Marta, la laktistino, kiu ĉiutage alportis lakton al ni, alvenis ĉirkaŭ la dekunua. Ŝi sciigis sian alvenon per frapeto sur la malantaŭa pordo kaj eniris kun siaj laktokruĉoj portataj de ŝi per jugo.
De tiu momento neniu el ni ankoraŭ devis diri ion. Avantaĝo por ni estis, ke ŝi pasis ĉe niaj onklinoj kaj funkciis kiel mesaĝistino, ŝi interligis nin. Kvankam ni havis ŝafinojn, kiuj liveris lakton al ni, ni ĉiutage bezonis almenaŭ unu plian litron da bovina lakto por la etuloj (la ŝafina lakto estis tro grasa). Ĉiutage, eĉ dimanĉe, ŝi fidinde aperis tie. Ŝi loĝis trans Oudenberg, iom pli malproksime ol la onklinoj. Kun sia patro, Lonko, ŝi malsupren kondukis sian azenan ĉareton laŭ la kruta Malnova Ŝoseo kaj havis fiksan haltejon supre de Fortikeja Placo. Tie la azeneto restis sola por ripozi post la malfacila veturo malsupren. La ĉareto havis lignajn radojn kun feraj radringoj kaj fortikaj bremsblokoj, kiuj estis tiel forte alpremataj, ke la radoj povis apenaŭ turniĝi. Lonko marŝis apud ĝi kaj tenis en la mano barblokon por haltigi la ĉaron, se necesus.
Lonko tiam marŝis laŭ Fortikaĵa kaj Granda Placoj kaj la ceteraj stratoj de la urbo kun du laktokruĉoj je jugo kaj duonlitra stanita mezurilo je ĉeneto.
Intertempe Marta paŝis laŭ la aliaj stratoj. Post vizito al ni restis nur la pli alte situanta kafejo Paradizo, kie finiĝis ŝia ĉiutaga tasko.