La homo kaj la artisto

Jan DE COOMAN naskiĝis en Zandbergen la kvaran de aŭgusto 1893. Ankaŭ tie li mortis la 11-an de junio 1949.

La familio DE COOMAN okupis situacion inter la eminentuloj de la kampara vilaĝo Zandbergen. Jan estis la kvara kaj plej juna filo de la familio. Lia patro, lernejestro, estis homo de devo kaj konscienco, severa kaj justa. Li estis bonkora homo. Lia patrino estis pia virino. Ŝi mem devenis de artista familio kaj estis ege kritikema.

La infanaĝo de Jan DE COOMAN pasis inter la horizontoj de la bonodoraj herbejoj, la spegula akvo de Dender, la vasta ĉielo, la susuraj kanoj kaj la blekado de bovoj en la verda kamparo de Zandbergen. La skizoj kaj pentraĵoj el tiu epoko ankoraŭ hodiaŭ estas ege ŝatataj.

Jan havis onklon, Jan HEYLEMANS, profesoro ĉe la akademio en Sint-Gillis-Bruselo. Tiu mem estis talentplena artpentristo. Li sukcesis persvadi patron De Cooman sendi sian filon al la Akademio pri Belartoj por instruiĝi pri pentrarto.

Unu el la profesoroj estis Constant Montald, kiu instruis al li la inklinon al ritmo, la sentemon pri arabesko kaj la forton de plastika esprimo. Ĉiujn ĉefajn premiojn en la akademio gajnis la lernanto-pentristo.

Li ĵus finstudis, kiam je lia 21-jariĝo (la 4-an de aŭgusto 1914) eksplodis la unua mondmilito. En tiu morna periodo li precipe sin dediĉis al la pentrado de interioroj kaj portretoj. El tiu epoko datiĝas multaj krajonaj skizoj kaj plumaj desegnaĵoj pri mildaj maljunuloj kaj tipaj vilaĝanoj.

Intertempe li konatiĝis kun fraŭlino Klara FLAMEE, filino de bonhava komercisto en Geraardsbergen. Li edziĝis en 1920 kaj ekloĝis sur Oudenberg (‘Olda Monto’) en Geraardsbergen. La bela vilao sur la monteto ofertas unikan elvidon super la valo de Dender kun la malnova urba kerno. La ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj estis tiom da inspiraj fontoj por la ĵus edziĝinta artisto.

Ekestis kontaktoj kun personoj el la urba eminentularo. Inter ili estis grandindustriisto, kiu ekprotektis Jan De Cooman kaj provis igi lin eksterlande konata.

Por gajni porvivon kaj havi fiksan enspezon li akceptis la taskon de desegnoinstruisto en la ‘Kolegio Sankta Katarina’ kaj en la ‘Instituto Sankta Jozefo’ en Geraardsbergen. Tamen la leciontabelo malhelpis la junan artiston dediĉi sin ĝisfunde al siaj priartaj klopodoj. Ĉirkaŭ 1930 li rezignis pri sia instruista tasko por plene dediĉi sin al la pentrarto kaj gravurado.

Diligente li laboris por alproprigi al si la teknikon por realigi gravuraĵojn. Li konstruis mem presilon laŭ propra projekto kaj baldaŭ realiĝis liaj unuaj gravuraĵoj: “Loma kabano” (1925), “Maljunulo”, “Kabano sub Ĉerizujo”, “Olduloj”, kaj aliaj.

La rezultoj kaj la kuraĝigoj de liaj admirantoj donis al li la necesan memfidon kaj li ekverkis serion de dek vidaĵoj pri la urbo Geraardsbergen (1927). La 25 ekzempleroj de tiu serio estis elvenditaj post tre mallonga tempo kaj nova serio de dek aliaj vidaĵoj estiĝis (eldonkvanto: 50 ekzempleroj – 1929).

Ĉirkaŭ 1926 li amikiĝis kun doktoro A. VAN DER SCHUEREN, fama kirurgo. Tiu lin konsideris talenta artisto kaj komisiis al li la dekoracion de sia kabineto per la “fabeloj de Lafonteno”.

Komisiite de siaj samvilaĝanoj de Zandbergen li pentris sian unuan Kalvarian vojon por la tiea paroha preĝejo (1927).

Per sia aŭtomobilo, en kiu li estis enmuntinta memprojektitan hejtilon, li migris tra la Flandraj Ardenoj por pentri pitoreskajn subneĝajn anguletojn.

En 1933 li verkis en Averbode serion de ses gravuraĵoj pri la abatejo kaj kroman apartan “Mater Dolorosa”-n. Tiu serio konsiderendas kulmino de teknika lerteco.

Portret Valerius DE SAEDELEER (JDC)Intertempe li konatiĝis kun Valerius DE SAEDELEER en Etikhove. Konvinkite pri la teknika lerteco de Jan De Cooman, De Saedeleer komisiis al ligravuraĵe reprodukti plurajn el liaj pentraĵoj (ses nigre-blanke kaj tri kolore).

En 1935-1936 du Kalvariaj vojoj estiĝis: unu por la preĝejo de Steenhuize kaj alia por la preĝejo de Sint-Lievens-Esse.

En la sama epoko, sub la premo de lia ŝprucanta inspiro, multaj pentraĵoj kaj gravuraĵoj realiĝis.

Post la naskiĝo de la naŭa infano, naŭa filo, mortis lia edzino, lia subteninto kaj morala asistinto (1937). De totala pereo savis lin nur arda laboro kaj per ĝi li kapablis konsoliĝi post la morta doloro. La pentraĵoj kaj gravuraĵoj atestas lian malesperan animstaton.

altLia serĉado al perfektigo de la gravurado kondukis lin al nova tekniko: koloraj gravuraĵoj. Lia unua kolora gravuraĵo “Printempo” estiĝis en 1939. Poste sekvis aliaj.

Li ankaŭ ricevis novan komision por Kalvaria vojo (Eeklo, 1939).

La dua mondmilito eksplodis kun ĉiaj ties mizeroj. La artisto reedziĝis kaj transloĝiĝis kun sia familio al sia naskiĝa vilaĝo, kie li ekloĝis en sia gepatra domo.

Pro la militaj kondiĉoj kaj pro lia malpli bona sanstato praktike malebliĝis liaj translokiĝoj. Li pli kaj pli verkis en sia laborejo.

altPost la dua mondmilito lia sanstato ne pliboniĝis kaj li daŭre restis en sia laborejo por verki. En tiu epoko ekestis “En Majo” (1947), gravuraĵo, kiu gajnis la internacian premion (Trienalo de Milano)

Li forpasis la 11-an de junio 1949 en sia loĝejo en Zandbergen. Lia restaĵo estis entombigata en la tombejo de lia naskiĝa vilaĝo.


Ĉi tiu teksto estas verkita en la nederlanda de Gaston DE KNIBBER, artkritikisto, kaj eldonita en 1974 okaze de la 25-jariĝo de la forpaso de la majstro.
Esperantigis Leo De Cooman