Leviĝi por iri lernejen

Kiam eksonis la vekhorloĝo en la dormoĉambro de niaj gepatroj, ni ankoraŭ iom kviete pludormis. Paĉjo kaj panjo en siaj noktovestoj malfermis inter ambaŭ dormoĉambroj la pordon, kiu nokte ĉiam restis fermita. En la duonlumo de la olelampeto, li aŭ ŝi alproksimiĝis al ni kaj per alumeto lumigis la kandelon sur la noktotableto. Tiu prilumis la ĉambron. Tiam ili vekis nin per skueto. De sub la litkovriloj ja sonis mallaŭta jeso, sed ni turnis nin sur alian flankon, denove kaŝiĝis sub la kovriloj kaj plu ronkis.

Post kelkaj minutoj ripetiĝis la sama ceremonio, sed ĉi-foje iom pli konvinka, ĝis ni aperis de sub la litkovriloj kaj malfermis la okulojn.

Intertempe panjo estis jam vestita.

Ni pigre eltiris niajn brakojn de sub la varmaj kovriloj kaj levis ilin. Kiam panjo estis proksima, ni provis kapti ŝin por kiseto. Tio plej ofte sukcesis. Ĉe la flanko de Pol, kiu dividis la liton kun mi, estis la sama ceremonio. Post ioma streĉiĝo je ĉiuj flankoj ni fine sukcesis eksidi.

Post plia peno la unua piedo eliĝis el la varma loketo. De kiam niaj piedoj ektuŝis la malvarman plankon, ni subite estis tute vekitaj. Nudpiede kaj tremetante ni faris niajn unuajn tiutagajn paŝojn al la noktovazo. Sur ties fundo, en la mezo, mankis iom da emajlo. Tio estis la celpunkto. Kune kun Pol, kiu aĝis jaron pli ol mi, ni malsupreniris antaŭ panjo, kiu tenis Liven-on dormantan sur sia brako. Pol iris antaŭ mi kun la sekure ŝirmita kandelo. Panjo malaltigis la flameton de la olelampeto kaj estingis ĝin. 

  

Estis longa vico da ŝtupoj. Se mi bone memoras, estis 14 ŝtupoj en la unua ŝtuparo; en la dua, kiu kondukis al la dua etaĝo, estis 20 ŝtupoj.

Poste (kiam nek paĉjo nek panjo vidis) ni ja sukcesis malsupreniri pli rapide. Ni lanĉis la dekstran kruron trans la manrelon kaj malantaŭen glitis malsupren. Tio eblis, ĉar la manrelo seninterrompe kontinuis de tute supre ĝis la unua. Oni ja devis iom bremsi ĉe la turniĝo.

Ni haltis en la granda kuirejo. En la lumo de la kandelo panjo tiretis ĉeneton kaj la gaslampo startis. Ni subite troviĝis en plena lumo. Liven estis metata en sian lulilon kaj panjo komencis siajn taskojn.  Unue necesis ekbruligi la hejtilon por boligi akvon por la kafo, ĉar tio daŭris plej longe. Intertempe ni estis helpataj ĉe la vestado. Unue la longa dormorobo estis tirata de super nia kapo kaj rapide anstataŭigata per flanela subĉemizo. Panjo ordonis “Brakojn supren” kaj per ektiro pasigis ĝin preter mian dikan kapon, kie ĝi tre premis. Dum vintro nin vestis flanela subĉemizo kaj super ĝi memtrikotita brustovesto. Fermi la butonojn estis fuŝlaboro; poste prembutonoj multe faciligis la aferon. Kalsonojn ni tiam ankoraŭ ne konis, sed ja varman trikotitan pantalonon kun ronda elastaĵo, plejofte sen krurumoj kaj sen fendo. Kaze de urĝa neceso, eblis rapide malsuprenigi ĝin. 

  

Niajn ŝtrumpojn ni mem surmetis, foje kun misturnita kalkanumo, sidante sur la seĝo antaŭ la hejtilo, kvankam tiu ankoraŭ ne elradiis varmon, sed ĉar tiu seĝo ankoraŭ staris tie de la antaŭa vespero. Nun alvenis la tempo por nin lavi en la lavejo. Kiam ni ankoraŭ estis tre junaj, panjo aldonis iom da varma akvo en la pelveton da malvarma akvo el la pumpilo. Ankaŭ niaj oreletoj estis purigataj; per kroĉetilo envolvita per mantuko ĉiuj malpuraĵoj estis eligataj. Kaj ankaŭ la regiono malantaŭ la oreloj ricevis atenton.

Nia hararo estis kombata kaj la obstine staremaj haroj estis preme kuŝigitaj. (Ni havis “florpotan” hararanĝon. Tiu estis facile bontenebla. Panjo mem frizis nin per sia permana tondaparato. Ĉiuj knaboj de la najbarejo havis ĉapetforman hararanĝon aŭ nudan kapon, precipe taŭga kontraŭ puloj kaj pedikoj.) 

Tri harmodoj
Tri harmodoj

La tiama dentopurigo estis tute alia ol la nuna. Ĉio estis farata per la sama mantuko. Oni devis iom froti la malsekan angulon sur pecon da blanka kreto kaj per ĝi froti la dentojn, ĝis aperis inter la lipoj iom da ŝaŭmo, kiun oni elkraĉis. Tralavo per iom da akvo forigis la malagrablan guston. Panjo kaj paĉjo po havis supre, sur sia lavotablo, en pelveto, veran dentobroson. Tubo da dentopasto kuŝis sur la marmora tableto apud renversita glaso. Mi ne scias, ĉu ili uzis ĝin.

Vestitaj ni iris al la fotelo en la malgranda kuirejo. Intertempe la kaldrono jam eksiblis kaj la muelaĵo unuafoje estis superverŝata. Panjo jam estis preparinta buterpanojn kaj metinta ilin en la pladon.

Dume Liven pludormis.

Tiam paĉjo aperis tutvestita. Ankaŭ li devis iri lernejen, en Karmelejon, por instrui pri desegnado. Ni kune manĝis ĉe la tablo en la malgranda kuirejo. 

  

Matene la apetito ne estis tre granda. La buterpanoj, tra kies truetoj aperis la ĵeleo, estis manĝataj kaj helpataj malsupren per la necesaj glutoj da kafo. Per malseka lavilo la buŝoj kaj gluecaj manoj estis frotpurigataj.

Ankaŭ en la malgranda kuirejo unue la Lovena hejtilo estis ekbruligata. Post kelkaj jaroj anstataŭis ĝin “kontinua” hejtilo. Unue tiu el la supra manĝoĉambro estis tie instalata, sed post “komerca foiro”, kiun paĉjo ĉiujare vizitis, “Harpagono” estis instalata. Fakte tiu estis ideala hejtilo kun sistemo, kiu havigis kiel eble plej multan varmon el la karbo. Ĝi uzis malgrandkalibran (5-10 mm) antraciton, kiu tiutempe ankoraŭ estis tre malmultekosta. Per relative malgranda ujo kun 7 kg da ĝi la tuta malsupra etaĝo estis varmigata dum tuta tago.

Kaj de tiam la kuireja hejtilo estis ĉiam malpli ofte uzata. 

Varme vestitaj en surtuto ni iris eksteren. Paĉjo veturigis nin per sia motorciklo al la infanlernejo en Huneghem. Antaŭtagmeze, dum la edzo kaj infanoj estis en siaj lernejoj, la bebo estis prizorgata. En pelveto sur tableto antaŭ la nun plenvarmiganta hejtilo, li estis lavata. Poste li povis plu dormi aŭ ludi en sia rampejo. Regis kvieto dum kelka tempo.

Kiam ekestis silento en la rampejo, estis pro la ekdormo de la etulo. Panjo tuj profitis pro la okazo por aranĝi la litojn, malfermi la ŝutrojn kaj fenestrojn por aerumi, skui la kapkusenojn, aranĝi la littukojn kaj kovri ilin per superkovrilo. Komence estis nur unu lito, aldoniĝis kvar pliaj.

Kiam ies kraneto estis likinta en la lito, la drapoj estis sternataj sur seĝon antaŭ la fenestro por sekiĝi. Ne en la fenestrotruo, ĉar tie ili estus videblaj de el la urbo. La koncerna lito devis resti malfermita por sekigi ankaŭ la kaŭĉukan folion. Somere tio ne gravis, ĉar tiam estis kotonaj blankaj drapoj sen nenecesaj fantaziaĵoj. Sed vintre la littukoj estis el flanelo, kaj sekigi tiujn estis ne tiel facile. Tial ili kelkfoje estis tuj metataj en la lavotaĵaro. Se la lanaj litkovriloj ne estis tro malsekaj, estis ne dramece. Vespere la kulpulo devis respekti sentrinkan dieton. Preskaŭ ĉiam temis pri la samaj uletoj. Iu el ili eĉ regulis la vekhorloĝon por eviti akcidenton.

La lavakvo de paĉjo estis verŝata en la noktovazon kaj kunprenata malsupren.

Kaj la etulo… trankvile plu dormis.