Novjaro

Novjaro havis ĉiam saman rutinon. Ni leviĝis, surmetis la freŝan ĉemizon, kiun panjo estis pretiginta. Duone eldorminte kaj oscedante ni deziris “Feliĉan novan jaron”. Ankaŭ panjo estis ankoraŭ iom konfuzita. Tagmeze estis simpla manĝeto, ĉar posttagmeze ni devis iri al la geavoj por deziri bonan novjaron. Estis malhejmeca okazaĵo kun ĉiuj tiuj plenkreskuloj, de kiuj estis malpermesite moviĝi aŭ ludi per io. Ili ne interesiĝis pri ni. Nur ĉe nia panjo kaj paĉjo ni rajtis demandi ion, kaj eĉ tiam ni devis aŭdi “estu trankvila” kaj “estu saĝa!”. Kiam finiĝis la kafo kaj tortoj de la plenkresuloj, ni devis legi nian novjaran leteron kaj ve, se oni hezitis dum la legado. De mia baptopatro mi tiam ricevis monbileton kaj jen jam “la sekvanto”.

Por ni ne estis agrable. Ne eblis fari ion alian ol resti starante, ĉar ne estis sufiĉe da seĝoj, kaj ĉiam estis jam aliaj, kiuj okupis ilin. Malŝarĝite ni povis baldaŭ reiri hejmen en nian preferatan kuirejon por ludi.