Unu el la plej tedaj tasketoj, kiujn patrino devis preni sur sin, estis la flikado de ŝtrumpoj. Post la trikado de la ŝtrumpoj, jam baldaŭ post la intensa uzado de la knaboj, ili estis flikendaj.
Jen kaj jen piedfingro tragrimpis, aŭ pli grave, la uleto estis turninta siajn fingrojn en la trueto kaj tiele igis ĝin truego. Feliĉe neniu el ni havas ŝvitpiedojn.
Post la lavado ĉiuj ŝtrumpoj ricevis sian lokon en la ŝtrumpkorbon apud la kameno.
Panjo arigis sian kuraĝon, ŝovis sian seĝeton apud la fenestron, metis siajn piedojn sur benketon kaj komencis la tedan taskon. Unue la ŝtrumpoj estis ordigitaj laŭ speco; ŝtrumpo post ŝtrumpo estis funde inspektata. Se estis neniu difekto, paro estis kunigata kaj apartigata. Se estis trueto, tiu estis flikata. Ĉar ŝi mem trikis la ŝtrumpojn, ŝi ja disponis sufiĉe da restaĵoj por ripari ilin per la samspeca lano. Unue la truo estis transpontata per paralelaj fadenoj uzante senpintan kudrilon, poste kruce, supren kaj malsupren, ĝis la truo estis fermita. Se la truo estis en videbla loko, oni maŝfermis ĝin tiel, ke eĉ kontrolisto ne plu trovus ĝin. Sed tio kostis pli da tempo. Kelkfoje postrestis neriparebla paro, kiu plue povos servi nur por purigi aŭ briligi la hejtilon antaŭ fina malapero en la ĉifonsako.
“Ŝpareme en la mastrumado” estis ŝia devizo.
Triki ŝtrumpojn estis multe pli agrabla okupo. Kiam la onklinoj vizitis nin, ofte okazis, ke ili triope sidis tie trikante, kaj aŭdeblis nur la tiktakado de la trikiloj. La tasoj da varma kafo iom post iom malvarmiĝis kaj la kukujo iom post iom malpleniĝis. Ĉiufoje, kiam ili devis ŝanĝi trikilon, ili mordetis peceton de la frandaĵo kaj daŭrigis la tiktakadon.
Subite unu el la triopo rompis la silenton per “Nu, ĉu vi jam scias, ke …” kaj la konversado rekomenciĝis… ĝis revenis la lernejanoj, aŭ ĝis la onklinoj rigardante la horloĝon elkriis: “Ho! Estas jam tiel malfrue!”, rapide adiaŭis kaj malaperis suprenirante la ŝtupegaron de Oudenberg.