Je la ekleziaj festotagoj ni iris al la meso, same kiel je ordinaraj dimanĉoj. Cetere ne estis granda diferenco, escepte de Pasko kaj Kristnasko. Kompreneble je Pasko venis la sonorilo. Por ne kompliki la aferojn, la sonorilo pasis nur super la antaŭa herbejo, tre frumatene antaŭ nia leviĝo.
Ĉe la piedo de la dika tilio kaj ĉirkaŭ la ponteto estis ĝiaj plej ŝatataj lokoj por demeti siajn ovojn. Ili kuŝis tie, tre videblaj, do ĉiu el ni baldaŭ trovis ĉiujn. Ili estis kolektataj en ovokorbeton kaj poste ene de la domo ili estis honeste dividataj.
Iam okazis, ke mankis oveto. Nova serĉorondo estis tuj organizata. La rezulto estis negativa: neniu ovo ankoraŭ troveblis. Ĝis ni rimarkis, ke Fani jam de kelka tempo malaperintis. Kiam ni trovis ĝin en la vitrodomo, ĝi lekadis siajn lipojn. Ni konkludis, ke ankaŭ ĝi rajtis manĝi oveton, kaj ke ni fakte havis sufiĉe da ovetoj. Dum la sekvantaj tagoj ni kundividis nian porcion kun ĝi, tiel, ke ĝi fakte ricevis pli ol ni dum sia peta rondo, ĉar pri almozpetado ĝi ja estis tre lerta. Ĝi povis rigardi al ni tiel kompatige kaj kun tia mieno leki siajn lipojn, ke nur monstra malbonulo rifuzus donaceton. Kiam oni donis ion al ĝi, tio post mordo kaj gluto tuj malaperis. Sed kiam oni prezentis ion inter siaj fingroj, ĝi povis dum minutoj leki ĝin; tion ĝi ĝuis. Kelkfoje ĝi provis per siaj malgrandaj dentoj pli rapide atingi la frandaĵon, sed tio okazigis frapeton sur ĝia nazo, post kiu ĝi saĝe daŭrigis per lekado, eĉ kiam nenio plu restis.
Multe pli ol kelkaj duongrandaj ĉokoladaj ovoj neniam estis. Paska leporo kaj aliaj fiuloj ankoraŭ ne ekzistis tiutempe. Ĉe la najbaraj infanoj estis kelkaj kokinaj ovoj koloritaj per cikorio. Tamen ĉiuj estis kontentaj kaj feliĉaj.