Fliki ŝtrumpojn

Unu el la plej tedaj tasketoj, kiujn patrino devis preni sur sin, estis la flikado de ŝtrumpoj. Post la trikado de la ŝtrumpoj, jam baldaŭ post la intensa uzado de la knaboj, ili estis flikendaj.

Trikotado
Trikotado

Jen kaj jen piedfingro tragrimpis, aŭ pli grave, la uleto estis turninta siajn fingrojn en la trueto kaj tiele igis ĝin truego. Feliĉe neniu el ni havas ŝvitpiedojn.

Post la lavado ĉiuj ŝtrumpoj ricevis sian lokon en la ŝtrumpkorbon apud la kameno.

Panjo arigis sian kuraĝon, ŝovis sian seĝeton apud la fenestron, metis siajn piedojn sur benketon kaj komencis la tedan taskon. Unue la ŝtrumpoj estis ordigitaj laŭ speco; ŝtrumpo post ŝtrumpo estis funde inspektata. Se estis neniu difekto, paro estis kunigata kaj apartigata. Se estis trueto, tiu estis flikata. Ĉar ŝi mem trikis la ŝtrumpojn, ŝi ja disponis sufiĉe da restaĵoj por ripari ilin per la samspeca lano. Unue la truo estis transpontata per paralelaj fadenoj uzante senpintan kudrilon, poste kruce, supren kaj malsupren, ĝis la truo estis fermita. Se la truo estis en videbla loko, oni maŝfermis ĝin tiel, ke eĉ kontrolisto ne plu trovus ĝin. Sed tio kostis pli da tempo. Kelkfoje postrestis neriparebla paro, kiu plue povos servi nur por purigi aŭ briligi la hejtilon antaŭ fina malapero en la ĉifonsako. 

 “Ŝpareme en la mastrumado” estis ŝia devizo. 

Triki ŝtrumpojn estis multe pli agrabla okupo. Kiam la onklinoj vizitis nin, ofte okazis, ke ili triope sidis tie trikante, kaj aŭdeblis nur la tiktakado de la trikiloj. La tasoj da varma kafo iom post iom malvarmiĝis kaj la kukujo iom post iom malpleniĝis. Ĉiufoje, kiam ili devis ŝanĝi trikilon, ili mordetis peceton de la frandaĵo kaj daŭrigis la tiktakadon.

Subite unu el la triopo rompis la silenton per “Nu, ĉu vi jam scias, ke …” kaj la konversado rekomenciĝis… ĝis revenis la lernejanoj, aŭ ĝis la onklinoj rigardante la horloĝon elkriis: “Ho! Estas jam tiel malfrue!”, rapide adiaŭis kaj malaperis suprenirante la ŝtupegaron de Oudenberg

Ĉerizoj

Ĉerizoj kaj anseroj 

Ĉerizoj sub alkoholo
Ĉerizoj sub alkoholo

Kiel en ĉiu familio, ĉiujare kelkaj boteloj estis plenigataj per ĉerizoj kun brando. En la ceramikan botelon, en kiu antaŭe estis vera brando, oni metis kelkajn pecojn da sukero kun kvanto da alkoholo, bone agitis por solvigi la sukeron. La freŝaj ĉerizoj estis bone lavataj kaj kun siaj kernoj metataj en la botelon.

Paĉjo estis kunportinta puran alkoholon de la apoteko kaj miksinta ĝin kun distilita akvo laŭ la ĝusta proporcio. Post denova agitado oni verŝis ĝin sur la ĉerizojn. La botelo estis ŝtopata kaj metata sur murbreton en la kelo. La macerado povis komenciĝi. Post kelkaj semajnoj la poŝtisto estis la unua provanto. Li povis gustumi, kaj laŭ lia konsilo oni jes aŭ ne aldonis ankoraŭ iom da sukero. Li estis vera gustumanto, li mem ankaŭ preparis ĝin tiamaniere. Reneo ŝategis glaseton kun ĉerizeto, kiun li maĉadis, ĝis li ekstere elkraĉis la kernon. Niaj gepatroj ja ne ŝatis alkoholon, sed ne malŝatis tian ĉerizeton. Kelkfoje necesis maldika trikilo por eligi iun, kiam ili estis tro ŝvelintaj por pasi tra la kolo de la botelo.

Ankaŭ la onklinoj preparis ĉerizojn en brando. Sed anstataŭ botelo ili uzis vitran vazon kun vitra kovrilo, kian Elodie uzis por konservi frandaĵojn. Eble ili faris tion por misgvidi la kontrolistojn. La vazo staris bone videbla en la ŝranko apud la fromaĝujo kaj la marmeladujo. Tio pensigis, ke temas pri ĉerizoj en vinagro. La ĉerizoj estis multe pli facile elĉerpeblaj, tion ili faris per saŭckulereto. Tiele ili tuj ricevis glaseton da drinkaĵo kun bongusta ĉerizeto. 

 

  

Sed ĉio havas finon, ankaŭ brando. Restis nur la ĉerizoj. Estintus peko forĵeti tiujn bonajn ĉerizojn. Oni do denove aldonis iom da alkoholo. Sed tio ne estas eterne refarebla, ĉar la ĉerizoj perdis sian guston kaj eksimilis rosinojn. Eĉ panjo ne plu ŝatis ilin. Oni do ĵetis ilin eksteren por la kokoj kaj anseroj. La kokoj ne ŝatis ilin, do la anseroj solaj formanĝis ilin. Iom poste ekestis vera teatraĵo. La anseroj ekdancis, svingis la flugilojn kaj luligis sian kapon. Ili estis ebriegaj. Longe daŭris la spektaklo, apud kiu rusa baleto estus bagatela. Ni tiom ridis spektante iliajn kaprioladojn, faladojn kaj restarojn, ke nia ventro doloris. Tiun vesperon ili ne iris dormi en sian staleton kiel kutime, sed tute ebriaj kuŝis sur la herbejo kiel malrigidaj mantukoj. Kun sternitaj flugiloj ili blovadis kaj gakadis, ĝis ili senkonscie ekdormegis.

La ĉerizoj certe bongustegis al ili! Feliĉe, ke la ŝafoj ne ĉeestis, ili estis ŝafe alrigardadintaj la scenon de malantaŭ la krado.

La postan tagon la anseroj, duone malebriaj, venis serĉi, ĉu eble postrestis forgesita ĉerizeto.

La sekvantan fojon la ĉerizoj alvenis en la sterkejo. Panjo ne toleris, ke tiuj bestoj ankoraŭfoje iĝus ebriaj. 

Ĉerizoj en vinagro kaj piretoj 

Ĉerizoj estis preparataj laŭ diversaj manieroj, plejofte oni faris marmeladon per ili. Alia maniero estis “ĉerizoj en vinagro” por ĝui ilin dum la vintro. Ĉi-kaze oni unue metis kariofilon kaj plurajn specojn da semoj en grandajn haringvazojn.

Telero kun ĉerizoj
Telero kun ĉerizoj

Sur ilin oni ĝisrande metis la dikajn nesenkernigitajn ĉerizojn. Por tiu apliko oni elektis alian specon de ĉerizoj kun malpli forta gusto kaj iom pli da karno. La vinagro estis boligata kun kvanto da sukero, ĝis ĝi iĝis iom kaĉa. La tre varmega vinagro estis verŝata sur la ĉerizojn. La tuto estis kovrata per viandista papero kaj node fermita per ŝnureto. Post kelkaj tagoj ili estis ŝatataj ĉe malvarma restaĵo da viando aŭ peco da supviando.  

La piroj estis senŝeligataj kaj kvaronigataj. Oni forigis la kernujon kaj molboligis ilin en ruĝa vinvinagro sur malforta fajro. Tiam oni aldonis sukeron kaj ree ekboligis. Oni iom post iom aldonis duonan citronon kaj regule gustumis. Gustumado necesis, ĉar la preparado dependis de la speco da piroj. Ni havis specojn, kiuj taŭgis por tiu preparado, kaj ankaŭ aliajn specojn, kiuj igis la preparaĵon multe pli bongustaj.

Panjo ankaŭ kelkajn fojojn provis tiamaniere konservi prunojn, sed tio ne sukcesis, pro tio, ke la prunoj kompotiĝis kaj do surtabliĝis la saman tagon kun viandbuletoj, aŭ post kelkaj tagoj aperis blanka ŝimo sur ili kaj ili tial alvenis ĉe la kokoj kaj anseroj. La sekvantajn jarojn ili estis sekigataj, kiel oni jam delonge faris pri la pomoj.

Ankaŭ cepetoj kaj kukumetoj bongustis kun malvarma viando. Tiujn oni facile konservis en miksaĵo de vinagro kaj sukero en taŭga proporcio post ekbolo kun spicoj. 

Buterfarado

ButerfaradoLa troa lakto estis uzata por fari buteron. La lakto de kelkaj tagoj estis kunmetata en grandan ceramikan ujon. Por fermi la truon, paĉjo estis alĝustinta lignan kovrilon, kiu per levilsistemo estis bone fiksita sur la ujo. Meze estis truo, tra kiu pasis la stango de la kirlilo. La kirlilo konsistis el disko kun grandaj truoj. Komenciĝis la longdaŭra kirlado per movado supren kaj malsupren de la stango. Por ke la gutŝprucanta lakto ne perdiĝu tra la truo, paĉjo ĉirkaŭ ĝi faris specon de funelo por refluigi la lakton en la ujon. Post longa batado (proksimume duonhora) la eroj da butero estis kolektataj per kribrilo kaj metataj en poton da malvarma akvo. Post kelka tempo oni denove kolektis kaj la laciga batlaboro finiĝis. 

En la ujo postrestis buterlakto. La butero estis gargarata per malvarma akvo kaj kunpremata en blokon. Ĝi gustis kiel kutima farmista butero el bovina lakto. Panjo ja ĉiam aldonis iom da salo, por ke la butero ne ranciĝu tro rapide, ĉar ŝi ne kapablis sufiĉe funde gargari kaj sekigi ĝin. Rancan buteron neniu ŝatis sur sia pano. La buterlakto pligrandparte estis uzata je la sama vespero por fari kaĉon kun pompecetoj aŭ sekigitaj pomoj kun sukersiropo.

Se ankoraŭ postrestis buterlakto, la ŝafoj ricevis ĝin kun manpleno da brano, kaj tion ili tre ŝatis. 

Zepelino

Zepelino super Geraardsbergen
Zepelino super Geraardsbergen

Iun tagon dum la ferioj, mi ne plu scias en la kioma jaro, ni kviete ludantis, kiam subite la anseroj laŭte alarmis blovante kaj alflugante la kradon. Pi eĉ provis suprenflugi de sur la deklivo. Ankaŭ la anasoj laŭte trompetante alflugis. La kokoj fuĝis en la stalon; la virkoko antaŭiris. Nia Fani laŭte kaj strange bojis kaj ĉiuj rigardis supren. Kion ni vidis tie? Alte super la dika tilio ŝvebis stranga aĵo, kvazaŭ granda cigaro, kian paĉjo fumis nur, kiam venis vizitanto. Ankaŭ paĉjo forlasis sian laborejon kaj staris kun panjo rigardante la unuan kaj ankaŭ lastan zepelinon, kiu iam superflugis nian regionon. Obtuza ronkado venis el la du motoroj, kiam la aerveturilo majeste flugis rekten de super la monteto al la urbo. Tie ĝi larĝe turniĝis kaj revenis, kvazaŭ ĝi estis erarinta. Panjo rapidis al la telefono, sed la konektiĝo atendigis tutan tempon. Sendube la centralisto ankaŭ rigardis tiun fenomenon. Finfine ŝi sukcesis transdoni sian mesaĝon, sed la dika cigaro jam malaperis, kiam ŝi revenis eksteren.

Paĉjo al ni klarigis, kiel tio funkcias por flugi. La postan tagon estis longa artikolo en la gazeto pri tiu okazintaĵo. 

Aŭtomobilo

Paĉjo ĉiam havis bonajn rilatojn kun doktoro Van der Schueren. Tiu, inter la unuaj en la urbo, havis aŭtomobilon. Iun tagon li diris al paĉjo “Nu Jan, ĉu vi volas posedi aŭtomobilon? La mia iĝis tro malgranda por mia familio”. Ĉiuj liaj infanoj estis knabinoj. La aĉeto estis decidata kaj tiel paĉjo akiris sian unuan aŭtomobilon. Estis 1924-modela Citroën, kvarcilindra kabrioleto. Ĝi konsumadis multan benzinon, sed tiutempe tiu ankoraŭ estis malmultekosta.

Mi kredas, ke ĝi jam havis elektran startilon, kaj tio estis granda avantaĝo. Ĝi ankoraŭ bone funkciis kaj eĉ atingis 70 kilometrojn hore, sed kiam ĝi rulis sur pavimaj stratoj oni devis kovri siajn orelojn pro la bruego. La unua veturo, kiun ĝi faris, kondukis nin al Zandbergen.

la hejtileto en la aŭtomobilo
La hejtileto en la aŭtomobilo

Estis en la periodo, kiam la pomoj maturas. Tial paĉjo estis kunpreninta kelkajn sakojn. Li tre bone sciis la vojon, ĉar li ofte sekvis ĝin per sia motorciklo. Sed alveninte en Grimminge li haltis apud la strato kaj paŝis ĉirkaŭ la aŭtomobilon por kontroli, ĉu eble iu pneŭmatiko estis difektiĝinta. Sed ne, ĉio evidentiĝis en ordo. Li do pluveturis. Tiuj pavimoj restis en nia memoro, kiel la plej malbonaj. 

Paĉjo multe ĝuis tiun aŭteton. Li estis konstruinta malgrandan pentrostablon kaj malmuntis la dekstran antaŭan seĝon. Tiel li povis, sidante sur la malantaŭa seĝo, fari siajn pentraĵojn. Poste li ankaŭ enmetis malgrandan hejtilon en ĝi. Tiel estis pli komforte dum la vintro, ĉar tiutempe ankoraŭ ne estis varmigilo en aŭtomobiloj.

Super benzinforneto li estis konstruinta sistemon por reutiligi ĉiun varmon. La malpuran aeron li elirigis per fera tubo tra la tegmento. Kiam li tiam en la kamparo estis pentranta, kamparanoj kaj infanoj venis rigardi “tiun pentriston de sub Oudenberg kun forneto en lia aŭtomobilo”. Sed ĝi ebligis lin pentri multajn belegajn vintrajn pejzaĝojn sidante en varma, kvankam malvasta laborspaco. 

Citroen 1924

 

Panjo

Post la nasko de nia Arturĉjo venis paŭzo en la plivastiĝo de nia familio. La disvolviĝo de la verkoj de paĉjo plenumiĝis, kaj fine ebligis lin iom ekprofiti pro la rezultoj. Alia aŭtomobilo estis aĉetata, sur kiu estis muntita speciala karoserio plenumanta la postulon servi kiel vojaĝanta ateliero.

Tiam alvenis periodo, kiam ni de tempo al tempo vidis flegistinon aperi hejme. Kun ĝoja mieno panjo anoncis al ni la estontan naskon de frateto aŭ eble… finfine fratineto.

Estis por ŝi malfacila periodo kaj plurfoje ni rimarkis, ke ŝi estis laca, kio neniam antaŭe okazintis. Estis laciga periodo pro la plena pezo de la granda familio, kiu premis ŝiajn ŝultrojn.

Ĉirkaŭ la paskaj ferioj estis plena okupiĝo ĉe ni. La onklinoj ofte vizitis nin kaj kiel eble plej ofte transprenis taskojn el la manoj de sia amata nevino. Mi ĉiam aŭdis ilin paroli pri “nia Klara”, dum la aliajn genevojn ili simple nomis GastonoAlberto.

La vimena lulilo jam dum semajnoj estis preta en la dormoĉambro. Atendante kiun?

Iun matenon [la 25an de majo 1937] onjo Linjo staris apud nia lito por veki nin kaj en la fono ni aŭdis la malfortan kriadon de bebo.

“Denove knabeto” ŝi diris iom malgaje. Pol, kiu jam estis alparolita, estos baptopatro.

Ĉio iris glate, “tro glate” oni povus diri. 

Nia avo de Geraardsbergen estis unu el kvar gefratoj. Unu el liaj du fratinoj estis edziniĝinta kaj havis fileton Arturo. Post ŝia frua morto, niaj geavoj plu edukis en sia propra familio la neveton, ĉar ties patro reedziĝis. Nia panjo do estis edukata kune kun sia kuzeto. Tiu poste edziĝis kun alireligia nederlandanino, kaj ili ekloĝis en Nederlando. Pro tio la rilatoj kun lia nutra familio rompiĝis. Nur nia panjo havis ankoraŭ kelkajn kontaktojn kun li, ĉar ŝi havis proksimume la saman aĝon. Post tiom da jaroj li fine deziris revidi la familion, precipe nian panjon. En siaj korespondaĵoj ili notis daton por tiu vizito. Hazarde tiu dato [la 6a de junio 1937] kongruis kun la periodo, en kiu nia Leo estis naskita. Panjo jam bone resaniĝis post la nasko, sed ŝi ankoraŭ sentis sin malforta kaj ŝi restis ankoraŭ en sia dormoĉambro. Kiam ŝi kaj paĉjo atendis la viziton, ŝi volis surmeti pli belan silkan dormoveston. Ja jam estis majo. Laŭkutime en majo ni iris ĉiun vesperon preĝi en la kapelo sur la pinto de la monteto. 

La vizitantoj alvenis, kaj panjo eble volis fari pli multe ol kiom ŝi povis, kaj restis tro longe ekster sia varma lito. Kiam kuzo Arturo estis foririnta, panjo eksentis malvarmajn tremojn, kaj ŝi ne sukcesis revarmiĝi. Vespere venis tuseto, kiu malboniĝis. Onklo Gastono, tiam jam dum pluraj jaroj kuracisto, estis vokata. Li ekzamenis ŝin. Malparolema, kia li estis, li koncize diris al paĉjo: “Mi konsultu kolegon”. Doktoro De Bruyne el strato Viteja senprokraste venis. Ili interkonsiliĝis en la koridoro apud la dormoĉambro. Ili vokis paĉjon. Venis la verdikto: “Pneŭmonito, feliĉe nur je unu pulmo”. Onĉjo Gastono je tiu tago revenis plian fojon.

Dum nia vizito al la kapelo niaj preĝoj jam iĝis alarmkrioj: “Nia Sinjorino, helpu ŝin, helpu nian panjon”.

La postan tagon onĉjo Gastono rigardis tre zorge apud paĉjo, kiu aspektis tre pala.

Li malsupre telefonis kun sia kolego De Bruyne, kiu tuj venis. La verdikto nun iĝis: “Duobla pneŭmonito! Serioze, tre serioze! Ni esperu kaj preĝu, ke ĝi ne iĝu pli grava”. Ĉiuj disponeblaj medikamentoj estis testataj, sed sen rezulto. 

Ni preĝadis, kisis la relikvojn, sed senespere, ŝi plimalboniĝis.

Ĉiutage la du doktoroj venis kaj ĉiufoje ambaŭ pli paliĝis, kiam ili komunikis siajn diagnozojn al paĉjo.

Ni iris lernejen, kvazaŭ ni estis aŭtomatoj, niaj mensoj obtuziĝis, neniu leciono povis ankoraŭ interesi nin. Niaj pensoj estis hejme, ĉe nia panjo.

Reveninte hejmen ni ne aŭdis gajan infanbruon, ĉio estis silenta. Ni rapidis supren kaj mallaŭte frapetinte je la pordo ni ŝteliris en la ĉambron kaj kun angoro rigardis al tiu granda lito. Kiam panjo dormis, ni silente refermis la pordon, ĝis ni aŭdis “Jes, mi vekiĝis”. Tiam ekaperis ŝajno de rideto sur nia vizaĝo. Dio, ŝi ankoraŭ estas ĉi tie, nia panjo. Preterire ni rigardis al la lulilo, en kiu la malforta estaĵo kviete dormis.

Ni kiel ŝafoj iris al la kolegio, faris nian devon, cetere ni preĝis, esperis miraklon. Dio, kial ni? Kial nia panjo? 

Unu el la plej malfeliĉigaj okazaĵoj, kiuj povas trafi patrinon, estas, ke ŝia infano estas forprenata, ĉar ŝi ne plu povas zorgi ĝin. La senhelpuleton plu zorgis onjo Maria.

Ŝia nobla vizaĝo iĝis ĉiam pli ruĝa. Ŝi ĉiam pli malfacile spiris. Nia Sinjorino, bonvolu helpi ŝin. Mi denove kuris malsupren kaj rapidis supren laŭ la longa ŝtupegaro al la kapelo por ripeti niajn petegojn. “Nia Sinjorino, helpu mian panjon !” sekvata de preĝo, helpu ŝin, bonvolu.

Mia vido malklariĝis, kaj miaj lipoj ekvibris, miaj kruroj ektremis, ĉielo! Mi devis eksidi sur preĝeja seĝeto. Mi prenis mian naztukon kaj kaŝe forigis miajn larmojn. Mi elfuĝis el la kapelo kaj kuris hejmen malsupren laŭ la ŝtupegaro preĝante “Helpu ŝin, helpu mian panjon”.   

Kiam ni vespere silente supreniris la ŝtuparon, ĉio estis silenta. Mallaŭte ni frapetis je la pordo, paĉjo venis malfermi ĝin. Liaj plorplenaj okuloj kaj pala vizaĝo premis nin. Ni ekstaris je la flanko de la granda lito, kie ni iam antaŭe estis dancintaj. Ni rigardis al nia panjo. Malklare ŝia vizaĝo aperis antaŭ niaj larmaj okuloj, kiujn ni deturnis. Ni ricevis de ŝi nian ĉiutagan kruceton kun la vortoj “Dio benu kaj protektu vin”. Sed ne tion Dio devis fari nun, ŝin Li devis helpi nun, kaj Patrino Maria kaj ĉiuj gesanktuloj el la ĉielo kune.

Sed nenio helpis. Ĉu mi eble ankoraŭ ne estis sufiĉe preĝinta? Kion mi misfaris? Ĉio trairis mian kapon. Panjo, Nia Sinjorino, bonvolu! Kaj miaj okuloj rigardis supren al la ĉielo.

Estis mallumaj tagoj, ne plu videblis suno, nur griza vetero. Kvazaŭ ĉio kompatis nin.

Iun vesperon ni staris ĉiuj kune vicigataj ĉirkaŭ ŝia lito. Paĉjo staris dekstre kun la plej aĝaj tri filoj, onjo Gusta kaj onjo Maria maldekstre kun la aliaj filetoj. Panjo kuŝis duonside, apogata de dikaj blankaj kusenoj, kiujn paĉjo plurfoje rearanĝis. Ŝi alrigardis nin per sia arda vizaĝo. Malfacile spirante ŝi klare kaj kuraĝe alparolis nin: “Vi, la plej aĝaj, zorgu por la pli junaj”. Al la pli junaj ŝi diris: “Restu ĉe via paĉjo kaj zorgu unuj por la aliaj”. Ni estis dolĉe alpremataj al ŝia vizaĝo por kiso. Ŝia vizaĝo ardis pro febro, ŝia varmega spiro skue venis el ŝia buŝo, eĉ ŝiaj okuloj larmis. Ŝi ankoraŭ pinĉetis nian brakon kaj ridete kapsignis. Estas la lasta bildo, kiun mi konservis pri ŝi.

Ni estis silente kaj senbrue eligataj el la ĉambro, ĉiu al sia lito. Ne plu sekvis parolo.

Estis silente.

Malĝoje silentis la tuta domo. 

En nia lito mi kuŝis kuntirite, preĝadante, serĉadante helpon sed ne trovante ĝin.

Sinjoro, Patrino Maria, nia Sinjorino de Oudenberg, helpu ŝin.

Tiun nokton mi ploris, ploradis, sakris pro tio, ke ĉiaj malbonuloj povis pluvivi kaj ŝi, kiu estis sanktulino por ni, ne povis esti helpata. Sed ankaŭ la naturo postulas sian rajton … finfine la dormo venkis mian malfortan korpon.

Kiam onjo la postan frumatenon [je la 30a de junio 1937] venis veki nin, ŝi diris “Via panjo estas …” kaj ne sukcesis pluparoli. Ŝi faligis sian kapon sur niajn litkovrilojn kaj ploradis kiel infano.

Tiam mi ekkonsciis: Mi… mi ne plu havis panjon.

Tio estis ŝanĝiĝego.

Mi … mi ne plu havis panjon.

Panjo! Kaj mi ekploregis…

 

Ĉi tie abrupte rompiĝis mia juneco.