La poŝtisto

Ĉirkaŭ la dekunua horo kaj duono la anseroj laŭte alarmis. Pi, nia viransero, avertis nin per fortaj flugilsvingoj, ke iu estas venonta. Trino, la anserino, ŝanceliĝis post ĝi.

Poŝtisto
Poŝtisto

Estis Reneo, la poŝtisto. Li puŝis sian pezan biciklon supren laŭ la mallarĝa kruta vojeto de la enirejo ĉe Farmista strato al nia domo. Li malfermis la feran kradon ĉe la legomĝardeno kaj malantaŭ sia biciklo sekure ŝirmita kontraŭ la atakoj de Pi, li sukcesis atingi la alian kradon kaj finfine enveni. Li metis sian biciklon kontraŭ la vitrodoma pordo, ĉiutage laŭ la sama scenaro, ankaŭ dimanĉe, sed tiam nur por alporti la gazeton.

Unue li ĵetetis sian kepion sur la tablon kaj demetis sian pezan ledan tornistron apud ĝin. Tiam li prenis la ĵurnalon el unu fako kaj serĉis leterojn el la alia. Fine kun profunda ĝemo li eksidis. Lia ruĝa naztuko supozeble apartenis al la uniformo. Ĉiufoje kiam li viŝis per ĝi la ŝvitaĵon de sia ruĝiĝinta frunto, li diris: “Estas ja bela loĝado ĉi tie, sed!…” kaj ĉiam denove li plendis pri “tiu laciga krutaĵo”, kiun li devis supreniri. Restis nur kelkaj domoj antaŭ la fino de lia tasko. Granda taso da bona varma kafo kun peceto da sukero, kiun li unue metis en la kafon kaj tuj elsuĉis, vere ĝuigis lin. Intertempe li komentariis la novaĵojn, kiujn li estis aŭdinta en la urbo, aŭ laŭdis la belajn fruktojn, kiujn li rikoltis, aŭ siajn dikajn terpomojn aŭ siajn sanajn kuniklojn.

Komence de la monatoj dum kelkaj tagoj lia horaro estis malsama. La kaŭzo de tio estis la pagado de la pensioj. Tiam li ne deziris kafon kaj petis “ion pli malgrandan”. Panjo komprenis lian aludon kaj elverŝis glaseton da brando. Tion li tre ŝatis, sed neniam parolis ebriete.

Post ripozeto li tiam eliris tra la kradopordo ĉe Oudenbergstrato por servi siajn lastajn klientojn kaj ekde tiam la vojo kondukis lin malsupren al Staciplaco, apud la fervoja stacidomo, kie tiam troviĝis la poŝtoficejo.

Kelkfoje vizitis nin alia poŝtoficisto, la telegramliveristo. Kutime estis juna ulo, dudekkelkjara, en komika uniformo, kiu bicikle hejmen liveris la telegramojn. Sur lia ventro li portis specon de monsako kun kupra fermilo. Li ne konis la pli mallongan vojon kaj tial ĉiam venis antaŭe ĉe la strato. Li sonorigis kaj – ankoraŭ senspira pro la grimpado kaj kun sia biciklo ĉemane – liveris la dokumenton kontraŭ subskribo kaj tuj malaperis malsupren. 

Pri la manĝo oni jam pensis la antaŭan tagon. La legomoj estis rikoltataj el la ĝardeno kaj pretpurigataj sur la vazarlavada tablo.

Jam de la frua antaŭtagmezo la supo bruetis sur la kuireja hejtilo kaj plenigis la grandan kuirejon per sia alloga aromo. Tiam la molkuiritaj legomoj estis pasigitaj per kulerego tra la mane turnata muelkribrilo. La etuloj, ŝirmataj de salivtuko, manĝis sian buterpaneton kun iom da supo por altkutimiĝi al la ĉiutagaj manĝaĵoj.