Dum la pliaĝuloj devis transvesti sin supre en la dormoĉambro ĉe kandellumo, la etuloj estis transvestataj en la granda kuirejo ĉe la gaslampo. La vestaĵoj estis metataj sur seĝon kun la ŝuoj antaŭ ĝi. La dormorobo estis prenata el la ŝranko kaj tirata super ilian kapon. Post krucosigneto de paĉjo kaj kiseto al li ni vice supreniris. Pol kun la portebla kandellampeto iris kiel unua, kaj la ceteraj knaboj sekvis; panjo iris kiel lasta en la vico. Estis multaj ŝtupoj, ĉar ni devis iri al la dua etaĝo. Lace pro tuttaga ludado ni plonĝis en nian neston.
Ĉiu lito estis dormejo por du knaboj, kiuj malmulte diferencis laŭ aĝo. Vintre, kiam estis pli malvarme, ĉiu el ni kunprenis sian varmigitan enpakitan brikon. Tiun varmofonton ni lokigis en taŭgan lokon en nia lito, ĉiu en sia propra duono. Kaj tiam ni rapide tiris la litkovrilojn super nian kapon. Niajn piedojn ni tenis sub nia dormorobo, aŭ kontraŭ la agrable varma ŝtono. Ni rigardetis de sub la kovriloj kaj vidis nian panjon. En la malforta lumo de la petrollampeto ŝi sidis ĉe la pieda flanko de la lito rakontante mem inventitajn historietojn. Ni jam sentis la sablon de Dormigulo en niaj okuloj. Panjo eĉ ne duone rakontis sian historieton kaj jam la okuletoj forturniĝis. La ceteron kaj certe la finon de la historieto ni ne plu aŭdis.
Finiĝis tiu tago kaj same finiĝis plej multaj lernotagoj. Tamen estis la ĵaŭdoj, kun nur duona lernotempo kaj la dimanĉoj benitaj per tute alia ho