Ĉaretkonkurso

Ĉaretoj
Ĉaretoj

Unu el niaj plej ŝatataj amuziĝoj estis konkursi per memfaritaj ĉaretoj sur unu el la multaj deklivoj.

Du fratetoj sur tricikleto
Du fratetoj sur tricikleto

Kvankam ni nomis ilin ĉaretoj, ili tutsimple konsistis el breteto kun kvar improvizitaj radetoj. Se ĝi sukcesis ruliĝi, ni vidis ĝin kiel ĉareton. Feliĉe nia paĉjo oftete iris al la ferrubisto. Senescepte li kunportis ion, aŭ por si mem aŭ por la infanoj. Iam li kunportis amason da radetoj. Temis pri gvidradetoj de la fervoja signalaro, kiuj post anstataŭigo finis sian funkcion en la ferrubejo. De tie ankaŭ venis la difektiĝinta bicikleto, kiu post traktado de paĉjo estis kvazaŭ nova kaj servadis dum ankoraŭ pluraj jaroj.

Per tiuj radetoj ni konstruis multajn ĉaretojn, sed por la bretetoj ni devis ofte petadi, ĝis panjo fine diris al paĉjo – “Nu, segu kelkajn bretojn por ili”. Farinte tion li ankaŭ alŝraŭbis la radojn. Kun trueto por ŝnuro ĝi iĝis elstara ludilo. De nun ni povis libere fantazii. Ni eĉ transportis teron kaj ŝtonojn per ili kaj daŭre aŭdigis “brrr… brrr”, ĉar tiuj ŝarĝaŭtoj devis multe brui por antaŭeniri.

Kiam ni estis pli aĝaj, ni eĉ konstruis triradajn ĉarojn, kiujn ni povis sursidi kaj stiri dum la veturado malsupren.