Jam tiam la lernejo por etuloj estis sekse miksa, sed la knabetoj sidis je unu flanko kaj la knabinetoj je la alia flanko de la klasĉambro. Poste ekde la baza lernejo ĉio pri la instruado estis disigita en apartajn lernejojn. Tiel por knaboj ni konis “Kolegion” kaj “Karmelejon” [kiu origine estis abatejo de Karmelanoj, poste fakte de Jozefanoj] en la katolika instruado kaj “Ecole moyenne” [“mezgrada lernejo” en la franca] por aliaj.
Por la knabinoj ekzistis lernejo “Fratinejo” en Monaĥineja Strato kaj la jam menciita Huneghem por la katolika instruado.
Krom “Ecole moyenne” (ŝtata lernejo) en la urbo ankaŭ estis lernejoj ĉe Kajo, en Gaffelstraat [“Forkega strato”] kaj en Buizemontstrato [Buizemonto estas nomo, kiu laŭ iuj historiistoj atestas pri iama ĉeesto de romianoj sur la monteto de la urbo]
Transirontaj al la unua klaso de la infanlernejo por kvarjaruloj, ni rajtis iri al la pli proksima lernejo en Monaĥineja Strato. Knabino, Elize, filineto de Mate Bone el la najbarejo, ĉiutage devokonscia akompanis nin al la lernejo. Ŝi faris tion por kelkaj cendoj aŭ frandaĵoj. Tiutempe oni faris multon por frandaĵeto.
Precipe la nomo de fratino Imelda restis en mia memoro.
Ni restis la tutan tempon ĉe ŝi en la klaso, kaj ĉiujare ŝi transiris kune kun ni. La novvenintojn oni konfidis al alia fratino. Per tiu metodo la etuloj sentis sin ĉe patrineca persono. Faleton aŭ vundeton ŝi kuracis per kareso aŭ kiseto, kaj la malfeliĉa etulo rajtis alpremiĝi kontraŭ ŝia longa nigra jupo. Interesaĵo por ni estis la longa blanka ŝnuro, kiun ŝi portis ĉirkaŭ la talio. En ĝi estis kelkaj fortikaj nodoj, kies signifon mi eĉ nun ankoraŭ ne scias.
Tie kvarjaruloj lernis interalie “malplekti ŝtofojn”. Per flikkudrilo (kudrilo sen akra pinto) ni disigis la fadenojn, el kiuj ni sukcesis eltiri kelkajn.
Poste ni lernis labori per fadenoj, kaj por plenigi la pinglokuseneton ni uzis la eltiritajn fadenojn kiel remburaĵon. La ŝtofpecetoj estis defalaĵoj el la teksejo Flamant, kiujn la monaĥinoj tie ricevis senpage. Ankaŭ la patrinoj poste utiligis tiujn pecetojn por fliki eluzitajn ŝtofojn. Tiun kutimon ili heredis el la unua mondmilito, kiam ĉio ĉiam denove devis esti riparata, ĉar nova materialo ne disponeblis.
Alia okupado por la manetoj estis la plektado de tapiŝetoj. El inter la faldoj de sia nigra jupo la fratino aperigis tondilon kaj lertamane tondis koloran paperon en longajn mallarĝajn striojn, kiujn ni sekve povis plekti en paperan tapiŝeton. Nur post novjaro ni rajtis plekti desegnaĵojn per diversaj koloroj. Anstataŭ “unu supren, unu malsupren” la tasko tiam iĝis “unu supren, du malsupren”. La strietoj iĝis ĉiam pli mallarĝaj kaj fine ni lernis mem tondi la bazan patronon per tondilo sen akraj pintoj.
Je Pasko ni rajtis kunporti niajn plektaĵojn hejmen por montri nian evoluon kaj per ĝi rikolti gratulegojn. Ni ankaŭ ekzercis per jam uzita trikotlano, sed la rezulto ne estis tiel admirinda, ĉar tiuj fadenoj terure kurbiĝadis kaj baldaŭ ĉio fariĝis nedisigebla implikaĵo. Tiam pli da tempo necesis por malimpliki ol por plekti.
Fratino Imelda havis voĉon fortan kiel sonorilo. Kvankam ŝi esti bonkorulino, ŝi tre ŝatis disciplinon. Kiam ŝi postulis “ne forkuru de via loko”, tio estis leĝo. Persone ŝi preferis kanti. La tuta klasanaro kunkantis, foje tiel forte, ke la fratino el la apuda klaso venis peti iom malplilaŭtigi la kantadon.
Dum la unua jarkvarono ni kompreneble devis lerni novjaran letereton. Jam post la dua semajno ni ekdiris “Kara baptopatro…” kaj ni tiom funde ekzercis tiun esprimeton, ke dum enlitiĝo ni diris al panjo “kara baptopatro”.
Ĉe la fino de la jaro ĉiu parkerigis sian novjaran leteron kaj ĉiun detalon de la akompanantaj gestetoj plej elegantaj.
Tiu fratino ankaŭ ege ŝatis rakonti historietojn. Ĉiam post la teksada horo ŝi regalis nin per rakonteto. Tiam ĉiuj geknabetoj sidis kun malfermaj buŝeto kaj okuloj aŭskultante al la historio akompanata de multaj gestoj. Foje larmetoj aperis en la timoplenaj okuletoj.
Signalo de la granda sonorilo ĉesigis ĉiujn okupojn kaj ni enviciĝis por forlasi la lernejon tra mallarĝa pordo en Bularstrato.
Tie ĉe la angulo ni devis atendi, ĝis Elize, nia vartistineto, akompanis nin, kaj ni kune supreniris la monton por hejme tagmanĝi.
Tiam ni ĉiufoje pasis antaŭ la butiko de Elodie, kie la frandaĵoj allogis nin tiom, ke kun salivo en nia buŝo ni transiris la straton preter la publika pumpilo kaj la domo de Mil, la buĉisto. De tie la trotuaro apud la strato ne plu taŭgis por marŝi sur ĝin, kaj ni do simple iris sur la straton. Tiam ja ne estis tiom da trafiko (oni povis nombri la aŭtojn pasantajn dum unu semajno per la fingroj de unu mano)