Enkonduko

Antaŭ kelkaj tagoj ĉi tie okazis grava elektropaneo, kiu daŭris eternon (23 minutojn!).

Valoras la penon iom pripensi, kiel la aferoj evoluis kaj memori la “tiaman tempon”.

Naskita en la komenco de la dudekaj jaroj, mi ŝatas iom esplori la pasintecon. Jam nun ni rajtas diri, ke ni travivis la plej grandiozan progreson el ĉiuj epokoj. Kio de nun povos ankoraŭ okazi, estas nur alĝustigoj kaj pli bona disvastigo de la trovitaĵoj. Eĉ desegnistoj de bildstrioj kaj aŭtoroj de rakontetoj ne plu sukcesas fantazii ion vere novan.

Por ilustri mian rakonton, mi komencos mense retravivi tagon el nia juneco ekde la vekiĝo ĝis la enlitiĝo.

Por miaj genepoj kaj pragenepoj tio certe estos malkaŝo, ĉar tiele ili ekkonscios la lukson, en kiu ili nun vivas. Sed ne ekpensu, ke ni havis la senton, malhavi ion. Ni disponis ĉion necesan kaj vivis en – laŭ tiu epoko – relativa bonfarto. Se ni vivus nun tiel, kiel ni vivis tiutempe, ni certe estus konsiderataj kiel mizeruloj.

Mia rakonto skizas tagon el mia frua infanaĝo. En kadretoj kaj kursive troviĝas mallongaj priskriboj aŭ klarigoj pri iuj vortoj aŭ esprimoj. Poste estos pli detale traktataj iuj temoj, kiaj nutraĵoj, vestaĵoj, ludiloj kaj ĉio, kio beligas aŭ agrabligas la vivon.

Kiam mi ne disponis foton, mi foje provis iom ilustri miajn klarigojn per skizeto aŭ desegneto.

Kie mi parolas pri “la urbo”, temas pri la domaro kaj la loĝantaro de Geraardsbergen [prononcu Herartsbergen. Flandra urbo].

Foje ja eblas, ke mi rakontas malkohere. Tio povas okazi dum rakontado, kiam oni volas rakonti pri tiom da aferoj samtempe….

Em. De Cooman

Ordinara tago en 1925

Imagu, ke vi iru al la stacidomo aŭ lernejo en 1925. Kiel vi vekiĝos? Hodiaŭ simpla natura reago estus tuŝeti la elektran vekilon por silentigi ĝin kaj ektiri la ŝnureton super la lito por ekbaniĝi en lumo.

 

Ĉe ni staris petrollampeto sur la noktotableto. Ĝi lumetadis dum la tuta nokto. Mi konis aliajn versiojn el ordinara vitro. Pro tio, ke tra la  vitro videblis la rezervo da petrolo, ili estis pli taŭgaj. Nia lampeto staris sur la noktotableto, tiu de niaj gepatroj staris sur surmura tableto. La meĉeto, kiu eĉ ne lumis tiom, kiom lumas kandelo, donis fantoman prilumadon. Ĝia blua flanko estis zorge orientata al la dormantoj, por ne ĝeni ilin per la lumo. La malforta prilumiĝo de la plafono kaj muroj aperigis antaŭ niaj infanaj okuloj fantomojn, helpe de iu mallonga fabeleto, kiun oni tiam foje rakontis. Fantome. Ni tamen ekdormis kaj pludormis ĝis ni estis vekataj de niaj gepatroj, plejofte de panjo. En la gepatra dormoĉambro estis pendola vekhorloĝo.

Noktolampeto

 

Poste, kiam ni estis pli aĝaj, ni ricevis propran vekilon. Ĝi estis “Jaz”-vekilo, kiu estis iom brua, ne nur por veki nin, sed pro la tutnokta “paĉik-paĉak”-ado.

Risorta verkhorlogho

 

Oni lumigis kandelon, kiu troviĝis en sekuriga vitra ŝranketo. Tio certe estis bona ideo, ĉar fakte tiuj, kiuj uzis ĝin, estis ankoraŭ infanoj. Ĝi ankaŭ servis ĉe ĉiaj laboroj farendaj en mallumo, kiaj: porti nutraĵon al la ŝafoj, aŭ rigli la stalpordegon, aŭ porti manĝaĵon al Blak, la hundo, aŭ havigi freŝan akvon al ĝi.
En la malforta lumo la plej aĝaj filoj vestis sin. Panjo helpis la pli junajn… poste ni rapidis malsupren laŭ la ŝtuparo. Ni fakte devis kontenti pro tio, ke ni loĝis en urbo kaj jam disponis brulgason. En plej multaj lokoj oni devis helpi sin per petrollampoj.

Shirmita kandeloKonzolkandeloKandelpato

 

Alveninte malsupre panjo tiris la ĉeneton de la gaslampo kaj tuj ekestis hela lumo.
Pro la ekflamigilo ne necesis serĉi alumetojn. Per ektiro je la pli mallonga el ambaŭ ĉenetoj la gaso alvenis kaj oni tuj ekhavis plenan lumon. La ardilo (la ardomufo de la gaslampo) estis pritraktenda tre singarde, ĉar post ekuzo ĝi iĝis ege rompiĝema.

Chambra gaslampo Stratlampo

FunkciadoInkandeska

 

Kvankam ni posedis gasfornon, plejofte tamen estis uzata la hejtilo kiel kuirforno. Ĝi havis pezan supran platon el gisfero. Sur ĝi estis tri kovriloj, ĉiu kun diversaj ringoj. Tiuj ringoj ebligis rektan hejton de la fundo de pato aŭ marmito per la fajro. Je la antaŭa flanko estis du pordetoj, kiuj estis plej ofte uzataj por malfermite varmigi la spacon de nia malvarmeta kuirejo. Estis tre agrable dumvintre tie varmigi la piedojn sensentiĝintajn pro malvarmo. La du malsupraj pordetoj donis aliron al spaco, kie oni sekigis la ekbruligan lignon.
Meze supre estis kradoj por aktivigi la fajron kaj malsupre troviĝis granda cindrujGhenerala aspektroo. 
Unue la kuireja hejtilo estis ekbruligata per ligneroj kaj hakaĵoj aŭ rabotaĵoj, kiuj je la antaŭa vespero estis metitaj en la karbujon. Oni ĵetis pecon de ĵurnalo en la hejtilan fajrujon, kelkajn lignerojn sur ĝin, ekbruligis per alumeto, aldonis pli grandajn lignaĵojn, kaj intertempe plenigis la kaldronon per du kuleregoj da akvo el sitelo sub la lavujo por prepari la kafon. La kaldrono estis metata senpere sur la fajron.

 

 

Kuirplato

Unue la kuireja hejtilo estis ekbruligata per ligneroj kaj hakaĵoj aŭ rabotaĵoj, kiuj je la antaŭa vespero estis metitaj en la karbujon. Oni ĵetis pecon de ĵurnalo en la hejtilan fajrujon, kelkajn lignerojn sur ĝin, ekbruligis per alumeto, aldonis pli grandajn lignaĵojn, kaj intertempe plenigis la kaldronon per du kuleregoj da akvo el sitelo sub la lavujo por prepari la kafon.
La kaldrono estis metata senpere sur la fajron.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kafo estis preparata per akvo boligita en kaldrono sur la hejtilo. En la kafujo pendis kafosaketo alkudrita je ringo alĝustigata al la kafujo. La sako estis farita el kotona trikaĵo. Ju pli malnova estis la saketo, des pli bone la gusto de la kafo estis konservata. Oni rajtis nur elĵeti la kafrekrementojn, nepre ne lavi la saketon. Oni prenis du kulerojn da kafograjnoj el la kafoskatolo, metis ilin en la funelon de la kafomuelilo, pinĉis ĉi tiun inter la genuoj kaj muelis ilin turnante la krankon. Unue oni ĵetis manplenon da cikorio el alia ujo en la kafosaketon kaj aldonis la muelitajn kafograjnojn. Nun oni surverŝis iom da bolanta akvo por ŝveligi la muelaĵon kaj post iom da tempo oni plenigis la saketon per akvo. Kiam ĝi malpleniĝis, oni povis aldoni pli da akvo, ĝis la kafujo estis plena. Ĉe iuj kafujoj necesis atenti, ke la kafo ne superfluu tra la verŝotubo.

kafmuelilo

kafujo kaj kaldrono

 

 

La plej junaj filoj, ankoraŭ ne vestitaj en la dormoĉambro, rajtis iom plu ripozi en la fotelo, varmtenante siajn suprentiritajn genuojn sub la dormorobo kaj atendante sian lavovicon post la manĝo. La plej aĝaj ja devis iri lernejen. Kontrolataj kaj helpataj de panjo, ili povis sin vesti en la kuirejo. Siajn vestojn ili jam je la antaŭa vespero estis metintaj sur seĝon anstataŭigante ilin per longa dormorobo. 

noktorobo

Longa robo farita el blanka flanelo, kun longaj manikoj.
Vintre ĝi tenis nin agrable varmaj. Ni suprentiris la genuojn por iĝi agrable varma buleto. (La bildo montras fraton Liven sur stacio de Kalvaria Vojo pentrita de nia patro Jan De Cooman)

La plej junaj filoj, ankoraŭ ne vestitaj en la dormoĉambro, rajtis iom plu ripozi en la fotelo, varmtenante siajn suprentiritajn genuojn sub la dormorobo kaj atendante sian lavovicon post la manĝo. La plej aĝaj ja devis iri lernejen. Kontrolataj kaj helpataj de panjo, ili povis sin vesti en la kuirejo. Siajn vestojn ili jam je la antaŭa vespero estis metintaj sur seĝon anstataŭigante ilin per longa dormorobo.

 

Sur bretaro troviĝis kartona skatolo kun “Sunlight”-sapobrikoj apud granda papersako kun sodo, botelo da hipokloritakvo kaj saketo da bluigilo apud aliaj iloj por la lavado. Sub ĝi, je la hokaro pendis raspilo por la sapo apud granda malmola broso por la maldelikataj kaj mola por la delikataj lavotaĵoj. Flanke de la pumpilo troviĝis ujeto kun briko da “Palmolive” por lavi nian vizaĝon kaj briko da “Sunlight” por niaj manoj, kiam ili estis tre malpuraj. La granda pumpilo disponigis pluvakvon el la dekmillitra cisterno, kiun mi vidis nur unu fojon malplena. Estis pumpilo kun granda flukvanto: kvar ektiroj havigis duonan sitelon da akvo. La muroj estis kovritaj per blankaj kaj bluaj kaheletoj ĝis la bluŝtona lavujo.
Apud la pumpilo pendis la mantuko kun, super ĝi, spegulo, en kiu mankis angulo. Sub ĝi estis kombilujo kun fera kombilo por la hirtaj hararoj de la knaboj. Paĉjo kaj panjo havis ostan kombilon, sed tiu de paĉjo malhavis kelkajn dentojn, kiuj – laŭ aserto de panjo – derompiĝis alkroĉinte en lia barbo.

lavujo

Malsupren venintaj sur niaj ŝtrumpoj, ni rapide surmetis niajn ŝuojn, ĉar la ŝtona planko estis malvarma.

La granduloj havis altajn ŝuojn, ĉar oni tiutempe asertis, ke ĉi tiuj estis pli taŭgaj por elformi la piedojn. Pleje ĝenis la malfacile nodeblaj laĉoj, por kiuj ni devis atendi helpon de panjo. Laŭvice ni iris en la lavejon por lavi nin ĉe kandellumo. Tie ni disponis komfortan bluŝtonan lavujon. Ni malsekigis angulon de la maldelikata kotona mantuko kaj ekfrotis sur brikon da “Cadum”- aŭ “Palmolive”-sapo por iom ŝaŭmigi ĝin kaj per ĝi froti nian vizaĝon, evitante la okulojn, ĉar la sapo tre pikus ilin. Ni ankoraŭfoje tiris la levilon de la pumpilo por akvumi angulon de la mantuko por viŝi nian vizaĝon per ĝi. Per la alia angulo ni sekfrotis ĝin. El la kombilujo ni prenis la feran kombilon por traplugi nian sovaĝan hararon.
Super ĝi pendis spegulo, kiu jam de kelkaj jaroj malhavis angulon. Ni ekrigardis nian hararon kaj tuj rapidis al la malgranda kuirejo, ĉar ni malsatis kaj cetere ne restis sufiĉe da tempo por malrapidi.

La Matenmanĝo

Ĉiu havis sian fiksitan lokon ĉe la longa tablo, kiu staris en angulo de la malgranda kuirejo. Fiksita je la muro estis longa ligna benko. Tio evitis ŝovadon de seĝoj. Meze de la tablo tronis la kafujo, el kiu supreniris agrabla aromo ankoraŭ iom pli akriganta nian apetiton. Ĝi fiere staris tie sur fera submetaĵo por ne malpurigi la tablotukon.

Sur la tablo, sur aluminia pleto atendis amaso da buterpanoj, kiujn panjo intertempe jam preparintis. La pano, kutime de la bakisto sur la placo, tiutempe ankoraŭ estis tranĉata per granda pantranĉilo. Unue granda krucosigno estis signata per la pinto de la tranĉilo sur la tuta surfaco de la bonodora pano, nur post la krucosigno ĝi estis ektranĉata. Tiu tranĉilo estis farita el bajoneto el la unua mondmilito. Kun iom da butero sur ĝi – margarino enmodiĝis multe pli malfrue – kaj strio da marmelado… la defio estis kiel eble plej rapide formanĝi ĝin.

Het Ochtendmaal

Pri la krustoj de freŝa pano foje estis disputoj. Tiam panjo detranĉis kelkajn pliajn flankojn, por ke ĉiu ricevu kruston. Kelkajn jarojn poste la pano estis tranĉata en la kelo, kiu troviĝis nur tri ŝtupojn sub la kuireja nivelo apud la koridoro. Tie estis tranĉmaŝino fiksita sur tablo. Por tranĉi la panon oni devis turni krankon.

Kiam ĉiu estis altabliĝinta, oni faris krucosignon aŭ ion similan, ĉar la duonigitaj buterpanoj jam invitis nin. En bovlon (kaftaso sen prenilo) estis verŝata la fluaĵo, kiu nomiĝis kafo. Por iuj estis aldonata iom da lakto el la aluminia laktokruĉeto. Kaj ni ekatakis la amason da buterpanoj, kiun oni vidis rapide forfandiĝi. Unue ni trempis la buterpanon en la kafon kaj mordis… per mordego ĝis malproksime en la buterpano. Post kelkaj mordoj, ni tralavis la buŝon per kafo kaj tenante la restaĵon de la buterpano en unu mano ni jam ekprenis novan per la alia.

La plej junaj knaboj, kiujn panjo ankoraŭ devis helpi,  havis  aluminian tason kun tenileto. Tiuj ne rompiĝis kaj la etuloj sukcesis pli bone teni ilin. Tiuj tasetoj estis pli taŭgaj ol la emajlitaj, kiuj povus vundi la langon, kiam la emajlo estis rompita. Verŝeto da kafo kun iom da lakto sufiĉis por enmeti la buterpanon kaj poste elsuĉi kaj mordeti ĝin. Ili ankoraŭ uzis salivtukon por iom protekti ilin kontraŭ fuŝado.

Ne ĉiutage estis marmelado. Ŝanĝe kelkfoje estis spickuko kun aŭ sen sukeraĵoj; tiu de Elodie el la spicbutiketo estis la plej bongusta. Spickuko precipe aperis sur la tablo, kiam regis ĝenerala mallakso. Unu tranĉo kovris plenan pantranĉon kaj eĉ iom preterpasis ĝin. La marĝenon ni unue formordis antaŭ ol ekmanĝi la panon. Vintre ni ofte ricevis mielon por defendi nin kontraŭ malvarmumoj. Vera frandaĵo estis freŝa blanka fromaĝo kun bruna sukero, sed tiu estis precipe por la posttagmeza manĝeto je la kvara horo. Ordinara fromaĝo estis havebla. Tiun oni aĉetis en speciala fromaĝbutiko en strato Granda, kiam oni atendis vizitonton. En tiu butiko oni povis trovi ja cent specojn da fromaĝo. Precipe onklo Ĵako, kiu estis inspektisto pri la fervoja linio Gento – Geraardsbergen, ŝatis tranĉeton da fromaĝo ĉe la posttagmeza manĝeto.
Foje oni variis per pirsiropo. Sed pleje ni ŝatis la marmeladon, kiun panjo mem faris per riboj kaj ĉerizoj el nia ĝardeno.
Ni ne multe diris dum la manĝo, ĉar la regulo estis “Silento dum la manĝo”. Nur frazeto, kia “Panjo, donu ankoraŭ iom da kafo, mi petas”, estis permesata. Kaj, se la lastaj vortoj mankis, ĝi ŝajne ne estis aŭdata.
Post la plenigo de la stomakoj ni pensis pri la lernejo. Ni frotis la manojn per la kuireja mantuko por forigi la restaĵojn de la marmelado.
Post rapida kontrolo de la librujo ni povis foriri. La modo de lernejaj manĝetoj ankoraŭ ne estis inventita. En la librujo de la granduloj troviĝis kajero kaj ardezo kun grifelo; en tiu de la etuloj  estis rezerva kalsono kiel antaŭzorgo kaze de akcidenteto.

 

Lernejen

La plej fruaj pensoj, kiuj ankoraŭ kuŝas en mia memoro, temas pri lerneja tago en la infanklaseto de Huneghem. Tio verŝajne estis post la morto de nia Franĉjo. Li sekvis min en la vico kaj mortis pro konvulsio, dum panjo estis graveda pri nia Liven. La religiulinoj, kun kiuj panjo havis bonajn rilatojn, ofertis al ŝi, ke Pol kaj mi iru tien en la lernejeto por iom malpezigi al ŝi la penon de la gravedeco post tiu malĝojiga fakto.

Supozeble mi iris dum duona jaro al Huneghem. Paĉjo veturigis nin tien per sia motorciklo. Estis “Douglas” el la milito (1914-1918).

Motorciklo Douglas 1914-1918

Ne demandu al mi, kiel paĉjo sukcesis kun Pol kaj mi sur sia maŝino … sed ni alvenis. Ni restis nur dum la antaŭtagmezoj, se mia memoro ne perfidas min. Estis en la periodo, kiam paĉjo instruis pri desegnado en Karmelejo.

Inter la ŝiraĵoj en mia memoro mi ankoraŭ klare vidas unu fakton. Ĝi okazis al mi, mizerulo. Estis io, kio okazas aŭ povas okazi al ĉiu infano. Dum iu antaŭtagmezo subite trafis min forta spasmo, kaj la furzeton akompanis iom da … saŭco. Nu… kion mi diras? Iom – mi male pensas, ke ja estis duona sitelo da ĝi. Kaj ĝi ade venis. La alia infano, kiu sidis apud mi sur la benko, ŝoviĝis kaj baldaŭ pro la parfumo forlasis la benkon. La religiulino, en sia plena uniformo kun la granda nigra ĉapo kaj blanka vizaĝovindo venis en mia direkto kaj post ekflaro senbrue malaperis en la koridoro. For! Sed ŝian vizaĝon mi ankoraŭ ne forgesintas. Tiu naŭzo pro la odoraĉo kaj tiu malakcepto kaj abomeno restas por ĉiam gravuritaj en mia memoro.

La aliaj infanoj ĉirkaŭ mi estis translokataj de alia religiulino, kiu estis pli patrineca, kaj ili estis sendataj al la ludejo per skuo je la sonorileto.
Kaj mi, infaneto du- aŭ trijara, restis tie tute sola en la akra senspiriga odoraĉo, kiel orfeto, spasme kuntiriĝinta en tiu varma feĉo, kiu iom post iom trovis elirejon tra miaj kruringoj pogute fluetante laŭ la sidvangetoj al miaj ŝtrumpoj kaj ŝuoj. Daŭradis tiuj spasmoj … daŭradis tiu terura odoraĉo …
Post eterna atendado subite aŭdiĝis forta frapo je la pordo, finfine aperis en la pordaperturo konata vizaĝo, tiu de mia paĉjo. Mi subite estis tute senstreĉita ekvidante konatan personon, kaj la spasmoj tuj malpliiĝis.
Konsolanta patrino
Sen komentario li prenis min per siaj manoj ĉirkaŭ mia talio, rapidege levis min kaj kuris –  min tenante for de li – al sia motorciklo, kiu staris antaŭ la pordego. Li sidigis min sur la benzinujon antaŭ li. La bruna saŭco ne ĉesis flui laŭlonge de miaj kruroj sur miajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn. Mi ne plu scias, kiel li portis min hejmen, sed ja, ke jam pretis pelveto kun varma akvo, en kiun li enmetis min tute vestitan.

En neniu momento de mia tuta vivo mi estis tiel feliĉa pro la vido de mia panjo. Mi nur flustris “panjo!”. Panjo lavis min. Mi kredas, ke ŝi lavis min almenaŭ du fojojn. Sed mi konvinkiĝas, ke ŝi metis pinĉilon sur sian nazon. En freŝa ĉemizo kaj pura dormorobo mi poste kuntiriĝinta ekdormis en ŝia sino. Feliĉe, ke paĉjo malhavis flarsenson. Sed li certe ne prononcis piaĵojn dum la purigado de sia “Douglas”-motorciklo.
Tiu historio estas la sola, kiun mi memoras el mia lernejana vivo en Huneghem. Nun mi dankas la ĉielon, ke tiam jam ekzistis telefono, kaj ke ni disponis tian aparaton, ĉar kiel la monaĥinoj de Huneghem alie estus povintaj atingi mian patron? Ili ja estis enfermitaj monaĥinoj.

Noto: la ununura telefonaparato de la priorinejo troviĝis en la oficejo de la priorino, kiu persone kaj laŭ sia konscienco decidis, ĉu la afero ja estis sufiĉe grava por uzi ĝin. Sed en ĉi tiu kazo, tio sukcesis, ĉar mia patrino havis sufiĉe bonajn rilatojn kun Huneghem. Ŝi tie estintis lernantino ĝis deksesjara aĝo kaj finis tie la preparan mezgradan gimnazion por poste kompletigi la mezgradan studadon en Eeklo ĉe “Notre Dame du Sacré Coeur” [tiutempe en flandrujaj gimnazioj la lernantoj estis devigataj paroli la francan. Eĉ dum la ludopaŭzoj la uzo de la gepatra lingvo – la flandra aŭ sudnederlanda – estis severe malpermesita kaj severege punata]. Nia panjo poste ankoraŭ regule, kun siaj idoj ĉemane, iris viziti siajn samtempulinojn, fratinon Elizabeta kaj fratinon Edviĝe. Ni do esceptokaze rajtis iri en la ĝardeno, dum panjo plu babilis kun la religiulinoj en la franca pri la vivo ekster la priorinejo.
En Huneghem estis benediktaninoj (enfermitaj monaĥinoj laŭ la reguloj de sankta Benedikto), kiuj neniam rajtis forlasi la priorinejon, escepte por la deviga voĉdonado (ekde 1921). Tiun okazon ili profitis por fari ekskurson tra la plej gravaj stratoj de la urbo. Tiaj monaĥinejaj reguloj poste iĝis multe malpli severaj.

 

Al Fratinejo

Jam tiam la lernejo por etuloj estis sekse miksa, sed la knabetoj sidis je unu flanko kaj la knabinetoj je la alia flanko de la klasĉambro. Poste ekde la baza lernejo ĉio pri la instruado estis disigita en apartajn lernejojn. Tiel por knaboj ni konis “Kolegion” kaj “Karmelejon” [kiu origine estis abatejo de Karmelanoj, poste fakte de Jozefanoj] en la katolika instruado kaj “Ecole moyenne” [“mezgrada lernejo” en la franca] por aliaj.
Por la knabinoj ekzistis lernejo “Fratinejo” en Monaĥineja Strato kaj la jam menciita Huneghem por la katolika instruado.

Krom “Ecole moyenne” (ŝtata lernejo) en la urbo ankaŭ estis lernejoj ĉe Kajo, en Gaffelstraat [“Forkega strato”] kaj en Buizemontstrato [Buizemonto estas nomo, kiu laŭ iuj historiistoj atestas pri iama ĉeesto de romianoj sur la monteto de la urbo]
Transirontaj al la unua klaso de la infanlernejo por kvarjaruloj, ni rajtis iri al la pli proksima lernejo en Monaĥineja Strato. Knabino, Elize, filineto de Mate Bone el la najbarejo, ĉiutage devokonscia akompanis nin al la lernejo. Ŝi faris tion por kelkaj cendoj aŭ frandaĵoj. Tiutempe oni faris multon por frandaĵeto.
Precipe la nomo de fratino Imelda restis en mia memoro.

Avo klarigas pri teksadoNi restis la tutan tempon ĉe ŝi en la klaso, kaj ĉiujare ŝi transiris kune kun ni. La novvenintojn oni konfidis al alia fratino. Per tiu metodo la etuloj sentis sin ĉe patrineca persono. Faleton aŭ vundeton ŝi kuracis per kareso aŭ kiseto, kaj la malfeliĉa etulo rajtis alpremiĝi kontraŭ ŝia longa nigra jupo. Interesaĵo por ni estis la longa blanka ŝnuro, kiun ŝi portis ĉirkaŭ la talio. En ĝi estis kelkaj fortikaj nodoj, kies signifon mi eĉ nun ankoraŭ ne scias.

Tie kvarjaruloj lernis interalie “malplekti ŝtofojn”. Per flikkudrilo (kudrilo sen akra pinto) ni disigis la fadenojn, el kiuj ni sukcesis eltiri kelkajn.

Poste ni lernis labori per fadenoj, kaj por plenigi la pinglokuseneton ni uzis la eltiritajn fadenojn kiel remburaĵon. La ŝtofpecetoj estis defalaĵoj el la teksejo Flamant, kiujn la monaĥinoj tie ricevis senpage. Ankaŭ la patrinoj poste utiligis tiujn pecetojn por fliki eluzitajn ŝtofojn. Tiun kutimon ili heredis el la unua mondmilito, kiam ĉio ĉiam denove devis esti riparata, ĉar nova materialo ne disponeblis.

Alia okupado por la manetoj estis la plektado de tapiŝetoj. El inter la faldoj de sia nigra jupo la fratino aperigis tondilon kaj lertamane tondis koloran paperon en longajn mallarĝajn striojn, kiujn ni sekve povis plekti en paperan tapiŝeton. Nur post novjaro ni rajtis plekti desegnaĵojn per diversaj koloroj. Anstataŭ “unu supren, unu malsupren” la tasko tiam iĝis “unu supren, du malsupren”. La strietoj iĝis ĉiam pli mallarĝaj kaj fine ni lernis mem tondi la bazan patronon per tondilo sen akraj pintoj.
weven
Je Pasko ni rajtis kunporti niajn plektaĵojn hejmen por montri nian evoluon kaj per ĝi rikolti gratulegojn. Ni ankaŭ ekzercis per jam uzita trikotlano, sed la rezulto ne estis tiel admirinda, ĉar tiuj fadenoj terure kurbiĝadis kaj baldaŭ ĉio fariĝis nedisigebla implikaĵo. Tiam pli da tempo necesis por malimpliki ol por plekti.
Fratino Imelda havis voĉon fortan kiel sonorilo. Kvankam ŝi esti bonkorulino, ŝi tre ŝatis disciplinon. Kiam ŝi postulis “ne forkuru de via loko”, tio estis leĝo. Persone ŝi preferis kanti. La tuta klasanaro kunkantis, foje tiel forte, ke la fratino el la apuda klaso venis peti iom malplilaŭtigi la kantadon.
Dum la unua jarkvarono ni kompreneble devis lerni novjaran letereton. Jam post la dua semajno ni ekdiris “Kara baptopatro…” kaj ni tiom funde ekzercis tiun esprimeton, ke dum enlitiĝo ni diris al panjo “kara baptopatro”.
Ĉe la fino de la jaro ĉiu parkerigis sian novjaran leteron kaj ĉiun detalon de la akompanantaj gestetoj plej elegantaj.
Tiu fratino ankaŭ ege ŝatis rakonti historietojn. Ĉiam post la teksada horo ŝi regalis nin per rakonteto. Tiam ĉiuj geknabetoj sidis kun malfermaj buŝeto kaj okuloj aŭskultante al la historio akompanata de multaj gestoj. Foje larmetoj aperis en la timoplenaj okuletoj.

Signalo de la granda sonorilo ĉesigis ĉiujn okupojn kaj ni enviciĝis por forlasi la lernejon tra mallarĝa pordo en Bularstrato.

Snoepjes en bollen

Tie ĉe la angulo ni devis atendi, ĝis Elize, nia vartistineto, akompanis nin, kaj ni kune supreniris la monton por hejme tagmanĝi.

Tiam ni ĉiufoje pasis antaŭ la butiko de Elodie, kie la frandaĵoj allogis nin tiom, ke kun salivo en nia buŝo ni transiris la straton preter la publika pumpilo kaj la domo de Mil, la buĉisto. De tie la trotuaro apud la strato ne plu taŭgis por marŝi sur ĝin, kaj ni do simple iris sur la straton. Tiam ja ne estis tiom da trafiko (oni povis nombri la aŭtojn pasantajn dum unu semajno per la fingroj de unu mano)

 

La tagmanĝo

Per la rapida supreniro ni preskaŭ senspire alvenis hejme. Elize liveris nin ĉe la krado kaj anoncis tion per forta ektiro je la sonorilĉeno. Post kelkaj sekundoj aperis la vizaĝo de panjo de malantaŭ la angulo de la kuirejo. Ni tiam kiel sovaĝuloj kuregis tra la herbejo al la kuirejo. Multe poste ni mem faris vojeton, rekte de la lavejo al la krado.

Eten op tafelUnue ni devis froti la ŝuojn sur la mato en la lavejo, post ektiro je la pumpilo malsekigi niajn manojn kaj sekfroti ilin per la maldelikata mantuko. Tio estis la ĉiutaga rutino. Ĉe la eniro de la granda kuirejo trafis nin la agrablaj odoroj de la bonaj manĝaĵoj, kiujn nia panjo preparis por ni. Nian jakon ni pendigis senceremonie je la vestohoko en angulo de la granda kuirejo. Nu, fakte ni ĵetis ilin tien. Bruege ni ŝoviĝis inter la tablo kaj la benko al nia fiksa sidejo ĉe la granda tablo.

Kutime ĉio jam pretis sur la tablo. Meze de ĝi troviĝis du aŭ tri feraĵetoj por surmeti la varmegajn potojn.

La simplaj, blankaj, “plataj kaj profundaj” teleroj troviĝis sur fiksa loko inter stanitaj kuleroj kaj forkoj. Tranĉilojn ni ankoraŭ ne ricevis, tiujn ni ricevus poste, kiam ni estos pli grandaj. Post krucosigneto panjo elĉerpis la supon. Subite regis silento, ĉar paroli estis malpermesite de post la krucosigno. Ĉiu ricevis kuleregon da supo kaj grandan suplementon. La stanitaj, blankpoluritaj kuleroj ekfunkciis en silento. Nur foje oni aŭdis “Panjo, ankoraŭ iom, bonvolu”. Nur la klakado de la kuleroj sur la teleroj aŭdeblis. Kaj baldaŭ la plej forta malsato estis satigita.

Mi ne kredas, ke pli ol dekfoje mankis supo aŭ io simila. Ankaŭ tiam ekzistis multaj specoj da supo, sed poreo ĉiam estis ĉefa ingredienco, kelkfoje kun cepoj, alifoje kun pizoj aŭ kun blankaj faboj, aŭ kun nigraj fabegoj.

tomatoj
Tomatoj

Tomatsupo kun buletoj estis preparata nur kiam pluraj tomatoj samtempe maturiĝis en la vitrodomo aŭ kelkfoje vintre el tomata kaĉo, kiun panjo mem preparintis dum la somero. Peco da supviando aŭ supkokaĵo kun blankaj buletoj konsistigis la deziratan variaĵon je dimanĉoj. 

Se ne estis supo, somere, kiam estis tro varme por staradi apud la forno, ni foje ludis pri “ŝippereo” * sur neboligita buterlakto, sur kiu ankoraŭ flosis buterbuletoj.
(* ŝarĝi biskviton flosantan sur la buterlakto per sukero ĝis ĝi subiĝis) 

Alifoje estis boligita buterlakto kun pompecetoj. Biersupo kun bruna sukero ankaŭ foje estis bongusta alternativo. Sed io, kion mi ne plu manĝis post mia infanaĝo estas “tartra kaĉo” (oni aĉetis tartron en apoteko, metis ĝin en akvon kaj densigis per faruno. Ankaŭ tio estis bongustaĵo.) 

Post la supo ne venis paŭzo, ĉar tuj sekvis laŭte el la granda kuirejo: “Atentu, ĝi estas varmega!” La terpompoto venis sur sia feraĵeto meze de la tablo. La granda aluminia poto ĝisrande plena je vaporantaj terpomoj el propra rikolto tie defiis nian atakon.

Ĉi tiuj terpomoj estis ja tiom pli bongustaj ol tiuj, kiujn ni devis aĉeti ĉe la fino de la sezono. Sed eĉ tiam ni ankoraŭ kontentis, ĉar post kelkaj semajnoj manĝeblos la fruaj terpomoj de “Buizemonto“. Kaŭze de la tiea alsuda orientiĝo sur la flankoj de la monteto la terpomoj tie ĉiujare estis rikolteblaj du aŭ tri semajnojn pli frue ol en nia propra ĝardeno. 

brasiko verda
Brasiko (verda)

Tiam sekvis, el pli malgranda poto, ĉerpo da alloge odorantaj legomoj. Iuj legomoj kompreneble pli plaĉis al nia gusto ol aliaj; savojbrasiko estis inter la malpli plaĉaj. Sed supre sur la listo, kredeble ĉe ni ĉiuj, troviĝis fazeoloj, precipe vendrede, kiam estis “fazeoloj kun laktosaŭco” kaj malmolaj ovoj. 

poreo
Poreo

Kiam mi nun pensas pri ili, mia buŝo ekpleniĝas per salivo. Ankaŭ dum la vintro ĉiutage estis alia legomo sur la menuo. Freŝe rikoltita el la ĝardeno tiam precipe estis stufota poreo kaj bongustaj burĝonbrasikoj, sed tiuj plej bone gustis, kiam “frosto pasintis super ili”, kiel oni tiam diris. Ankaŭ la skorzonerojn en blanka saŭco ni tre ŝatis. Sed poste pro la skrapado panjo ĉiam havis nigrajn manojn dum kelkaj tagoj. 
La karotoj ja estis iom pli sekaj ol dum la somero, sed ili bongustis kun iom da sekigita celerio el la saketo sub la kamenbreto kaj iom da sekigita timiano en la densigita saŭco. Io, kion ni tiam ankaŭ manĝis, estis cikoria radiko. La blankradika cikorio estas delikata, sed iom amara. Pro tio oni boligis ĝin dufoje. Ĝi plej bone gustis kun milda butersaŭco.

Tiu legomo aktuale tute mankas sur la tabloj, kvankam ĝi ankoraŭ estas kultivata por fari cikorion (por prepari kafon). La radiko estas metata en varmetan teron en mallumo. La elkreskaĵo liveras la ŝatatan etioligitan cikorion. Tiujn, same kiel asparagon, maloftan kaj multekostan legomon, ni povis aĉeti nur en la butikoj en la urbocentro.

fazeoloj
Fazeoloj

Fazeoloj estis konservitaj en salo. El ceramika ujo en la kelo estis ĉerpataj kelkaj kuleregoj da kaĉo, kiun oni poste metis en kribrilon kaj zorge gargaris sub la pumpilo, ĝis restis nur fazeoloj. Tiujn oni unue boligis por forigi la plejmultan salon kaj poste boligis ĝis moliĝo en pluvakvo aŭ en putakvo kun iom da natria dikarbonato. Oni asertis, ke ili tiel fariĝas malpli salaj kaj estos pli baldaŭ pretkuiritaj. Mi tamen trovis ilin ankoraŭ pli ol sufiĉe salaj. 

 

brasiko ruĝa
Brasiko ruĝa

La brasikoj, precipe la ruĝaj, ankaŭ estis rikoltitaj antaŭ la vintro kaj konservitaj en la kelo sub seka sablo. Eblis konservi ilin ĝis Pasko. La tubercelerio ankaŭ estis konservata sub sablo, sed tiun oni destinis precipe por supoj. Pizojn tamen oni konservis en lina sako, kiu pendis sub la kamenbreto. Tiujn oni metis je la antaŭa vespero en akvon. Bonvena alternativo estis pomkompoto farita el la pomoj de nia ĝardeno, kiuj estis konservitaj en la kelo sur bretaro. Delikate preparita kun cinamo kaj kun jen kaj jen ankoraŭ kelkaj pecetoj da pomo kaj sukerita per vera kansukero, ĝi jam mem estis vera deserto. 

Kelkfoje ni ricevis sur nia telero sekigitajn pomojn. Aŭtune, kiam la pomoj falis de la arboj, ili estis kolektataj el la fruktarbejo en terpomkorboj.

 

pomo
Pomo

Senŝeligitaj, senigitaj de la kernujoj kaj vermaĵoj, kaj sekigitaj sur kradeto super la hejtila tubo, ĝis ili bruetis ĉe skuiĝo. Komence la tuta krado estis plena, sed post kelkaj tagoj ili tre malmultiĝis, ĉar ili tiel bongustis, kaj ĉar ankaŭ paĉjo kaj panjo ŝatis ilin. Sed ĉiujare restis sufiĉe da ili por plenigi kelkajn linajn sakojn. Por prepari ilin, oni ŝveligis ilin dum nokto en granda poto da akvo. Poste oni forverŝis la akvon kaj moligis ilin en kelkaj minutoj sur la fajro. Tio kun iom da kansukero, eĉ sen cinamo, estis ja vera frandaĵo. 

cepoj
Cepoj

Alia bongustaĵo estis cepa saŭco aŭ foje askalona saŭco. Tiun oni preparis nur je lundoj, la lavotagoj, ĉar tiam la hejtilo devis bone hejti kaj la saŭco povis boletadi sur la hejtila tubo jam de la frua mateno. Kiam ni ricevis la ringetojn sur nia telero, ĉiu nombris ilin, kaj ve, se iu havis ringeton pli ol lia najbaro! Silentaj signoj estis interŝanĝataj, kaj, kiam panjo rimarkis la maljuston, tiu estis baldaŭ korektata. 

Somere ĉiutage aperis sur la tablo freŝaj legomoj el la ĝardeno:  novaj karotetoj kaj pizoj en siaj guŝoj kaj kompreneble estis laktuko. Sed tiun ni ne tre ŝatis. Foje enestis tiaj etaj volviĝantaj estuloj en ĝi, eĉ post tralavado per freŝa akvo kun malavara verŝo da vinagro. (Tiaj bestetoj tuj malaperigis mian apetiton.) La endivio, precipe ties krispa vario, estis ja iom ledeca, sed ĝi estis bone manĝebla, se oni miksis ĝin kun la platpremitaj terpomoj kaj kun holanda saŭco. 

La tiamaj tomatoj ruĝegiĝintaj en la vitrodomo sur breto estis bongustaĵoj kompare al la nunaj, kiuj ofte pli similas Ruĝaŝelajn rapojn. 

La spinaco preparita kun folieto de okzalo, laŭ speciala recepto kun multe da butero kaj tranĉo da pano sur ĝi, molkuirita pasigita tra muelilo kaj miksita kun la platpremitaj terpomoj kun ovaĵo kaj multe da lakto estis unu el la preferataj manĝaĵoj. 

Viandon ni aĉetis de Mil, la buĉisto. Mi kredas, ke mola bovaĵo ne ekzistis tiutempe: ni kelkfoje maĉis ĝin dum horkvarono, kaj fine kaŝe sub la brako transdonis ĝin al Fani, nia hundo. Kaj en ĝi estis tiom da “fervojoj” (tendonoj).

kolbasoj
Kolbasoj

La porkaĵo ja estis iom pli mola, sed havis pli larĝan grasrandon, kiun ne ŝatis ni, sed Fani ja. Do, post iom da ronĝo, kaŝe sub la brakon por Fani! Panjo distranĉis nian viandon ĉe sia flanko de la tablo, kaj paĉjo ĉe la alia flanko. Ni pleje ŝatis kolbasojn sufiĉe trabakitajn. Ilia saŭco servis por plenigi “vulkanojn”, kiuj estis la putetoj en la terpoma kaĉo. Panjo sciis tion, kaj ŝi jam estis aldoninta sufiĉe da akvo al la saŭco por transbordigi ĉiujn vulkanojn. 

Kiam temis pri buletoj, ni ŝatis helpi starante sur seĝo apud la gaskuirilo, por ankaŭ ruli iujn. Kompreneble de tempo al tempo unu el la buletoj malaperis en ies buŝeto. 

Krom viando ni evidente ankaŭ manĝis ovojn, aŭ la freŝe demetitajn de niaj kokinoj aŭ tiujn konservitajn en la kelo, en ceramika ujo kun siliciato aŭ kalkakvo. Sufiĉis simple gargari tiujn kaj ili ŝajnis tute freŝaj.

Ankaŭ la ovoj estis preparataj laŭ diversaj manieroj, sed ni preferis ovokirlaĵon. Se ne estis vendredo, foje enestis pecetoj da lardo, aŭ foje askalonpecetoj, sed prefere sen ŝenoprazo. Paĉjo ŝatis “ĉevalokulon” kaj tia ovopreparaĵo foje estis preparata aparte por li.

Konservitajn haringojn oni aĉetis en butiketo supre sur la Fortikaĵa placo. El granda vitra vazo estis prenata haringo sen naĝiloj kaj sen kapo, kaj metata sur onian teleron antaŭ surmeto de la terpomoj. Oni metis ĝin sur ĝian flankon kaj entranĉis ĝin ĝis la osto. Tiam oni fortiris per forko duonan flankaĵon, kaj poste la alian. Tiam la haringo estis renversata kaj la operacio estis ripetata. Tiele oni ekhavis kvar fiŝtranĉaĵojn, kiuj estis plue distranĉataj en enbuŝigeblajn pecetojn tre ŝatatajn kun maldiketranĉitaj fazeoloj kaj vinagra saŭco.

plena telero
Plena telero

La knaboj ŝatis la surtabliĝon de frititaj terpomoj. Komence tiuj estis mane tranĉitaj, sed pro la kresko de la familio ankaŭ kreskis la kvanto da manĝaĵoj kaj paĉjo konstruis ilon por tranĉi terpomojn. La laboro plirapidiĝis. La tranĉitaj terpomoj estis orflavigitaj en la granda emajlita poto en du fazoj. 

Kiam ni estis ankoraŭ tre junaj, haringaĵo estis la precipa vendreda manĝaĵo. En la butiketo supre sur la Fortikaĵa placo oni vendis la plej bonajn haringojn, kiujn la butikistoj mem konservis en vinagro. Ni aĉetis ilin en vitra vazo; estis po dudek haringoj en granda vazo. 

Alia fiŝaĵo nur multe pli poste aperis sur nia tablo. Post ferioj, kiujn ni pasigis ĉemare ĉirkaŭ la 1934a jaro, ni dum kelkaj jaroj havis fiŝaĵabonon. Ĉiusemajne la fervoja ĉaro venis liveri lignan kesteton kun freŝa fiŝaĵo inter glacipecetoj. Foje estis moruo, alifoje eglefino aŭ plateso aŭ triglo, mi ne plu scias, kiom da specoj estis. 

Paĉjo kaj panjo plenumis la formularon kaj tiel difinis mendis, la fiŝaĵon, kiun ni manĝos je la sekvonta semajno. Ĝi estis bonguste freŝa, ĉar tiutempe ekzistis rekta trajno inter nia urbo kaj Blankenberge (ĉe maro). 

Veran deserton ni fakte ne konis. Sed oftete sur la tablo aperis kremaĵo “por plenigi ĉiujn truetojn”. Tiu estis ŝovata sur telereto sub nian nazon kaj manĝata per malgranda kulereto kaj por esti certa, ke nenio restis, ni zorge lekis la telereton. Specialaĵo de panjo konsistis el kelkaj ŝaŭmkukoj vertikale metitaj en vitran poteton kaj superverŝitaj per varma kremaĵo. La potetoj estis rapide malvarmigataj en pelveto da malvarma akvo, freŝe ĉerpita el la puto tiel, ke post malvarmiĝo estis dika haŭto sur la kremaĵo. Por specialaj okazoj oni raspis iom da ĉokolado sur ĝin. 

pruno
Pruno

Se ne estis io tia, tiam estis piro aŭ pomo. Ni purfrotis ĝin per nia maniko, ĝis ĝi brilis. Ni formanĝis ĝin per grandaj mordoj,  ĝis restis nur kernujo, kiu ankoraŭ utilis por la ŝafoj. Ĉerizoj estas maturaj ankoraŭ dum la lerneja tempo, sed prunoj feliĉe maturis en la ferioj, feliĉe, pro ebla baldaŭa reago de la intestoj. Vintre, ĉirkaŭ la festo de la sankta Nikolao, foje aldoniĝis duo da daktiloj aŭ figoj aŭ oranĝoj. 

 

  

fragoj
Fragoj

En la periodo de la fragoj ni ricevis ĉiutage poteton kun maldike tranĉitaj fragoj kun pulvorigita sukero, ĝuste kiel oni faras ankoraŭ nun. Ili estas ankoraŭ nun miaj ŝatataj fruktoj. Bedaŭrinde tiu periodo ne daŭris longe. 

 

Kiam fakte estis nenio, tiam tranĉeto da bongusta spickuko solvis la problemon. 

Kiam paĉjo altabliĝis, li ofte legis la ĵurnalon. Panjo do ĉiam devis helpi la etulojn. Kaj kiam ni foje estis tro tumultaj, povis okazi, ke ni ricevis frapon de paĉjo en ĉagrena reago. Sekvis silenta plorado. 

Post manĝofina krucosigneto ni denove rajtis paroli, kaj tiam ĉio, kion ni devis diri, liberiĝis  en laŭta ekbabilado. 

  

Ektiro de Elize je la sonorileto estis startsignalo por ni. Kiel duonsovaĝa bando, ni kuregis eksteren, dumvoje surmetante nian jakon. Pro la severa mieno de la pli aĝa knabino ni saĝe iris al la lernejo. Ne necesas diri, ke iri malsupren estis pli facile ol iri supren. Pro la malbona stato de la trotuaroj tamen necesis atenti, ĉar falo plejofte estis komenco de laŭta plorado. Liverinte nin en la lerneja ludejo la knabino plenumis sian taskon kaj ŝi malaperis inter siaj samklasaninoj.  Ni kuris por akompani niajn tiamajn kamaradojn, ĝis la granda sonorilo laŭte alvokis nin. Ni devis enviciĝi antaŭ nia klaseto. La fratino – en la fratinejo ni diris “zuster” (fratino) nederlande, en Huneghem ni devis france diri “soeur” – atendis nin ĉe la enirejo de sia klaseto kaj post ŝia signo ni eniris la klasĉambron tuj al nia benko. Duope unu apud la alia, ni ankoraŭ rapide povis ion diri. Post la sonorileta signalo de la fratino, ni citis preĝon. Poste regis silento, la “kursoj” pri tondado kaj desegnado rekomenciĝis. 

religiulino
Religiulino

Kiam ni estis pli aĝaj kaj iris al la kolegio, paĉjo ekrigardis sian poŝhorloĝon, kaj el liaj vortoj ni decidis, ĉu ni kuru aŭ kuregu por ne malfrui. Poste, kiam ni scipovis mem legi la horon, ekrigardo al la pendolhorloĝo malantaŭ la fotelo sufiĉis por sciigi al ni, ĉu jam estas la momento reiri al la lernejo, kaj je kiu rapido (tion mi fakte antaŭrakontas jam nun, kvankam ĉi tie temas nur pri la fratina lernejo). 

Somere foje estis varme, kaj ekpezis la okuletoj de la etuloj; tiam ni rajtis meti nian pezan kapeton sur niajn brakojn sur la pupitro. Ĉe vekiĝo plejofte sekvis plorado kaj “panjo!”, sed konsoletoj helpis forgesigi la ekploron. 

Mi ne plu scias, kiom da tempo daŭris la paŭzo, sed ĉiam estis kvazaŭ liberiĝo, kiam mi povis movi miajn kruretojn kurante sur la pavimita ludejo. 

Ni multe ludis tuŝludon. Por kaŝludoj la ejo ne taŭgis pro la malferma kaj limigita loko de la speciala etula ludejo. Tiu apudis la florĝardenon de la fratinoj. Do ne povis aperi pilkoj, nur ludglobetoj kaj bloketoj kaj diversaj ludetoj desegnitaj per kretlinioj sur la pavimoj. Dum ankoraŭ iom da tempo ni devis resti en la klaso, kaj poste ni rajtis iri hejmen. Per sama rito ni estis hejme liverataj de nia brava kondukantino. 

Post la manlavada ceremonio ni en la kuirejo ekatakis la amasojn da duonigitaj buterpanoj. Laŭ la reguloj tiuj estis manĝataj en silento, ĝis restis nenio. 

Post la dankpreĝo la vespero estis libera por ni. Somere ni ludis ekstere, sed vintre ni restis ludi ĉetable. Ni ŝatis konstrui paperajn aviadiletojn, sed foje ni ankaŭ eltranĉis paperajn aĵojn, teksis aŭ ludis per bloketoj kaj poste ankaŭ per mekanikaĵoj. 

Ĉirkaŭ la sepa horo kelkaj dormemuletoj jam grimpis en la fotelon por ĝui dormeton. Sed tio ne povis okazi kaj panjo rapide preparis por ni teleron por la vespermanĝo. Sur la gasgaskuirilo la lakto rapide varmiĝis kaj transformiĝis en avenkaĉon aŭ griaĵon. Foje estis buterlakto kun pompecetoj kaj bruna sukero.  Post elĉerpo iu el ni laŭvice rajtis funde malplenigi la poton. Tion ni faris per kafkulereto aŭ per la fingroj, foje helpataj de la lango, ĝis kiam restis neniu spuro en la poto, dum la vizaĝo iĝis glua pro la kaĉo. Okazis, ke panjo kaŝe faligis iom da kristalsukero en la poton por ĝui la feliĉan vizaĝon de la laŭvica lekanto de tiu vespero.

Tiam proksimiĝis la sekva paŝo en la ĉiutaga vivo. 

 

Arta Rondo Jan De Cooman

Bonvenon en la retejo pri JAN DE COOMAN. Ĉi retejo estas unu el la aktivecoj de Arta Rondo Jan De Cooman (Asocio sen profitodona celo), kiu celas:

  • Trovi, foti kaj katalogi ĉiujn verkojn de Jan De Cooman;
  • Trovi kaj arigi objektojn, fotojn, filmmaterialon, notojn, korespondaĵojn kaj publikaĵojn de aŭ pri Jan De Cooman
  • Registri atestaĵojn pri la vivo de Jan De Cooman
  • Publikigi lian verkaron.
  • Redakti la genealogion pri la deveno de la familio.

Medalo “Reuzengilde” de la urbo Geraardsbergen

Je dimanĉo la 17-a de aprilo 2016 Geraardsbergen malfermis la turisman sezonon de 2016 per kelkaj belaj iniciatoj.

Reuzengilde [Korporacio pri la gigantoj de la urbo] plenumis gravan rolon. Ĝi interalie renovigis la elekton de la gigantportontoj laŭ popolkultura maniero.

Por tiu okazo Reuzengilde projektis embleman medalon. Kiel modelon por tiu medalo ĝi kun nia permeso uzis bildon prenitan el malnova kermesa afiŝo farita de Jan De Cooman.

Ambaŭ asocioj fieras pri la uzo de tiu desegno. Reuzengilde krome nomis tion “unuavida amo” por nia familio de gigantoj Goliath, Gerarda kaj Kinneke Baba. Por nia arta rondo tio estas klara signo de la ligiteco inter la urbo Geraardsbergen kaj la artisto Jan De Cooman.

Kiel dankon nia asocio krome ricebis ekzempleron de tiu medalo. Ĝi estos zorge konservata en la arĥivo.

Kermesa afiŝo de Jan De CoomanKermisaffiche van Jan De Cooman