Post la nasko de nia Arturĉjo venis paŭzo en la plivastiĝo de nia familio. La disvolviĝo de la verkoj de paĉjo plenumiĝis, kaj fine ebligis lin iom ekprofiti pro la rezultoj. Alia aŭtomobilo estis aĉetata, sur kiu estis muntita speciala karoserio plenumanta la postulon servi kiel vojaĝanta ateliero.
Tiam alvenis periodo, kiam ni de tempo al tempo vidis flegistinon aperi hejme. Kun ĝoja mieno panjo anoncis al ni la estontan naskon de frateto aŭ eble… finfine fratineto.
Estis por ŝi malfacila periodo kaj plurfoje ni rimarkis, ke ŝi estis laca, kio neniam antaŭe okazintis. Estis laciga periodo pro la plena pezo de la granda familio, kiu premis ŝiajn ŝultrojn.
Ĉirkaŭ la paskaj ferioj estis plena okupiĝo ĉe ni. La onklinoj ofte vizitis nin kaj kiel eble plej ofte transprenis taskojn el la manoj de sia amata nevino. Mi ĉiam aŭdis ilin paroli pri “nia Klara”, dum la aliajn genevojn ili simple nomis Gastono aŭ Alberto.
La vimena lulilo jam dum semajnoj estis preta en la dormoĉambro. Atendante kiun?
Iun matenon [la 25an de majo 1937] onjo Linjo staris apud nia lito por veki nin kaj en la fono ni aŭdis la malfortan kriadon de bebo.
“Denove knabeto” ŝi diris iom malgaje. Pol, kiu jam estis alparolita, estos baptopatro.
Ĉio iris glate, “tro glate” oni povus diri.
Nia avo de Geraardsbergen estis unu el kvar gefratoj. Unu el liaj du fratinoj estis edziniĝinta kaj havis fileton Arturo. Post ŝia frua morto, niaj geavoj plu edukis en sia propra familio la neveton, ĉar ties patro reedziĝis. Nia panjo do estis edukata kune kun sia kuzeto. Tiu poste edziĝis kun alireligia nederlandanino, kaj ili ekloĝis en Nederlando. Pro tio la rilatoj kun lia nutra familio rompiĝis. Nur nia panjo havis ankoraŭ kelkajn kontaktojn kun li, ĉar ŝi havis proksimume la saman aĝon. Post tiom da jaroj li fine deziris revidi la familion, precipe nian panjon. En siaj korespondaĵoj ili notis daton por tiu vizito. Hazarde tiu dato [la 6a de junio 1937] kongruis kun la periodo, en kiu nia Leo estis naskita. Panjo jam bone resaniĝis post la nasko, sed ŝi ankoraŭ sentis sin malforta kaj ŝi restis ankoraŭ en sia dormoĉambro. Kiam ŝi kaj paĉjo atendis la viziton, ŝi volis surmeti pli belan silkan dormoveston. Ja jam estis majo. Laŭkutime en majo ni iris ĉiun vesperon preĝi en la kapelo sur la pinto de la monteto.
La vizitantoj alvenis, kaj panjo eble volis fari pli multe ol kiom ŝi povis, kaj restis tro longe ekster sia varma lito. Kiam kuzo Arturo estis foririnta, panjo eksentis malvarmajn tremojn, kaj ŝi ne sukcesis revarmiĝi. Vespere venis tuseto, kiu malboniĝis. Onklo Gastono, tiam jam dum pluraj jaroj kuracisto, estis vokata. Li ekzamenis ŝin. Malparolema, kia li estis, li koncize diris al paĉjo: “Mi konsultu kolegon”. Doktoro De Bruyne el strato Viteja senprokraste venis. Ili interkonsiliĝis en la koridoro apud la dormoĉambro. Ili vokis paĉjon. Venis la verdikto: “Pneŭmonito, feliĉe nur je unu pulmo”. Onĉjo Gastono je tiu tago revenis plian fojon.
Dum nia vizito al la kapelo niaj preĝoj jam iĝis alarmkrioj: “Nia Sinjorino, helpu ŝin, helpu nian panjon”.
La postan tagon onĉjo Gastono rigardis tre zorge apud paĉjo, kiu aspektis tre pala.
Li malsupre telefonis kun sia kolego De Bruyne, kiu tuj venis. La verdikto nun iĝis: “Duobla pneŭmonito! Serioze, tre serioze! Ni esperu kaj preĝu, ke ĝi ne iĝu pli grava”. Ĉiuj disponeblaj medikamentoj estis testataj, sed sen rezulto.
Ni preĝadis, kisis la relikvojn, sed senespere, ŝi plimalboniĝis.
Ĉiutage la du doktoroj venis kaj ĉiufoje ambaŭ pli paliĝis, kiam ili komunikis siajn diagnozojn al paĉjo.
Ni iris lernejen, kvazaŭ ni estis aŭtomatoj, niaj mensoj obtuziĝis, neniu leciono povis ankoraŭ interesi nin. Niaj pensoj estis hejme, ĉe nia panjo.
Reveninte hejmen ni ne aŭdis gajan infanbruon, ĉio estis silenta. Ni rapidis supren kaj mallaŭte frapetinte je la pordo ni ŝteliris en la ĉambron kaj kun angoro rigardis al tiu granda lito. Kiam panjo dormis, ni silente refermis la pordon, ĝis ni aŭdis “Jes, mi vekiĝis”. Tiam ekaperis ŝajno de rideto sur nia vizaĝo. Dio, ŝi ankoraŭ estas ĉi tie, nia panjo. Preterire ni rigardis al la lulilo, en kiu la malforta estaĵo kviete dormis.
Ni kiel ŝafoj iris al la kolegio, faris nian devon, cetere ni preĝis, esperis miraklon. Dio, kial ni? Kial nia panjo?
Unu el la plej malfeliĉigaj okazaĵoj, kiuj povas trafi patrinon, estas, ke ŝia infano estas forprenata, ĉar ŝi ne plu povas zorgi ĝin. La senhelpuleton plu zorgis onjo Maria.
Ŝia nobla vizaĝo iĝis ĉiam pli ruĝa. Ŝi ĉiam pli malfacile spiris. Nia Sinjorino, bonvolu helpi ŝin. Mi denove kuris malsupren kaj rapidis supren laŭ la longa ŝtupegaro al la kapelo por ripeti niajn petegojn. “Nia Sinjorino, helpu mian panjon !” sekvata de preĝo, helpu ŝin, bonvolu.
Mia vido malklariĝis, kaj miaj lipoj ekvibris, miaj kruroj ektremis, ĉielo! Mi devis eksidi sur preĝeja seĝeto. Mi prenis mian naztukon kaj kaŝe forigis miajn larmojn. Mi elfuĝis el la kapelo kaj kuris hejmen malsupren laŭ la ŝtupegaro preĝante “Helpu ŝin, helpu mian panjon”.
Kiam ni vespere silente supreniris la ŝtuparon, ĉio estis silenta. Mallaŭte ni frapetis je la pordo, paĉjo venis malfermi ĝin. Liaj plorplenaj okuloj kaj pala vizaĝo premis nin. Ni ekstaris je la flanko de la granda lito, kie ni iam antaŭe estis dancintaj. Ni rigardis al nia panjo. Malklare ŝia vizaĝo aperis antaŭ niaj larmaj okuloj, kiujn ni deturnis. Ni ricevis de ŝi nian ĉiutagan kruceton kun la vortoj “Dio benu kaj protektu vin”. Sed ne tion Dio devis fari nun, ŝin Li devis helpi nun, kaj Patrino Maria kaj ĉiuj gesanktuloj el la ĉielo kune.
Sed nenio helpis. Ĉu mi eble ankoraŭ ne estis sufiĉe preĝinta? Kion mi misfaris? Ĉio trairis mian kapon. Panjo, Nia Sinjorino, bonvolu! Kaj miaj okuloj rigardis supren al la ĉielo.
Estis mallumaj tagoj, ne plu videblis suno, nur griza vetero. Kvazaŭ ĉio kompatis nin.
Iun vesperon ni staris ĉiuj kune vicigataj ĉirkaŭ ŝia lito. Paĉjo staris dekstre kun la plej aĝaj tri filoj, onjo Gusta kaj onjo Maria maldekstre kun la aliaj filetoj. Panjo kuŝis duonside, apogata de dikaj blankaj kusenoj, kiujn paĉjo plurfoje rearanĝis. Ŝi alrigardis nin per sia arda vizaĝo. Malfacile spirante ŝi klare kaj kuraĝe alparolis nin: “Vi, la plej aĝaj, zorgu por la pli junaj”. Al la pli junaj ŝi diris: “Restu ĉe via paĉjo kaj zorgu unuj por la aliaj”. Ni estis dolĉe alpremataj al ŝia vizaĝo por kiso. Ŝia vizaĝo ardis pro febro, ŝia varmega spiro skue venis el ŝia buŝo, eĉ ŝiaj okuloj larmis. Ŝi ankoraŭ pinĉetis nian brakon kaj ridete kapsignis. Estas la lasta bildo, kiun mi konservis pri ŝi.
Ni estis silente kaj senbrue eligataj el la ĉambro, ĉiu al sia lito. Ne plu sekvis parolo.
Estis silente.
Malĝoje silentis la tuta domo.
En nia lito mi kuŝis kuntirite, preĝadante, serĉadante helpon sed ne trovante ĝin.
Sinjoro, Patrino Maria, nia Sinjorino de Oudenberg, helpu ŝin.
Tiun nokton mi ploris, ploradis, sakris pro tio, ke ĉiaj malbonuloj povis pluvivi kaj ŝi, kiu estis sanktulino por ni, ne povis esti helpata. Sed ankaŭ la naturo postulas sian rajton … finfine la dormo venkis mian malfortan korpon.
Kiam onjo la postan frumatenon [je la 30a de junio 1937] venis veki nin, ŝi diris “Via panjo estas …” kaj ne sukcesis pluparoli. Ŝi faligis sian kapon sur niajn litkovrilojn kaj ploradis kiel infano.
Tiam mi ekkonsciis: Mi… mi ne plu havis panjon.
Tio estis ŝanĝiĝego.
Mi … mi ne plu havis panjon.
Panjo! Kaj mi ekploregis…
Ĉi tie abrupte rompiĝis mia juneco.