Paĉjo – poste la granduloj – devis kunporti viandon de ĉe Mil, la viandisto. La ruĝan viandon Mil prenis el la glaciŝranko malantaŭ la butiko. Kun impona tranĉilo, kiu bezonis oftan reakrigon, li detranĉis tranĉaĵon post tranĉaĵo. Por porkaĵo li kelkfoje dekroĉis sian hakilon. Unu hakego devis sufiĉi, ĉar per pliaj hakoj ekestus risko fari splitaĵojn, kiuj estigus danĝeron misgluti. Kelkfoje segilo estis bezonata por disdividi la viandon. Kiam temis pri kolbasoj, lia edzino Lena faris tion. Ŝi prenis la hakotaĵon el la glaciŝranko, kiu estis fermita per granda kromiita fermilo. Ĉiufoje, kiam ĝi malfermiĝis, blanka nubeto elvenis el ĝi.
Ŝi metis la hakitaĵon en maŝinon. Tiam ŝi devis rapide surmeti la intestojn sur tubon, ĉar la viando jam ekvenis el ĝi. Aperis metroj kaj metroj da kolbasoj, ĝis ne plu estis viando. Per svingo ŝi volvis ĉion ĉirkaŭ sia brako kaj pendigis la kolbasojn sur la hokojn malantaŭ la vitrino. Por nia mendo ŝi detranĉis parton de la tuto kaj metis la kolbasojn sur blankan paperon. Ŝi aŭ li svingis ĝin sur la pesilon, iom fuŝis per peziloj kaj faris la kalkulon sur la rando de la papero. La paketo estis falde fermata kaj kun suposto volvata en paperon, kiun oni detiris kaj deŝiris de rulego.
Komence oni pesis per ordinara vekta pesilo kun ĉiuspecaj malgrandaj peziloj, sed poste venis granda blanka pesilo. Ne plu necesis apartaj peziloj kaj eĉ ne plu necesis kalkuli, ĉar eblis ĉion legi sur montroplato. Notendis nur la rezulto.
La liverado de hakitaĵo ankaŭ apartenis al la taskaro de Lena, kiu tre lerte sukcesis detranĉi ĝin gramprecize per sia ligna tranĉilo. Delikatan viandaĵon ili ankaŭ vendis, sed la viandisto en strato Granda havis pli vastan elekteblon, tial oni aĉetis ĝin tie.
Kiam Mil priservis nin, ni ricevis iom da hakitaĵo, sed kiam estis Lena, ŝi iris al la malantaŭa ĉambro kaj reaperis kun frandaĵo. Tion ni pli ŝatis. Ŝi enmanigis ĝin tiel, ke neniu vidis (sed tion ŝi same faris kun ĉiuj infanoj, konfidence, ĉu ne?).
Kiam estis buletoj sur la menuo, la hakitaĵo estis kunportita jam je la antaŭa tago. Ĝi estis bone miksata kun ovaĵo kaj erigita pano kaj rulata en buletojn. Je la taŭga momento en granda pato etis fandata iom da butero kaj en tiu la buletoj estis vicigataj kaj fritataj, por ke la knabaro baldaŭ povu manĝi sen atendo. Panjo praktike neniam uzis sebon, ĉar pluraj stomaketoj ne toleris ĝin.
Glaciŝranko
Ĉe viandistoj jam delonge ekzistis glaciŝrankoj. Estis tre bone izolitaj spacoj kun bazo 2m x 2m. Ene ĉe la flankoj kaj supro estis specialaj lokoj por enmeti la glaciblokojn. La grandaj blokoj (20 x 20 cm, 1 m longaj) estis ĉiutage alveturataj el la glacifabriko de Strombeek per specialaj ĉaroj tirataj de ĉevaloj. Ili liveris glacion al viandistoj kaj kafejoj.
Bona regulo estis: malfermi la pordon laŭeble malplej longe.
Antaŭe oni konservis la glacion en glacikeloj. En la abateja parko en Geraardsbergen ankoraŭ ekzistas tia. La glacio estis staplita dumvintre kaj bone enfermita por la somero.