La troa lakto estis uzata por fari buteron. La lakto de kelkaj tagoj estis kunmetata en grandan ceramikan ujon. Por fermi la truon, paĉjo estis alĝustinta lignan kovrilon, kiu per levilsistemo estis bone fiksita sur la ujo. Meze estis truo, tra kiu pasis la stango de la kirlilo. La kirlilo konsistis el disko kun grandaj truoj. Komenciĝis la longdaŭra kirlado per movado supren kaj malsupren de la stango. Por ke la gutŝprucanta lakto ne perdiĝu tra la truo, paĉjo ĉirkaŭ ĝi faris specon de funelo por refluigi la lakton en la ujon. Post longa batado (proksimume duonhora) la eroj da butero estis kolektataj per kribrilo kaj metataj en poton da malvarma akvo. Post kelka tempo oni denove kolektis kaj la laciga batlaboro finiĝis.
En la ujo postrestis buterlakto. La butero estis gargarata per malvarma akvo kaj kunpremata en blokon. Ĝi gustis kiel kutima farmista butero el bovina lakto. Panjo ja ĉiam aldonis iom da salo, por ke la butero ne ranciĝu tro rapide, ĉar ŝi ne kapablis sufiĉe funde gargari kaj sekigi ĝin. Rancan buteron neniu ŝatis sur sia pano. La buterlakto pligrandparte estis uzata je la sama vespero por fari kaĉon kun pompecetoj aŭ sekigitaj pomoj kun sukersiropo.
Se ankoraŭ postrestis buterlakto, la ŝafoj ricevis ĝin kun manpleno da brano, kaj tion ili tre ŝatis.