Ĉerizoj

Ĉerizoj kaj anseroj 

Ĉerizoj sub alkoholo
Ĉerizoj sub alkoholo

Kiel en ĉiu familio, ĉiujare kelkaj boteloj estis plenigataj per ĉerizoj kun brando. En la ceramikan botelon, en kiu antaŭe estis vera brando, oni metis kelkajn pecojn da sukero kun kvanto da alkoholo, bone agitis por solvigi la sukeron. La freŝaj ĉerizoj estis bone lavataj kaj kun siaj kernoj metataj en la botelon.

Paĉjo estis kunportinta puran alkoholon de la apoteko kaj miksinta ĝin kun distilita akvo laŭ la ĝusta proporcio. Post denova agitado oni verŝis ĝin sur la ĉerizojn. La botelo estis ŝtopata kaj metata sur murbreton en la kelo. La macerado povis komenciĝi. Post kelkaj semajnoj la poŝtisto estis la unua provanto. Li povis gustumi, kaj laŭ lia konsilo oni jes aŭ ne aldonis ankoraŭ iom da sukero. Li estis vera gustumanto, li mem ankaŭ preparis ĝin tiamaniere. Reneo ŝategis glaseton kun ĉerizeto, kiun li maĉadis, ĝis li ekstere elkraĉis la kernon. Niaj gepatroj ja ne ŝatis alkoholon, sed ne malŝatis tian ĉerizeton. Kelkfoje necesis maldika trikilo por eligi iun, kiam ili estis tro ŝvelintaj por pasi tra la kolo de la botelo.

Ankaŭ la onklinoj preparis ĉerizojn en brando. Sed anstataŭ botelo ili uzis vitran vazon kun vitra kovrilo, kian Elodie uzis por konservi frandaĵojn. Eble ili faris tion por misgvidi la kontrolistojn. La vazo staris bone videbla en la ŝranko apud la fromaĝujo kaj la marmeladujo. Tio pensigis, ke temas pri ĉerizoj en vinagro. La ĉerizoj estis multe pli facile elĉerpeblaj, tion ili faris per saŭckulereto. Tiele ili tuj ricevis glaseton da drinkaĵo kun bongusta ĉerizeto. 

 

  

Sed ĉio havas finon, ankaŭ brando. Restis nur la ĉerizoj. Estintus peko forĵeti tiujn bonajn ĉerizojn. Oni do denove aldonis iom da alkoholo. Sed tio ne estas eterne refarebla, ĉar la ĉerizoj perdis sian guston kaj eksimilis rosinojn. Eĉ panjo ne plu ŝatis ilin. Oni do ĵetis ilin eksteren por la kokoj kaj anseroj. La kokoj ne ŝatis ilin, do la anseroj solaj formanĝis ilin. Iom poste ekestis vera teatraĵo. La anseroj ekdancis, svingis la flugilojn kaj luligis sian kapon. Ili estis ebriegaj. Longe daŭris la spektaklo, apud kiu rusa baleto estus bagatela. Ni tiom ridis spektante iliajn kaprioladojn, faladojn kaj restarojn, ke nia ventro doloris. Tiun vesperon ili ne iris dormi en sian staleton kiel kutime, sed tute ebriaj kuŝis sur la herbejo kiel malrigidaj mantukoj. Kun sternitaj flugiloj ili blovadis kaj gakadis, ĝis ili senkonscie ekdormegis.

La ĉerizoj certe bongustegis al ili! Feliĉe, ke la ŝafoj ne ĉeestis, ili estis ŝafe alrigardadintaj la scenon de malantaŭ la krado.

La postan tagon la anseroj, duone malebriaj, venis serĉi, ĉu eble postrestis forgesita ĉerizeto.

La sekvantan fojon la ĉerizoj alvenis en la sterkejo. Panjo ne toleris, ke tiuj bestoj ankoraŭfoje iĝus ebriaj. 

Ĉerizoj en vinagro kaj piretoj 

Ĉerizoj estis preparataj laŭ diversaj manieroj, plejofte oni faris marmeladon per ili. Alia maniero estis “ĉerizoj en vinagro” por ĝui ilin dum la vintro. Ĉi-kaze oni unue metis kariofilon kaj plurajn specojn da semoj en grandajn haringvazojn.

Telero kun ĉerizoj
Telero kun ĉerizoj

Sur ilin oni ĝisrande metis la dikajn nesenkernigitajn ĉerizojn. Por tiu apliko oni elektis alian specon de ĉerizoj kun malpli forta gusto kaj iom pli da karno. La vinagro estis boligata kun kvanto da sukero, ĝis ĝi iĝis iom kaĉa. La tre varmega vinagro estis verŝata sur la ĉerizojn. La tuto estis kovrata per viandista papero kaj node fermita per ŝnureto. Post kelkaj tagoj ili estis ŝatataj ĉe malvarma restaĵo da viando aŭ peco da supviando.  

La piroj estis senŝeligataj kaj kvaronigataj. Oni forigis la kernujon kaj molboligis ilin en ruĝa vinvinagro sur malforta fajro. Tiam oni aldonis sukeron kaj ree ekboligis. Oni iom post iom aldonis duonan citronon kaj regule gustumis. Gustumado necesis, ĉar la preparado dependis de la speco da piroj. Ni havis specojn, kiuj taŭgis por tiu preparado, kaj ankaŭ aliajn specojn, kiuj igis la preparaĵon multe pli bongustaj.

Panjo ankaŭ kelkajn fojojn provis tiamaniere konservi prunojn, sed tio ne sukcesis, pro tio, ke la prunoj kompotiĝis kaj do surtabliĝis la saman tagon kun viandbuletoj, aŭ post kelkaj tagoj aperis blanka ŝimo sur ili kaj ili tial alvenis ĉe la kokoj kaj anseroj. La sekvantajn jarojn ili estis sekigataj, kiel oni jam delonge faris pri la pomoj.

Ankaŭ cepetoj kaj kukumetoj bongustis kun malvarma viando. Tiujn oni facile konservis en miksaĵo de vinagro kaj sukero en taŭga proporcio post ekbolo kun spicoj.