Antaŭ kelkaj tagoj ĉi tie okazis grava elektropaneo, kiu daŭris eternon (23 minutojn!).
Valoras la penon iom pripensi, kiel la aferoj evoluis kaj memori la “tiaman tempon”.
Naskita en la komenco de la dudekaj jaroj, mi ŝatas iom esplori la pasintecon. Jam nun ni rajtas diri, ke ni travivis la plej grandiozan progreson el ĉiuj epokoj. Kio de nun povos ankoraŭ okazi, estas nur alĝustigoj kaj pli bona disvastigo de la trovitaĵoj. Eĉ desegnistoj de bildstrioj kaj aŭtoroj de rakontetoj ne plu sukcesas fantazii ion vere novan.
Por ilustri mian rakonton, mi komencos mense retravivi tagon el nia juneco ekde la vekiĝo ĝis la enlitiĝo.
Por miaj genepoj kaj pragenepoj tio certe estos malkaŝo, ĉar tiele ili ekkonscios la lukson, en kiu ili nun vivas. Sed ne ekpensu, ke ni havis la senton, malhavi ion. Ni disponis ĉion necesan kaj vivis en – laŭ tiu epoko – relativa bonfarto. Se ni vivus nun tiel, kiel ni vivis tiutempe, ni certe estus konsiderataj kiel mizeruloj.
Mia rakonto skizas tagon el mia frua infanaĝo. En kadretoj kaj kursive troviĝas mallongaj priskriboj aŭ klarigoj pri iuj vortoj aŭ esprimoj. Poste estos pli detale traktataj iuj temoj, kiaj nutraĵoj, vestaĵoj, ludiloj kaj ĉio, kio beligas aŭ agrabligas la vivon.
Kiam mi ne disponis foton, mi foje provis iom ilustri miajn klarigojn per skizeto aŭ desegneto.
Kie mi parolas pri “la urbo”, temas pri la domaro kaj la loĝantaro de Geraardsbergen [prononcu Herartsbergen. Flandra urbo].
Foje ja eblas, ke mi rakontas malkohere. Tio povas okazi dum rakontado, kiam oni volas rakonti pri tiom da aferoj samtempe….
Em. De Cooman