretoj troviĝas en privata posedo. Tial oni estas limigata al nur kelkaj portretoj por prijuĝi.

Je multe pli malalta nivelo troviĝas la kvar Kalvariaj vojoj, pentritaj inter 1927 kaj 1939. Oni ne forgesu ke la artisto estis limigita en sia libereco: temas pri komisiitaj verkoj, komisiita maniero de realigo.

Kiom da plumaj desegnaĵoj faris Jan De Cooman mi ne scias, sed certe estas multaj centoj. Li fakte desegnis dum sia tuta vivo: krajonajn skizojn, karbokrajonajn kaj plumajn desegnaĵojn, akvaforte, grifele aŭ cizelile. Oni preskaŭ dirus ke De Cooman desegnis ĉiujn belajn anguletojn, ĉiujn vidindaĵojn de Geraardsbergen.

Estas verketoj senpretendaj, sed tiom lerte desegnitaj, tiel bone ellaboritaj, tiel precize ekzekutitaj. Ekrigardu atente, prefere per lupeo, la delikatajn skizetojn presitajn en la “Promena libreto de Geraardsbergen” de Leo Van Nieuwenhove (presejo Victor Van Nieuwenhove, Markt Geraardsbergen, sen dato sed verŝajne de 1928), aŭ sur la propaganda faldfolio eldonita en 1938 de la V.V.V. (turisma ligo) “Geraardsbergen en la flandraj ardenoj”. Vi miros pri la laŭnatura reproduktado. Vi sekvos la rigardon de la artisto kaj sentos la firman manon de la desegninto. Vi admiros tiun ĉi virtuozan ludon de linietoj kaj la monaĥan paciencon de la desegnisto.

En tiu periodo 1927-1928 ekestis la du serioj de gravuraĵoj pri Geraardsbergen. Mi eĉ pensas , ke tiuj unuavide simplaj plumaj desegnaĵoj estis antaŭstudo, estis la ekzercaj kajeroj de tiuj rimarkindaj kaj valorplenaj gravuraĵoj.

altEn la gravurarto Jan De Cooman plene disvolviĝis, en ĝi li produktis la laŭeble plej bonan. Ekde kelkaj jaroj la gravuraĵoj de Jan De Cooman estas alte taksataj en artmedioj kaj tre serĉataj de amatoroj. (En aŭkcio en Aalst en 1975 estis vendataj du gravuraĵoj “En majo” kaj “Salikoj apud fosaĵo” en formato 40 x 50 je respektive 20.000 kaj 30.000 frankoj!).

La gravuraĵa arto estas malfacila arto: ĝi postulas grandan profesian scion kaj multegan sperton, atingeblajn nur post multjara provado kaj eksperimentado. Krome ĉiu nova gravuraĵo alfrontigas al novaj problemoj. ĉiam denove estas forviŝende aŭ aldonende aŭ retuŝende por atingi presaĵon kontentigan. Nur kiu kapablas desegni detalege kaj precize, al kiu ĉiu linio havas sian signifon, al kiu neniu linio estas troa, nur tiu kuraĝu ekgravuri.

De Cooman unuavice estis skrupula observanto kaj talentplena desegnisto. En la pejzaĝaj gravuraĵoj de Geraardsbergen kaj precipe en la vintraj pejzaĝoj frapas la okulon la graveco de la linio, precipe kiam oni rigardas al la arboj en la pejzaĝo.

De Cooman mem konstruis sian presilon kaj mem presis siajn gravuraĵojn en malalta eldonkvanto (unua serio pri Geraardsbergen: 25, dua serio: 50).

La diferencajn teknikojn li ĝisfunde sciis kaj uzis: akvaforton, grifelon, molvernison, cizelilon, akvatinton, kaj ties kombinaĵojn (interalie en la belegaj gravuraĵoj pri “Averbode”: akvaforte, cizelile kaj grifele) li majstre surpaperigis. Tamen oni neniam samvicigos De Cooman kun majstroj kiel Dürer, Rembrandt aŭ, pli proksimaj al ni, Jules De Bruycker kaj Felicien Rops, ĉar De Cooman havas tro multe da vido kaj tro malmulte da fantazio, laboras tro precize kaj tro intelekte kaj lasas tro malmulte da loko al transpono, alivorte li tro malmulte levas la temon de la banala realeco al la spirita sfero.

La ses gravuraĵoj pri la abatejo de Averbode superas lian alian gravuraĵan verkaron; el la temo: preĝeja interioro, leviĝas benita silento. La lerta partigo de helaj kaj malhelaj spacoj kaj planoj intensigas la elvokitan emocion kaj pensigas al la plej bonaj gravuraĵoj de Gustave Dore.


El artikolo de Gaston Imbo en “De Heemschutter” (1992)
Esperantigis Leo De Cooman – 28/02/99